Al la enhavo

komencanto

de marianas, 2008-marto-09

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-marto-11 21:06:09

marianas:Mi estas komencanton. Mi volas paroli per homojn. Kiel vi diras "smalltalk" en E-o? ridulo.gif Mia nomo estas Mariana. Mi komencis lerni Esperanto hieraŭ. Mi parolas English hejme kaj mi estas de New Mexico (Novmeksiko?). Bonvolu korektu mia gramatikon. Mi volas lerni E-o pro mi ne volas esti plia stulta Americano kiu nur parolas English. Legas la forumo estas malfacila tamen bona praktika.
Saluton marianas!
Gratulon por via nekredebla unua mesaĝo. Se vi plu tiel rapide lernas vi nur bezonos kelkajn tagojn por lerni la tutan lingvon.
Ĝis! sal.gif

marianas (Montri la profilon) 2008-marto-20 03:48:57

horsto:
Saluton marianas!
Gratulon por via nekredebla unua mesaĝo. Se vi plu tiel rapide lernas vi nur bezonos kelkajn tagojn por lerni la tutan lingvon.
Ĝis! sal.gif
Mi bezonas pli ol kelkajn tagojn kaj mia paroli ne estas perfecta, sed mi estas penanta.

Dankon al ĉiuj por diri agrablajn aĵojn!! Mi tre aprecas ĝin. Ĉu mia Esperanto boniĝis?

Mi eklegis La Junaj Detektivoj (http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Nove...) kun mia patrino kaj post ni revenos de Italio, ŝi lernos Esperanton ankaŭ.

Ĉu vi havas aliajn sugestojn por mi?

Ree, dankon kaj bonvolu korekti mian gramatikon!

Ĝis!
-Mari

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-20 05:47:45

Tre bone! Via Esperanta skribado pliboniĝis.

Miaj korektoj, sube:

Mi bezonas pli ol kelkajn tagojn kaj mia parolADO ne estas perfecta, sed mi estas penanta.

(AŬ, SIMPLE "MI PENAS" - SED LA VIA ESTAS ANKAŬ ĜUSTA)

Dankon AL ĉiuj por diri agrablaJN aĵojN!! Mi tre aprecas (?) ĝin. Ĉu mia Esperanto boniĜis?

Mi eklegis La Junaj Detektivoj (http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Nove...) kun mia patrino kaj post ni revenos de Italio, ŝi lernos EsperantoN ankaŭ.

Ĉu vi havas aliaJN sugestojN por mi?

Ree, dankon kaj bonvolu korekti mian gramatikon!

Ĝis!
-Mari


Vi faris nur kelkajn erarojn. Baldaŭ, se vi daŭros, estos neniom.

La plejparto de viaj eraroj rilatis al la akuzativo. Mi opinias ke tiu normalas por multaj denaskaj anglaparolantoj (kvankam mi ne scias se vi estas denaska).

Docxjo (Montri la profilon) 2008-marto-20 08:07:21

Dankon AL ĉiuj por diri agrablaJN aĵojN!!
Bonvolu, mi ankaŭ estas komencanto kaj mi ne tute komprenas kial vi uzas la akuzativon malantaŭ la prepozicio "por" ĉi tie. Mi ankaŭ estas denaska anglaparolanto.

Dankon!

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-20 09:31:51

Doĉjo:.. mi ne tute komprenas kial vi uzas la akuzativon malantaŭ la prepozicio "por" ĉi tie.
Dankon!
Ĉi tie, oni ne uzas la akuzativon post la prepozicio por, sed post la verbo diri.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-21 01:37:10

Miland pravas. La verbo estas "diri", kaj tial la "agrablaj aĵoj" (kiujn ĉiuj diris) ricevis la -n finon.

Reen al la supro