Sadržaj

Ĉu ekzistas movadon kiel

od Gxoni_Maks, 16. svibnja 2016.

Poruke: 26

Jezik: Esperanto

Gxoni_Maks (Prikaz profila) 16. svibnja 2016. 20:45:49

Ĉu ekzistas ŝajna movado al iĉismon kaj riismon sed malpli radikala, ke pretendas utiligi la sufikson iĉ-n nur ĉe nomo de bestoj, kaj ĉe sufiksoj (kiaj ulo, isto, ktp), kaj la finaĵo it,at,ot,int,ant,ont, tiel konservemas la aliajn vortojn, masklajn kaj famalajn, kiaj patro, frato, filo, viro, knabo, damo, ktp?

Eldonito

Mi Skribis unu tekston sube kiam mi estis malkontraŭ al la reformo, mi forviŝi ĝin, ĉar hodiaŭ mi estas kontraŭ al ajn reformoj, ĉar se unu da ili estos akceptata, multaj aliajn estos ankaŭ kaj tiel la Esperanton Turniĝos unu lingvon tute malsamajn kio estas hodiaŭ, kaj mi ne volas tion ĉi.

sproshua (Prikaz profila) 17. svibnja 2016. 02:42:37

tiu temo estas fonbruo al multaj E-istoj ĉi tie.
jen miaj pensaĵoj.
ne ofte mi bezonas uzi radikon aŭ pronomon ri.
tamen fojfoje mi uzas senseksajn vortojn kiel spozo (anstataŭ edzo aŭ edzino), hermano (anstatatŭ frato aŭ fratino), ĝenitoro (anstataŭ patro aŭ patrino), kaj aliaj.
ho ve, la menso de la komencanto estas tro rompiĝema por kompreni tiajn aferojn! lango.gif okulumo.gif

do, ĉu ekzistas movado?
mi kredas ke junaj E-istoj, kiuj uzas la interreton, konas tiujn aferojn.
sed ne movado. fine pli gravaj aferoj estas en vivo ol konstruitaj lingvoj.

Clarence666 (Prikaz profila) 17. svibnja 2016. 03:12:50

Bonvenon en Esperantujo / Esperantejo / Esperantlando !

Gxoni_Maks:Ĉu ekzistas movadon kiajn iĉismon kaj riismon sed malpli radikala
Iomete rompita frazo.

> Cxu ekzistas movado n
(ne uzu akuzativon)

> kiajn iĉismon kaj riismon

kies icxismo kaj riismo ...
aux
kiu favoras icxismon kaj riismon kiu ...

Gxoni_Maks:sed malpli radikala
Bonvole klarigu kion vi pritaksas kiel "radikala".

Laux mia scio preskaux neniu uzas vortojn kiel "viricxo". Tio estas mensogo aux troigo de fudamentistoj.

Jen mia sistemo:

Pronomo 2a gramatika persono singularo -> cxiam vi ( "ci" ne ekzistas )

Pronomo 3a gramatika persono singularo -> personoj kaj familiaj bestoj cxiam ri , senvivajxoj kaj sovagxaj bestoj gxi ( "sxi" kaj "li" ne ekzistas )

Pronomo 3a gramatika persono pluralo -> ili ("isxi" ne ekzistas)

Rompitaj vortoj ( "damo" "viro" "viricxo" "virino" "knabo" "ino" "icxo" "ina" "homo" ... ) ne ekzistas.

"-in" kaj "-icx" simetria uzo nur cxe tiuj familiaj roloj:

frajto pajtro ajvo ojnklo ejdzo

Radikoj "patro" "frato" ktp ne ekzitas.

frajto frajticxo frajtino frajteco

( PS: EO: frejto = EN: freight )

Kaj " instruisticxo " kaj " instruistino" ne ekzistas. Prefikso "vir-" ne ekzistas same kiel radiko "vir" aux adjektivoj "vira" aux "virseksa". Prefikso "ge-" ne ekzistas (" gegeologoj " ktp).

persono ( anstataux "homo" )
infano ( juna persono, antonimo de "plenkreskulo" )
fejlo ( antonimo de "pajtro", ne asertas junecon )

Ne atentigu pri kacoj kaj malkacoj (pri sekso) krom okazoj kiam tio estas necesa. Kiam necesas paroli pri sekso, uzu na "-in" kaj "-icx" nur cxe familiaj roloj. Cxe cxiuj aliaj vortoj, uzu adjektivon "maskla" aux "femala".

