Al la enhavo

Something to do

de anton_cig, 2016-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

anton_cig (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-25 21:24:15

Kiel traduki al Esperanto anglajn frazojn "something to do", "issues to check", "nothing to hide" k. t. p.?

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-25 22:52:44

laŭ la kunteksto per adjektivoj kun -ind / -end / -ebl sufiksoj.

io farinda (interesa aktiveco)
io farenda (deviga tasko)
io farebla (ebla okupiĝo)

opalo (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-25 22:53:23

Ĝenerale, oni simple aldonas infinitivon, kun aŭ sen por:

Mi bezonas ion (por) fari.

Ni havas problemetojn (por) kontroli.
Ekzistas demandoj (por) konsideri.

Ni havas nenion (por) kaŝi.
Ni havas nenion kaŝindan.


Oni ankaŭ povas aldoni substantivon kun por (kaj tio estas kutimo se la aganto ŝanĝiĝas):

Ni havas demandojn por via konsiderado.

Reen al la supro