Į turinį

komencanto

marianas, 2008 m. kovas 9 d.

Žinutės: 13

Kalba: Esperanto

Docxjo (Rodyti profilį) 2008 m. kovas 20 d. 08:07:21

Dankon AL ĉiuj por diri agrablaJN aĵojN!!
Bonvolu, mi ankaŭ estas komencanto kaj mi ne tute komprenas kial vi uzas la akuzativon malantaŭ la prepozicio "por" ĉi tie. Mi ankaŭ estas denaska anglaparolanto.

Dankon!

Miland (Rodyti profilį) 2008 m. kovas 20 d. 09:31:51

Doĉjo:.. mi ne tute komprenas kial vi uzas la akuzativon malantaŭ la prepozicio "por" ĉi tie.
Dankon!
Ĉi tie, oni ne uzas la akuzativon post la prepozicio por, sed post la verbo diri.

RiotNrrd (Rodyti profilį) 2008 m. kovas 21 d. 01:37:10

Miland pravas. La verbo estas "diri", kaj tial la "agrablaj aĵoj" (kiujn ĉiuj diris) ricevis la -n finon.

Atgal į pradžią