Skip to the content

"Dank' al"

by guyjohnston, March 23, 2008

Messages: 5

Language: Esperanto

guyjohnston (User's profile) March 23, 2008, 1:38:25 AM

Saluton, kial oni diras ĉiam "dank' al (io/iu), ..." en Esperanto kaj neniam "danke al" aŭ "dankon al"?

RiotNrrd (User's profile) March 23, 2008, 3:04:46 AM

Mi neniam uzis "dank'", ĉar mi ne ŝatas apostrofojn en Esperanto. Mi ne eĉ vidis "danke", sed kredas ke ĝi estas uzebla.

Mi uzis "dankon al...", tamen. Ekzemple, "Vi estas tro bonaj - dankon al ĉiuj."

guyjohnston (User's profile) March 23, 2008, 1:21:45 PM

RiotNrrd:Mi neniam uzis "dank'", ĉar mi ne ŝatas apostrofojn en Esperanto. Mi ne eĉ vidis "danke", sed kredas ke ĝi estas uzebla.

Mi uzis "dankon al...", tamen. Ekzemple, "Vi estas tro bonaj - dankon al ĉiuj."
Mi vidis "dankon al" en ĉi tiu senco, sed neniam en la senco de "pro", ekzemple "dank' al ĉi tiu mono ni povas aĉeti la vesper-manĝon".

NORDULINO (User's profile) March 23, 2008, 1:40:20 PM

Jen el PIV: "Neregula prepoziciaĵo, uzata ekde 1891 kaj esprimanta la kaŭzon de bona efiko: ĝi signifas, laŭ la kuntekstoj, "per", "pere de" aŭ "danke al":
dank` al Dio! - ktp".

Miland (User's profile) March 23, 2008, 1:51:38 PM

La esprimo dank' al estas en PIV 2005 kiel ne-regula, sed uzita de 1891, de Zamenhof; Dank' al Dio aperas en lia traduko de la fabeloj de Andersen (la fabelo Lekanto).

Back to the top