לתוכן העניינים

-isto / -ulo

של Sciuro4, 28 ביולי 2016

הודעות: 8

שפה: Esperanto

Sciuro4 (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2016, 13:11:05

Se oni klarnetas profesie aŭ ofte en sia libertempo, la persono kiu faras tion estas "klarnetisto", ĉu ne? Sed se oni klarnetas nur kelkfoje en sia libertempo, ĉu oni povas nomi tiun personon "klarnetulo"?
Kaj mi havas alian domandon: Se oni klarnetas propre profesie, sed pro iu kialo (ekz. malsano) faras tion pli kelkfoje, ĉu oni iĝas de "klarnetisto" al "klarnetulo"?
[PS: Korektoj de mia Esperanto estas ĉiam bonvenaj. okulumo.gif]

hilex (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2016, 14:06:32

Klarnetisto estas multe pli bona klarnetisto, se li estas samtempe kaj klarnetulo. ridulo.gif Mi esperas, ke tiu ĉi ekzemplo eksplikas la aferon.

sudanglo (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2016, 13:18:12

-isto does not always imply a professional occupation. Esperantisto, komunisto, turisto, specialisto would be examples of that.

When referring to particular musician in a band in the sense of the individual playing the clarinet I would have thought that klarnetisto would be quite sufficient even if he is not a professional.

Post-redakto - ĉar mi tro facile supozis ke Sciuro estas anglalingvano. Mi ĉi- sube (per Google Translate) aldonas tradukon de mia respondo en lia denaska lingvo.)

-isto nicht immer eine berufliche Tätigkeit bedeuten. Esperantisto, Komunisto, turisto, specialisto würde Beispiele dafür sein.

Bei Bezugnahme auf bestimmte Musiker in einer Band im Sinne des einzelnen die Klarinette zu spielen ich hätte gedacht, dass klarnetisto durchaus ausreichen würde, auch wenn er kein Profi ist.

nornen (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2016, 08:13:45

Turisto estas interesa vorto. Ĉu ĝi estas tur'ist'o aŭ turist'o?
Kio estas komunisto? Ĉu komun'ist'o ĉu komunism'an'o?

Cetere, ĉi tio estas nek angla forumo nek angla fadeno.

sudanglo (הצגת פרופיל) 31 ביולי 2016, 10:40:37

Vi tute pravas, Nornen. Turisto estas ja turist-o. Sed eble tio ne tro subfosas mian argumenton ke 'ist; ne ĉiam implicas profesiulon.

Mi pardonpetas al Sciuro. Mi tro rapide supozis ke li estas anglalingvano - nur poste konsultis lian profilon.

Sciuro4 (הצגת פרופיל) 31 ביולי 2016, 14:07:28

Dankon al ĉiuj!

@sudanglo: Neniu problemo - mi ankaŭ komprenas la anglan lingvon. okulumo.gif

Christa627 (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2016, 06:16:42

sudanglo:-isto does not always imply a professional occupation. Esperantisto, komunisto, turisto, specialisto would be examples of that.

When referring to particular musician in a band in the sense of the individual playing the clarinet I would have thought that klarnetisto would be quite sufficient even if he is not a professional.

Post-redakto - ĉar mi tro facile supozis ke Sciuro estas anglalingvano. Mi ĉi- sube (per Google Translate) aldonas tradukon de mia respondo en lia denaska lingvo.)

-isto nicht immer eine berufliche Tätigkeit bedeuten. Esperantisto, Komunisto, turisto, specialisto würde Beispiele dafür sein.

Bei Bezugnahme auf bestimmte Musiker in einer Band im Sinne des einzelnen die Klarinette zu spielen ich hätte gedacht, dass klarnetisto durchaus ausreichen würde, auch wenn er kein Profi ist.
Ĉar tio ĉi ja estas Esperantlingva fadeno, jen traduko:

"-isto" ne ĉiam implicas profesian okupon. "Esperantisto, komunisto, turisto, specialisto" estas ekzemploj de tio.

Parolante pri certa muzikisto en grupo, en la senco de individualo ludante klarneton, mi pensus, ke "klarnetisto" estus entute sufiĉa eĉ se li ne estas profesiulo.

Edigxepe (הצגת פרופיל) 9 באוגוסט 2016, 18:18:09

Klarnetulo estus la ulo kiu ludas klarneto; en la anglan, "that guy who plays/is playing the clarinet". Mi povas pensi en orkestro, kie ofte ludantoj nomigas unu la alian ne kiel "clarinetist, trumpetist" en la anglan, sed "clarinet, trumpet", ĝuste metonimio. Bonŝance, Esperante ni havas "klarnetulo"-n por uzi en ĉi tiu kazo.

לראש הדף