Cxiuj bestojspecoj, profesioj, roloj ktp estas sekse neuxtraj.

- "regxo" (sekse neuxtra)
- "papo" (sekse neuxtra)
- rompitaj religiaj vortoj (ne ekzistas, diru "ekleziulo" "religiulo" aux simile)

Kompreneble mi cxiam kaj kohere uzas mian stilon, kaj ne saltas aux sxaltas inter diversaj mojosaj kaj malpli mojosaj ideoj.

"hermano" sxajne ne estas tiel geniala propono: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/herman.html

Mi pretas sxangxi mian lingvouzon se AdE iam kuragxos rekomendi ion sagxan, ekzemple "sauxdaro" anstataux "frajto".

Gxoni_Maks (Prikaz profila) 17. svibnja 2016. 13:27:24

Bedaŭron, mi ne sukcesas meti quote en ĉi tiu mensaĝo.

Bonvolu legu sub tie ĉi

Gxoni_Maks (Prikaz profila) 17. svibnja 2016. 14:01:59

Clarence666:Bonvenon en Esperantujo / Esperantejo / Esperantlando !

Gxoni_Maks:Ĉu ekzistas movadon kiajn iĉismon kaj riismon sed malpli radikala
Iomete rompita frazo.

> Cxu ekzistas movado n
(ne uzu akuzativon)

> kiajn iĉismon kaj riismon

kies icxismo kaj riismo ...
aux
kiu favoras icxismon kaj riismon kiu ...

Gxoni_Maks:sed malpli radikala
Bonvole klarigu kion vi pritaksas kiel "radikala".

Laux mia scio preskaux neniu uzas vortojn kiel "viricxo". Tio estas mensogo aux troigo de fudamentistoj.

Jen mia sistemo:

Pronomo 2a gramatika persono singularo -> cxiam vi ( "ci" ne ekzistas )

Pronomo 3a gramatika persono singularo -> personoj kaj familiaj bestoj cxiam ri , senvivajxoj kaj sovagxaj bestoj gxi ( "sxi" kaj "li" ne ekzistas )

Pronomo 3a gramatika persono pluralo -> ili ("isxi" ne ekzistas)

Rompitaj vortoj ( "damo" "viro" "viricxo" "virino" "knabo" "ino" "icxo" "ina" "homo" ... ) ne ekzistas.

"-in" kaj "-icx" simetria uzo nur cxe tiuj familiaj roloj:

frajto pajtro ajvo ojnklo ejdzo

Radikoj "patro" "frato" ktp ne ekzitas.

frajto frajticxo frajtino frajteco

( PS: EO: frejto = EN: freight )

Kaj " instruisticxo " kaj " instruistino" ne ekzistas. Prefikso "vir-" ne ekzistas same kiel radiko "vir" aux adjektivoj "vira" aux "virseksa". Prefikso "ge-" ne ekzistas (" gegeologoj " ktp).

persono ( anstataux "homo" )
infano ( juna persono, antonimo de "plenkreskulo" )
fejlo ( antonimo de "pajtro", ne asertas junecon )

Ne atentigu pri kacoj kaj malkacoj (pri sekso) krom okazoj kiam tio estas necesa. Kiam necesas paroli pri sekso, uzu na "-in" kaj "-icx" nur cxe familiaj roloj. Cxe cxiuj aliaj vortoj, uzu adjektivon "maskla" aux "femala".

Cxiuj bestojspecoj, profesioj, roloj ktp estas sekse neuxtraj.

- "regxo" (sekse neuxtra)
- "papo" (sekse neuxtra)
- rompitaj religiaj vortoj (ne ekzistas, diru "ekleziulo" "religiulo" aux simile)

Kompreneble mi cxiam kaj kohere uzas mian stilon, kaj ne saltas aux sxaltas inter diversaj mojosaj kaj malpli mojosaj ideoj.

"hermano" sxajne ne estas tiel geniala propono: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/herman.html

Mi pretas sxangxi mian lingvouzon se AdE iam kuragxos rekomendi ion sagxan, ekzemple "sauxdaro" anstataux "frajto".
Dankon por korekti min. Bonvolu, diru al mi se ekzistas plej verboj ne uzas akuzativon

Radikala estas ekstremulo, kiuj foriri de la tradicio.

