본문으로

oscedanta abismo

글쓴이: titrant, 2008년 4월 10일

글: 13

언어: Esperanto

titrant (프로필 보기) 2008년 4월 10일 오후 4:01:05

Mi uzadas la vorto de la tago el lernu.net. Kiel ekzemplo por uzo la vorton "oscedi" (kun signifo: Pro dormemo, malsato, laciĝo aŭ enuo, malfermi la buŝon per nevola spasma movo de ekspiro, sekvanta de longa elspiro), tie estis la frazo: "Mi timis proksimiĝi al la oscedanta abismo.", kiu mi ne komprenas. Kio estas la oscedanta abismo? La vulkano?

mnlg (프로필 보기) 2008년 4월 10일 오후 4:10:53

Ĉu "oscedanta abismo" povas esti metaforo por la dormo mem? Tamen, vi pravas, eĉ mi ne vidas klaran signifon.

Miland (프로필 보기) 2008년 4월 10일 오후 4:34:41

La nordaj eŭropaj mitoj pri la kreado de la mondo parolas pri Ginungagapo, la plej praa oscedanta abismo, menciita en la angla libro Myths of the Norsemen de Roger Lancelyn Green (Ginnungagap, the Yawning Void). Jen wiki artikoleto:
http://en.wikipedia.org/wiki/Ginnungagap

horsto (프로필 보기) 2008년 4월 10일 오후 7:23:36

titrant:"Mi timis proksimiĝi al la oscedanta abismo.", kiu mi ne komprenas. Kio estas la oscedanta abismo? La vulkano?
Se vi staras supre ĉe abismo vi vidas grandan truon kiu ŝajne minacas forgluti vin, simile kiel grandega buŝo.

titrant (프로필 보기) 2008년 4월 10일 오후 9:35:02

horsto:
titrant:"Mi timis proksimiĝi al la oscedanta abismo.", kiu mi ne komprenas. Kio estas la oscedanta abismo? La vulkano?
Se vi staras supre ĉe abismo vi vidas grandan truon kiu ŝajne minacas forgluti vin, simile kiel grandega buŝo.
Vere. Ĉu vi diras, ke oscedanta abismo estas terura granda abismo? Eble, sed mi neniam ne asociis la grandan abismon kun enuo lango.gif. Ja kiam oni estas terurata, oni malofte oscedas lango.gif.

horsto (프로필 보기) 2008년 4월 11일 오후 5:59:36

titrant:
Vere. Ĉu vi diras, ke oscedanta abismo estas terura granda abismo? Eble, sed mi neniam ne asociis la grandan abismon kun enuo lango.gif. Ja kiam oni estas terurata, oni malofte oscedas lango.gif.
Estas ja ne vi, la homo, kiu oscedas sed la abismo, eble pro malsato. rideto.gif
Sed serioze, mi pensas ke "oscedanta abismo" estas metaforo kun la signifo "larĝe malfermita abismo".

richardhall (프로필 보기) 2008년 4월 11일 오후 7:09:43

Estas interesa. Mi pensas, ke la vortoj "oscedanta abismo" estis tute klaraj. Angle, "yawning chasm" estas konata sed ŝajnas ne alilingve. Kelkfoje, oni ne rekonas idiomojn en onia propra lingvo. Ĉu ne?

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 4월 11일 오후 10:04:04

Jen mi trovis la abismon. Ĝi hazarde oscedis...sed momente ne glutis ankoraŭ.

Mendacapote (프로필 보기) 2008년 4월 12일 오전 1:39:38

“Oscedanta abismo” ne povas esti komprenita laŭlitere! Figure, iu situacio ajn ne tolereble teda kaj enua povus esti tia oscedanta abismo.

richardhall (프로필 보기) 2008년 4월 12일 오전 7:11:58

Mendacapote:“Oscedanta abismo” ne povas esti komprenita laŭlitere!
Denove, "yawning chasm" ne estas malordinara lokucio en la angla lingvo. Estas surprizo al mi, ke la signifo ne estas memevidenta -- sed mi estas angla. Ĉu estas “Oscedanta abismo” ankaŭ Esperanta idiomo, aŭ nure laŭlitera traduko de la angla idiomo?

다시 위로