Přejít k obsahu

komencanto

od uživatele marianas ze dne 9. března 2008

Příspěvky: 16

Jazyk: Esperanto

horsto (Ukázat profil) 11. března 2008 21:06:09

marianas:Mi estas komencanton. Mi volas paroli per homojn. Kiel vi diras "smalltalk" en E-o? ridulo.gif Mia nomo estas Mariana. Mi komencis lerni Esperanto hieraŭ. Mi parolas English hejme kaj mi estas de New Mexico (Novmeksiko?). Bonvolu korektu mia gramatikon. Mi volas lerni E-o pro mi ne volas esti plia stulta Americano kiu nur parolas English. Legas la forumo estas malfacila tamen bona praktika.
Saluton marianas!
Gratulon por via nekredebla unua mesaĝo. Se vi plu tiel rapide lernas vi nur bezonos kelkajn tagojn por lerni la tutan lingvon.
Ĝis! sal.gif

marianas (Ukázat profil) 20. března 2008 3:48:57

horsto:
Saluton marianas!
Gratulon por via nekredebla unua mesaĝo. Se vi plu tiel rapide lernas vi nur bezonos kelkajn tagojn por lerni la tutan lingvon.
Ĝis! sal.gif
Mi bezonas pli ol kelkajn tagojn kaj mia paroli ne estas perfecta, sed mi estas penanta.

Dankon al ĉiuj por diri agrablajn aĵojn!! Mi tre aprecas ĝin. Ĉu mia Esperanto boniĝis?

Mi eklegis La Junaj Detektivoj (http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Nove...) kun mia patrino kaj post ni revenos de Italio, ŝi lernos Esperanton ankaŭ.

Ĉu vi havas aliajn sugestojn por mi?

Ree, dankon kaj bonvolu korekti mian gramatikon!

Ĝis!
-Mari

RiotNrrd (Ukázat profil) 20. března 2008 5:47:45

Tre bone! Via Esperanta skribado pliboniĝis.

Miaj korektoj, sube:

Mi bezonas pli ol kelkajn tagojn kaj mia parolADO ne estas perfecta, sed mi estas penanta.

(AŬ, SIMPLE "MI PENAS" - SED LA VIA ESTAS ANKAŬ ĜUSTA)

Dankon AL ĉiuj por diri agrablaJN aĵojN!! Mi tre aprecas (?) ĝin. Ĉu mia Esperanto boniĜis?

Mi eklegis La Junaj Detektivoj (http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Nove...) kun mia patrino kaj post ni revenos de Italio, ŝi lernos EsperantoN ankaŭ.

Ĉu vi havas aliaJN sugestojN por mi?

Ree, dankon kaj bonvolu korekti mian gramatikon!

Ĝis!
-Mari


Vi faris nur kelkajn erarojn. Baldaŭ, se vi daŭros, estos neniom.

La plejparto de viaj eraroj rilatis al la akuzativo. Mi opinias ke tiu normalas por multaj denaskaj anglaparolantoj (kvankam mi ne scias se vi estas denaska).

Docxjo (Ukázat profil) 20. března 2008 8:07:21

Dankon AL ĉiuj por diri agrablaJN aĵojN!!
Bonvolu, mi ankaŭ estas komencanto kaj mi ne tute komprenas kial vi uzas la akuzativon malantaŭ la prepozicio "por" ĉi tie. Mi ankaŭ estas denaska anglaparolanto.

Dankon!

Miland (Ukázat profil) 20. března 2008 9:31:51

Doĉjo:.. mi ne tute komprenas kial vi uzas la akuzativon malantaŭ la prepozicio "por" ĉi tie.
Dankon!
Ĉi tie, oni ne uzas la akuzativon post la prepozicio por, sed post la verbo diri.

RiotNrrd (Ukázat profil) 21. března 2008 1:37:10

Miland pravas. La verbo estas "diri", kaj tial la "agrablaj aĵoj" (kiujn ĉiuj diris) ricevis la -n finon.

Zpět na začátek