Mia sistemo estas kio mi montris em la demando, tamen mi ankaŭ ŝatas la radikon maskl' kaj femal'. Kio mi ne ŝatas estas la vorto viro kiel sufikso, Ĉar ĝi estas konfuza al mi.

Ekzemple:

Ĉevalviro, Bovviro ( mitologiaj estoj)

virĉevalo, virbovo (maskla ĉevalo, maskla bovo)

rimarku la vorton viron, ĝi estas uzata kiel neŭtrala en unua ekzemplo, dum tio en dua ekzemplo ĝi estas sama signifo de maskla. Pro tio mia demando.

akueck (Prikaz profila) 17. svibnja 2016. 14:14:22

Gxoni_Maks:Ĉu ekzistas movadon kiajn iĉismon kaj riismon sed malpli radikala, ke pretendas utiligi la sufikson iĉ-n nur ĉe nomo de bestoj, kaj ĉe sufiksoj (kiaj ulo, isto, ktp), kaj la finaĵo it,at,ot,int,ant,ont, tiel konservemas la aliajn vortojn, masklajn kaj famalajn, kiaj patro, frato, filo, viro, knabo, damo, ktp?
Mi ne scias, chu ekzistas tia movado. Cyril Brosch verkis interesan blogeron. En ghi li prezentas, kiel oni povas - almenau teorie - akceli seksan egaligon en Esperanto sen pekado kontrau ties normo.

Cyril Brosch estas de la Akademio de Esperanto tiu membro, pri kiu ni scias, ke li prijughas lingvajn demandojn de Esperanto surbaze de ties normo.

Gxoni_Maks (Prikaz profila) 17. svibnja 2016. 15:52:31

sproshua:tiu temo estas fonbruo al multaj E-istoj ĉi tie.
jen miaj pensaĵoj.
ne ofte mi bezonas uzi radikon aŭ pronomon ri.
tamen fojfoje mi uzas senseksajn vortojn kiel spozo (anstataŭ edzo aŭ edzino), hermano (anstatatŭ frato aŭ fratino), ĝenitoro (anstataŭ patro aŭ patrino), kaj aliaj.
ho ve, la menso de la komencanto estas tro rompiĝema por kompreni tiajn aferojn! lango.gif okulumo.gif

do, ĉu ekzistas movado?
mi kredas ke junaj E-istoj, kiuj uzas la interreton, konas tiujn aferojn.
sed ne movado. fine pli gravaj aferoj estas en vivo ol konstruitaj lingvoj.
Vi estas certa sproshua. Mi provos gravigi malpli al tiuj aferoj kaj utiligos la iĉ kiam mi pensi necesan, sen ekstremismo okulumo.gif

Gxoni_Maks (Prikaz profila) 17. svibnja 2016. 16:35:08

akueck:
Gxoni_Maks:Ĉu ekzistas movadon kiajn iĉismon kaj riismon sed malpli radikala, ke pretendas utiligi la sufikson iĉ-n nur ĉe nomo de bestoj, kaj ĉe sufiksoj (kiaj ulo, isto, ktp), kaj la finaĵo it,at,ot,int,ant,ont, tiel konservemas la aliajn vortojn, masklajn kaj famalajn, kiaj patro, frato, filo, viro, knabo, damo, ktp?
Mi ne scias, chu ekzistas tia movado. Cyril Brosch verkis interesan blogeron. En ghi li prezentas, kiel oni povas - almenau teorie - akceli seksan egaligon en Esperanto sen pekado kontrau ties normo.

Cyril Brosch estas de la Akademio de Esperanto tiu membro, pri kiu ni scias, ke li prijughas lingvajn demandojn de Esperanto surbaze de ties normo.
Dankon akueck

Clarence666 (Prikaz profila) 18. svibnja 2016. 03:08:33

Gxoni_Maks:Dankon por korekti min. Bonvolu, diru al mi se ekzistas plej verboj ne uzas akuzativon
"Bonvolu, diru" -> eble pli bone "bonvolu diri" aux "bonvole diru" ( nur unu "u" )
"plej verboj" -> "pli da verboj"
"verboj ne uzas" -> "verboj kiuj ne uzas" ( "kiu" - tabelvorto kaj subjunkcio kun relativa signifo )

