Al la enhavo

Divenu la signifojn de esprimoj!

de Junpe, 2016-aprilo-03

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-03 11:56:54

Ĉi tie tio estu ludejo, kie iu prezentas Esperantan (laŭvortan) tradukaĵon de iu esprimo de iu lingvo, kaj tiuj aliuloj, al kiuj la esprimo estas fremda, imagas pri la signifo, kaj respondas, pri kio ili kredas, ke ĝi signifas tion.

Mi esperas, ke la demandinto prezentinto skribos la ĝustan signifon, post kiam aliuloj respondis.

Iu alia ankaŭ prezentu iun alian esprimon, kaj oni divenas denove.

Kion vi opinias?

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-03 11:57:55

Mi estu la unua.

Pri kio vi kredas, ke la jenaj japanaj esprimoj signigas tion?

Malgranda kudrilo, granda stango.

Koko Kormorano-gluti.

Idoj de teo, ho ho!

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 17:52:31

Junpe:Koko Kormorano-gluti.
Ĉu ke oni devas fari neŝatatan agon por progresi iel?

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-05 11:12:05

Fenris_kcf:
Junpe:Koko Kormorano-gluti.
Ĉu ke oni devas fari neŝatatan agon por progresi iel?
Ne en la japana. Tiu japana esprimo similas al jena sveda esprimo:

Gluti ion kun karno kaj haro.

Iu esperantisto klarigis al mi kun jenaj ekzemploj (mi tradukas el la sveda en Esperanton):

Persono A: Ĉu ŝi konsentis?
Persono B: Jes, ŝi glutis tion kun karno kaj haro

Ĉu tio helpas vin solvi la enigmon?

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-05 12:07:34

Junpe:Persono A: Ĉu ŝi konsentis?
Persono B: Jes, ŝi glutis tion kun karno kaj haro.
Iu diris, ke mi ne ĝuste tradukis, kaj prezentis alian ekzemplon. Mi prezentas. Jen estas konversacio, kiu taŭgas por la sveda esprimo!

Persono unu: Mi diris al Maria ke mi havas propran aviadilon.
Persono du: Haha. Cxu sxi kredis vin?
Persono unu: Jes, tute. Sxi glutis tion kun karno kaj haro!

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-aprilo-05 17:44:12

Ha, mi nun komprenas. Dankon.

Jen traduko de Germana idioma esprimo:

„La kampulo ne manĝas, kion li ne konas.“

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-06 03:11:38

Fenris_kcf:„La kampulo ne manĝas, kion li ne konas.“
Ĉu ĉar tiu persono konas bongustaĵojn?

Mi imagas vivon kontraŭ tutmondiĝo kaj genetike modifitaj manĝaĵoj. Mi kredas, ke tiu esprimo signifas vivon de ulo, kiu havas fortan volon.

Kiel oni uzas la esprimon? Ĉu oni aldonas ĝin al priskribo de iu vivmaniero?

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-aprilo-06 05:47:54

La esprimo uzatas por priskribi needukitan personon, kiu obstine rifuzus la plejmulton da novaĵoj aŭ vivaj ŝanĝoj. Kvankam la esprimo ofte uzatas negative, ĝi ankaŭ havas pozitivon signifon: Ke tiaj personoj estas gardemaj kaj tial ili pli malofte estas "viktimoj de modo".

Aksolotlo (Montri la profilon) 2016-aprilo-06 08:14:38

Junpe:
Junpe:
Jen estas konversacio, kiu taŭgas por la sveda esprimo!

Persono unu: Mi diris al Maria ke mi havas propran aviadilon.
Persono du: Haha. Cxu sxi kredis vin?
Persono unu: Jes, tute. Sxi glutis tion kun karno kaj haro!
Dankon, vi bonege klarigis la svedan esprimon. Sed mi ankoraŭ ne komprenas la unuan, japanan esprimon. Ĉu vi povas prezenti konversacieton, kiu simile montros la signifon de "kormorano-gluti" aŭ de via "kudrilo /ŝtango"? "Idoj de teo" mi ankaŭ tute ne komprenas. ???

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-06 15:01:31

Kion signifas tiu ĉi esprimo:

"Kiu estas papago (psittacara holochlorus), ĉie ajn estas verda."

(Hispane: El que es perico donde quiera es verde.)

Reen al la supro