前往目錄

Divenu la signifojn de esprimoj!

貼文者: Junpe, 2016年4月3日

訊息: 25

語言: Esperanto

Junpe (顯示個人資料) 2016年4月6日下午5:46:35

Fenris_kcf:La esprimo uzatas por priskribi needukitan personon, kiu obstine rifuzus la plejmulton da novaĵoj aŭ vivaj ŝanĝoj. Kvankam la esprimo ofte uzatas negative, ĝi ankaŭ havas pozitivon signifon: Ke tiaj personoj estas gardemaj kaj tial ili pli malofte estas "viktimoj de modo".
Interese, ke ĝi havas kaj negativan kaj pozitivan signifon. Ĝi similas al la japana esprimo "esti rano en puto", kiu havas nur negativan signifon miaopinie.

Aksolotlo:Dankon, vi bonege klarigis la svedan esprimon. Sed mi ankoraŭ ne komprenas la unuan, japanan esprimon. Ĉu vi povas prezenti konversacieton, kiu simile montros la signifon de "kormorano-gluti" aŭ de via "kudrilo /ŝtango"? "Idoj de teo" mi ankaŭ tute ne komprenas. ???
La ekzemplon kreis ne mi sed sveda esperantisto, sed mi ĝojas, ke vi opinias ĝin bona klarigo. Kormorano-gluti signifas, ke oni kvazaŭ glutas ne maĉinte, kiel kormorano glutas tutan fiŝon, kaj tio signifas, ke oni kredas tutan rakonton sen dubi. Oni povas anstataŭi la parton "ŝi glutis tion kun karno kaj haro" en la konversacio per "ŝi kormoran-glutis tion".

"Malgranda kudrilo, granda stango":

Persono unu: Parlamentano de opozicia partio en raporto pri sia enspezo kalkulas tiom da kosto de benzino, ke oni povus aŭti ĉirkaŭ la terglobon kvin fojojn.
Persono du: Vi parolas kiel "malgranda kudrilo, granda stango". La ĉefministro en raporto pri sia enspezo kalkulas tiom da kosto de benzino, ke oni povus aŭti ĉirkaŭ la terglobon dektri fojojn.

Pardonu min. Mi ne estas lerta kreanto de ekzemploj. La esprimo signifas, ke kiel oni kvazaŭ rigardas malgrandan kudrilon kiel grandan stangon, oni rigardas etan aferon kiel gravegan. Ĝi similas al la sveda esprimo "fari kokinon el plumo".

"Ido de teo, ho ho!"

Persono unu: La angla estas malfacila.
Persono du: Lerni Esperanton estas ido de teo, ho, ho! Kompare kun la angla.

Ido de teo laŭdire estas frandaĵo, kiu akompanas teon aŭ tean manĝaĵon. La esprimo similas al la sveda esprimo "facile kiel krespetoj".

Ĉu vi komprenas?

Junpe (顯示個人資料) 2016年4月7日上午10:41:07

nornen:Kion signifas tiu ĉi esprimo:

"Kiu estas papago (psittacara holochlorus), ĉie ajn estas verda."

(Hispane: El que es perico donde quiera es verde.)
Japane oni diras:
La psiko de infaneto en la aĝo de tri jaroj (ne ŝanĝiĝas, almenaŭ) ĝis kiam tiu havas la aĝon de cent jaroj.
Tio signifas, ke la eco de homo ne ŝanĝiĝas post iom ajn da jaroj.

Sed tiu ĉi hispana esprimo temas ne pri tempo, sed pri loko. Mi kredas, ke ĝi temas pri ŝanĝiĝo de situacio. Ĝi sonas poezie kaj bele.

Miakrede eble la esprimo signifas, ke iu troviĝas en iuj ajn malfacila situacio, kiam la eco kaj la koro kaj la talento de tiu ne ŝanĝiĝas.

Mi interesiĝas pri, kio estas la signifo.

nornen (顯示個人資料) 2016年4月7日下午5:17:03

Mi aplaŭdas vian kompreneman menson.
Sed tiu ĉi hispana esprimo temas ne pri tempo, sed pri loko. Mi kredas, ke ĝi temas pri ŝanĝiĝo de situacio. Ĝi sonas poezie kaj bele.
Miakrede eble la esprimo signifas, ke iu troviĝas en iuj ajn malfacila situacio, kiam la eco kaj la koro kaj la talento de tiu ne ŝanĝiĝas.
Vi interpretis ĝin tute ĝuste. Ne gravas ĉu la papago estas en la arbaro, sur la marbordo aŭ en domo, ĝi ĉiam estas verda. Ne gravas ĉu laboremulo estas en la laborejo, en sia hejmo aŭ ĉe amikoj, li ĉiam estas laborema. Tamen ĝi ankaŭ ĝustas male: La mensogemulo, kiu mensogas al vi dum la ferioj, ankaŭ mensogos al vi en la laborejo. La pigrulo ĉiam estos pigra, ĉu hejme, ĉu laboreje, ĉu ferie.

