Към съдържанието

Kion vi diras por saluti tiun esperantiston, kiu telefonas vin?

от Azulreal, 01 юни 2005

Съобщения: 22

Език: Esperanto

Azulreal (Покажи профила) 11 юли 2005, 21:37:04

Dankon al cxiuj por viaj afablaj respondoj!

Certe mi lernas multe pri la kutimoj el aliaj landoj kaj tio placxas al mi. Dankon denove!

Fátima

More (Покажи профила) 19 юли 2005, 09:39:24

En mia vortaro la unikaprioritato estas la vorto "Halo", malgraŭ mi aŭskultis ankaŭ al iuj personoj diri "Diru min" aŭ "Ĉu jes?" (precipe en Hispanio). Mi provos renkonti pli informon pri ĉi tio afero kaj senpere publikigos ĝin ĉi tie.
 
Ĝis revido gesamideanoj!

Mike59 (Покажи профила) 22 юли 2005, 18:56:27

Karaj gesamideanoj, kara Fatima !

Laŭ la metodo Assimil "L'Espéranto sans peine" (Francio), en la kvina leciono, oni povas legi :

"Ĉe la telefono"

             - Lo! Ha lo! Ĉu vi, Jana ?

             - Ĉu Aldo ? Ha!... Jen... surprizo!

Mi esperas, ke tio povas helpi vin...

Tre amike

Mikelo (Michel aŭ Mike59)

 

5HPONGO (Покажи профила) 24 юли 2005, 09:52:19

Saluton, karaj!

En Japanio, oni diras "mosimosi" (prononco: [moŝi moŝi]) en la japana lingvo.

Mia lernolibro prezentas al mi Esperantan frazon "Lo! Ha lo!", mi tamen ordinare diras simple "Saluton!" ankaŭ en telefonado. (^_^)

* Vi, multaj ne-japanoj uzas ridulo.gif por montri rideton, kaj ni, japanoj ordinare uzas (^_^) aŭ (^^).

Ĝis!

Mielo (Покажи профила) 28 юли 2005, 04:16:26

Saluton 5HPONGO !

Mi plaĉas vian rideton (smile) ridulo.gif Kvankam, mi rigardis ĝin dekstre, maldekstre kaj mi ne komprenas tute, sed ĝi estas interesa. ridulo.gif Respektive: ^_^

Ĝis !

fo_q (Покажи профила) 28 юли 2005, 07:55:57

ĉiuj personoj konataj de mi uzas la vorton "Halo"... Mi ankaux uzas, kiam mi scias ke la telefonanto ja estas esperantisto... Male, mi uzas la portugalan vorton "Alô" (prononco: alo') mem...

neitush (Покажи профила) 26 август 2005, 10:34:28

kiam mi komprenas ke li estas esperantisto mi diras "saluton" sed antaŭe  mi diras "ŝalom" (hebree) aux "Halo" (interncia) 

Namjr (Покажи профила) 08 септември 2005, 16:19:48

Interese... Kiam mi respondas la telefonon, mi nur diras "aló" kaj se temas pri esperantistulo/ulino tiam mi diras "Saluton!"

mateno2 (Покажи профила) 12 септември 2005, 12:09:45

Anti-UEA skribis:

Neniu respondas telefone esperante ĉar kutime oni ne nur havas esperantistojn kiel konatoj. Tamen estas telefonoj havante noman rekonilon. Mi dirus "saluton".

 

ni en UEA respondas telefone ĉiam Esperante; kaj ni diras: "Universala Esperanto-Asocio";

en la interna linio ni kutime diras "jes" kaj eventuale sian nomon

ankaŭ multaj niaj membroj respondas telefonon Esperante (ofte ili diras "Saluton"), simple por instigi siajn konatojn lerni Esperanton; multaj esperantistoj havas en sia telefon-respondilo surbendigitan aŭtomatan respondon ne nur en sia nacia lingvo, sed ankaŭ en Esperanto

iĝu aktiva antaŭenpuŝanto de Esperanto! iĝu membro de UEA!

Esben87 (Покажи профила) 30 октомври 2005, 15:04:11

En Danlando mi kutime diras: "Det er Esben" aux "Hallo/Hej, det er Esben" (signifas "Estas Esbeno" kaj "Saluton, estas Esbeno)

Обратно нагоре