לתוכן העניינים

La finna lingvo

של Matthieu, 23 במרץ 2008

הודעות: 97

שפה: Esperanto

Urho (הצגת פרופיל) 16 באוקטובר 2013, 11:23:01

Trollmor:Mi foje lernis ete de la estonian lingvon. Ankaŭ ĝi similas la finnan.
Jes, vi pravas, sed en la estona lingvo estas multe da ”falsaj amikoj” al finnlingvanoj.

Urho (הצגת פרופיל) 16 באוקטובר 2013, 11:40:53

Iam, ankaŭ al Esperantisto la finna lingvo povas esti komplika pro ”falsaj amikoj”, bv. legi interesan artikolon de brilanto ĉe Ipernity.

Urho (הצגת פרופיל) 15 בנובמבר 2013, 20:08:56

Jen la tute nova kurso de la finna lingvo (de Yle) por enmigrintoj:

Urho (הצגת פרופיל) 14 בדצמבר 2013, 22:27:31

Bonvolu konatiĝi kun la interesa reta servo de Yle:Memlernu apartajn aferojn en la finna lingvo!

inutix (הצגת פרופיל) 5 באפריל 2014, 19:43:53

Saluton!
Miaj geamikoj en Finnlando!

Urho (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2014, 06:22:04

Jen nova paĝaro pri la romaa (cigana) kulturo en Finnlando:

inutix (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2014, 21:32:52

Dankon, mi trovis mem.

Urho (הצגת פרופיל) 30 באפריל 2014, 19:30:31

Lue ja kuuntele tosi helppoja selkouutisia

Legu kaj aŭskultu (ĉ. 2 min) vere facilajn novaĵojn en la finna lingvo:Eta vortaro (2014-05-01):
  • lue = legu
  • kuuntele = aŭskultu
  • ja = kaj
  • selkouutiset = klarlingvaj/facillingvaj novaĵoj || klara = selkeä; facila = helppo
  • uutiset = novaĵoj || novaĵo = uutinen
  • Nokia = kompanio Nokia || bv. noti, ke ekzistas ankaŭ la urbeto Nokia apud la urbo Tampere
  • uusi = nova
  • toimitusjohtaja = ĝenerala direktoro, ĉefa afergvida oficisto (ĈAO)
  • vappu = majtago || la 1-a de Majo

Urho (הצגת פרופיל) 9 במאי 2014, 06:23:52

Urho:
  • KalevalaKalevala estas la epopeo de finnoj
[/list]Mi ĵus komencis legi la libron kun la tempo, – kompreneble en Esperanto. La traduko de J. E. Leppäkoski estas bonega.

____
Kalevala estas aĉetebla ĉe Esperanto-Asocio de Finnlando. Bv. legi sciojn pri la libro ankaŭ ĉe La katalogo de UEA.

inutix (הצגת פרופיל) 17 ביוני 2014, 13:30:34

Konduktööri - kial tiel strange oni skribas?

לראש הדף