En la Hispana ni havas du malsamajn verbojn por priskribi ecojn: unue "ser" kaj due "estar". Se la eco es daŭra kaj ne ŝanĝebla, oni uzas la verbon "ser", ekz "Mi estas homo, viro kaj pacema." uzus Hispane la verbon "ser". Tamen por priskribi tempe limitajn kaj ŝanĝeblajn ecojn, oni uzas la verbon "estar", ekz "Mi estas malsana, malsata kaj freneza." Tiel vi vidas ke Hispane la malsameco inter neŝanĝeblaĵoj kaj ŝanĝeblaĵoj estas tiel profunda, ke oni eĉ gramatike ĝin esprimas. Kaj "perico es (

sergejm (顯示個人資料) 2016年4月8日上午5:06:01

nornen:
Tiu proverbo similas al alia Hispana: "Mona vestida de seda mona queda" = "Simiino vestita per silko, ĉiam estos senŝanĝe simiino."
Sekso ĉi tie ne gravas, do "Simio vestita per silko, ĉiam estos senŝanĝe simio."
nornen:
Tamen la Germanoj diras ion tute male: "Kleider machen Leute." = "Vestaĵoj faras (difinas) homojn". Mi ne scias kiu el ili pravas.
Ambaŭ pravas.
Rusoj diras: "По одёжке встречают, по уму провожают" = "Laŭ vesto oni renkontas, laŭ saĝo oni forlasas" = "oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo"

dobri (顯示個人資料) 2016年4月8日上午6:20:23

sergejm:

El la tri proverboj pleje plaĉis al mi la rusa.

SPadern (顯示個人資料) 2016年4月8日下午9:33:52

dobri:
sergejm:
Rusoj diras: "По одёжке встречают, по уму провожают" = "Laŭ vesto oni renkontas, laŭ saĝo oni forlasas" = "oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo"
El la tri proverboj pleje plaĉis al mi la rusa.
Mi konsentas

SPadern (顯示個人資料) 2016年4月8日下午9:36:26

Fenris_kcf:
„La kampulo ne manĝas, kion li ne konas.“
Mi pensis ke temis pri homo kun multaj malamikoj, kiu neniun fidas, kaj iĝis paranoja.

Altebrilas (顯示個人資料) 2016年4月9日下午8:59:48

El la franca:
1. avoir l'estomac dans les talons (havi la stomakon en la kalkanoj)
2. avaler des couleuvres (gluti kolubrojn)
3. retourner sa veste (inversigi sian jakon)
4. c'est pas de la tarte ! (tio ne estas tortaĵo)
5, prendre ses jambes à son cou (preni siajn krurojn al sia kolo)
?

Junpe (顯示個人資料) 2016年4月11日上午10:13:00

SPadern:
Fenris_kcf:
„La kampulo ne manĝas, kion li ne konas.“
Mi pensis ke temis pri homo kun multaj malamikoj, kiu neniun fidas, kaj iĝis paranoja.
Interesa interpreto! Fakte mi interesiĝas pri, kiel homoj miskomprenas.

nornen:Tamen la Germanoj diras ion tute male: "Kleider machen Leute." = "Vestaĵoj faras (difinas) homojn".
Japane oni diras "ceremonivesti eĉ ŝarĝoĉevaliston", kaj tio signifas, ke eĉ tiu ĉe malgrava posteno tiam ŝajnas ulo ĉe grava posteno.

Altebrilas:El la franca:
1. avoir l'estomac dans les talons (havi la stomakon en la kalkanoj)
Mi konas neniun, kiu havas stomakon tie. Mi supozas, ke tio signifas "esti strangulo, kiu superas komprenon de ordinaraj homoj"?

Altebrilas:2. avaler des couleuvres (gluti kolubrojn)
Tre aŭdaca esprimo kompare kun "gluti ion kun karno kaj haro" aŭ "kormoran-gluti". Mi surpriziĝus, se la signifo estus la sama.

Altebrilas:3. retourner sa veste (inversigi sian jakon)
Japane oni diras mis-preni aŭ mis-ŝu-surhavi, kiam ili volas diri "miskompreni". Ĉu tiu esprimo signifas "ŝajnigi la econ de iu afero mala"?

Altebrilas:4. c'est pas de la tarte ! (tio ne estas tortaĵo)
Tion La signifon de tio mi povas facile diveni, ĉar tio similas al frandaĵaj aŭ dolĉaĵaj esprimoj en aliaj lingvoj, kiuj signifas "facile". Ĉu oni ankaŭ diras "tio estas tortaĵo", nome sen neado?

Altebrilas:5, prendre ses jambes à son cou (preni siajn krurojn al sia kolo)
?
Mi ne povas fari tion. Ĉu "esti sana kaj aktiva"?

sergejm (顯示個人資料) 2016年4月11日上午10:57:18

Altebrilas:El la franca:
1. avoir l'estomac dans les talons (havi la stomakon en la kalkanoj)
Ruse estas "Душа в пятки ушла" - "La animo foriris en la kalkanoj" - kio signifas "tre timi"

回到上端