Сообщений: 13
Язык: Esperanto
Docxjo (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 8:07:21
Dankon AL ĉiuj por diri agrablaJN aĵojN!!Bonvolu, mi ankaŭ estas komencanto kaj mi ne tute komprenas kial vi uzas la akuzativon malantaŭ la prepozicio "por" ĉi tie. Mi ankaŭ estas denaska anglaparolanto.
Dankon!
Miland (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 9:31:51
Doĉjo:.. mi ne tute komprenas kial vi uzas la akuzativon malantaŭ la prepozicio "por" ĉi tie.Ĉi tie, oni ne uzas la akuzativon post la prepozicio por, sed post la verbo diri.
Dankon!
RiotNrrd (Показать профиль) 21 марта 2008 г., 1:37:10
Miland pravas. La verbo estas "diri", kaj tial la "agrablaj aĵoj" (kiujn ĉiuj diris) ricevis la -n finon.