"ekzisti" estas netranzitiva verbo -> "cxu ekzistas movado" -> vorto "movado" estas subjekto

"esti" netranzitiva verbo -> ne uzu akuzativon

"necesi" netranzitiva verbo -> ne uzu akuzativon ( "Mi faros tion kio  n  necesas" )

"bezoni" tranzitiva verbo -> "Reformojn bezonas la lingvo." -> "reformo" estas objekto, "lingvo" subjekto

> mi ankaŭ ŝatas la radikon maskl' kaj femal'

Mi forgesis klarigi ke mi uzas na "maskla" kaj "femala" nur kiel adjektivojn. Mi ne diras na "masklo" same kiel mi ne diras na "belo".

> Kio mi ne ŝatas estas la vorto viro kiel sufikso, Ĉar ĝi estas konfuza al mi.

-> "Kion mi ne sxatas" -> "kio" estas objekto de tranzitiva verbo "sxati"

> Ĉevalviro, Bovviro ( mitologiaj estoj )
> virĉevalo, virbovo ( maskla ĉevalo, maskla bovo )

> rimarku la vorton viron, ĝi estas uzata kiel neŭtrala en unua ekzemplo

???

(parenteze: laux PIV la gxusta esprimo estas "sekse neuxtra" , ne "neuxtrala" , "neuxtrala" priskribas politikon, militon, kvereladon, ...)

> dum tio en dua ekzemplo ĝi estas sama signifo de maskla

Iam oni eksperimetis kun sufikso "-vir" anstataux "-icx" (" alvenis unu lernantviro kaj unu lernantino " ). Mi neniam parolas tiel.

La prefikson "vir-" multaj gxisnune teorie favoras, sed neniam uzas. Rimarku ilian la fusxan klarigon: <>. Ecx pli konfuze, ili ne uzaz la vorton "maskla", do la "klarigo" farigxas: <>.

thyrolf (Prikaz profila) 18. svibnja 2016. 07:57:04

Mi tralegis la artikolon de Cyril Bosch kaj trovis kelkajn solvojn, pri kiuj mi estas kontenta. Tamen mi preferus jenan sistemon:

prove uzi la sufikson -ul- kiel ĉefe maskla, ĉar ie mi legis, ke vortoj rajtas dum la uzado ankaŭ ŝanĝi sian uzon, se tio estas de plimulto uzatada kvazaŭ plibonigo, kaj la ŝanĝo de la signifo ne estas TROOOO profunda. Tiel oni ne devas enkonduki tute "novan" sufikson -iĉ-, kiu krome estas facili miskomprenebla kun -iĝ-

... profesoro, profesoroj, profesorulo, profesorino

... leganto, legantoj, legantulo, legantino

la sufikson ge- (ampleksigante, ne ŝanĝante sian originalan sencon) kiel sekse neŭtralan personigan sufikson (anstataŭ -ul-/-ulin-):

... bela, belulo, belino, gebelo, gebeloj

Pravas, ke vortoj kiel patro, viro, frato ktp. simple ne estas adapteblaj tiel, ke ekz. Eŭropanoj povas facili interpreti ilin seksneŭtralaj. Sed kontraŭe al Bosch mi pensas pri:

(ula, ina):

onklo, tanto (ambaŭ germanaj radikoj)
knabo, majdo (ambaŭ germanaj radikoj)
frato, sororo (ambaŭ latinecaj radikoj)

Pri bubo mi ĝis nun ne havas opinion.

Pri patro, matro, viro, femino, parentoj mi povas/devas kunsenti (iam mi pensis pri "generintoj" kiel gepatroj, sed tiu esprimo ne povas enhavi amajn emociojn kaj ne ĉiam faktas, ekz. ĉe adoptitaj infanoj, kaj "malidoj" estas iomete stranga).

Pri aliaj vortoj: aŭ ili estas solvumita per la -ul- kaj ge- sistemo, aŭ mi persone ne havas pasiajn problemojn lasi ilin tradiciaj, ekz:

edzo, fianĉo, fraŭlo, vidvo, filo (en la latina: filia), kuzo, nevo, nepo, sinjoro (sen~ora en la hispana) abato, monaĥo.

Mi ne kontraŭas na "ri", i.a. pro tio, ke mi ĝis nun ne ofte estis en la situacio bezoni ĝin ridulo.gif

Tiel mia opinio.

Natrag na vrh