Al la enhavo

Pri viaj nombroj

de alexandre.carret, 2008-majo-06

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-majo-06 12:02:21

Saluton,
mi estas matematiko-instruisto en franĉujo.
Mi interesiĝas pri la historio de nombroj en ĉiuj lingvoj :
Ekzemple, 18 estas parolata :
en la bretono, « triwec'h », kiu laŭvorte tradukiĝas kiel « tri ses » (3x6)
en la finno, « kahdeksantoista » kiu laŭvorte tradukiĝas kiel « du kvin ok » (2x5+8)
en la latino, « duodevigniti » kiu laŭvorte tradukiĝas kiel « du de dudek » (20-2)
en la kimro, « deunaw » kiu laŭvorte tradukiĝas kiel « du naŭ » (2x9)
en la meksikiano, « caxtōlli omēyi » kiu laŭvorte tradukiĝas kiel « dek-kvin tri » (15+3)

Bonvolu doni al min aliajn ekzemplojn en via lingvo kaj, si eble, la historion de tioj nombroj,
Ekzemple, 80 estas parolata en la franco, « quatre-vingts » kiu laŭvorte tradukiĝas kiel « kvar dudek » (4x20).
Oni pensas ke la uzo de la nombro 20 deveni de la kutima kalkulo uzanta la fingrojn de la manoj kaj de la piedoj.

Alexandre.
Bonvolu pardoni mian esperanton. Mi estas komencanto.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-majo-06 12:39:19

Saluton,

tiu retpaĝo povus interigi vin ridulo.gif >>
http://janko.gorenc.googlepages.com/collectionnumb...

ĝis,

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-majo-06 14:06:17

jan aleksan:Saluton,

tiu retpaĝo povus interigi vin ridulo.gif >>
http://janko.gorenc.googlepages.com/collectionnumb...

ĝis,
Dankon por la retpaĝon,
tiu montris al min ke mi eraris pri la finna lingvo :
« kahdeksan » tradukigâs kiel « ok » kaj « toista » ŝajnas esti la sufikso kiu adicias dek.
La seanco de radio, kiun mi aŭskultis, trompis min.
Pardonu, finnaj amikoj. rideto.gif
Se mi skribis aliajn erarojn, bonvolu diri tiujn (tiojn ??) al min.

Alexandre.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-06 14:36:21

Sanskrit (kiel miaj parencoj diris al mi antaŭ iom da jardekoj!) - mi uzas ' por la 'er' sono kiel en la angla aŭ germana(sen la 'r' mem):

Eka, Dui, Tri, Ĉ'tur P'nĉ' Ŝ't S'pt'
Aŝt' N'w' D'ŝ'

skeptikulo (Montri la profilon) 2008-majo-06 14:56:32

En la portugala lingvo oni parolas la bazajn nombro-nomojn kiel:

0 Zero [Zero]
1 Um [Um]
2 Dois [Dojs]
3 Três [Tres]
4 Quatro [Kŭatro]
5 Cinco [Sinko]
6 Seis [Sejs]
7 Sete [Sete]
8 Oito [Ojto]
9 Nove [Nove]
10 Dez [Dez]
11 Onze [Onze]
12 Doze [Doze]
13 Treze [Treze]
14 Quatorze [Kŭatorze]
15 Quinze [Kinze]
16 Dezesseis [Dezesejs] (10+6)
17 Dezessete [Dezesete] (10+7)
18 Dezoito [Dezojto] (10+8)
19 Dezenove [Dezenove] (10+9)
20 Vinte [Vinte]

La sekvantaj numeroj havas ĉiam la samformon.

21 Vinte e um [Vinte e um] (20+1)
22 Vinte e dois [Vinte e dojs] (20+2)
...
27 Vinte e sete [Vinte e sete] (20+7)
...
30 Trinta [Trinta]
31 Trinta e um [Trinta e um] (30+1)
... ktp

Matthieu (Montri la profilon) 2008-majo-06 15:52:15

Eble ĉi tiu paĝo interesos vin: nombroj de 1 al 10 en 5000 lingvoj.

Andybolg (Montri la profilon) 2008-majo-06 16:30:08

jan aleksan:Saluton,

tiu retpaĝo povus interigi vin ridulo.gif >>
http://janko.gorenc.googlepages.com/collectionnumb...

ĝis,
Ho, mi ne sciis ke ekzistas tiom multaj konstruitaj lingvoj! (Kaj eĉ pli surprize, Esperanto ne estas ĉi tie!)

Jen la norvega nombro-sistemo:

1. en (nynorsk: ein)
2. to
3. tre
4. fire
5. fem
6. seks
7. sju/syv
8. åtte
9. ni
10. ti
11. elleve
12. tolv
13. tretten
14. fjorten
15. femten
16. seksten
17. sytten
18. atten
19. nitten
20. tjue/tyve
21. tjueen / en og tjue/tyve
22. tjueto / to og tjue/tyve ktp ...
30. tretti / tredve
40. førti / "førr" (buŝa)
50. femti
60. seksti
70. sytti
80. åtti
90. nitti
100. hundre
125. hundre og tjuefem / hundre og fem og tjue/tyve
200. to hundre ktp ...
1000. (ett (nynorsk: eitt)) tusen
100 000. hundretusen
1 000 000. en million (nynorsk: ein million)
1 000 000 000. en milliard (Nynorsk: ein milliard)

Ĉu sufiĉas? lango.gif

Stephan S (Montri la profilon) 2008-majo-06 17:18:19

En Rusa

1. odin
2. dva
3. tri
4. ĉetyre
5. pjatj
6. ŝestj
7. semj
8. vosemj
9. devjatj
10. desjatj
11. odinnadcatj (unu sur dek)
12. dvenadcatj (du sur dek)
...
19. devjatnadcatj (naŭ sur dek)
20. dvadcatj (dudek)
21. dvadcatj odin (dudek unu)
...
30. tridcatj (tridek)
40. sorok (Ne povas esti tradukata!!!)
50. pjatjdesjat (kvindek)
60. ŝestjdesjat (sesdek)
70. semjdesjat
80. vosemjdesjat
90. devjanosto (mi ne scias ekzaktan etimologion)
100. sto
125. sto dvadcatj pjatj (cent dudek kvin)
200. dvesti (ducent)
300. trista
400. ĉetyresta
500. pjatjsot (kvincent)
600. ŝestjsot
1000. tysjaĉa
100 000. sto tysjaĉ (cent de mil)
1 000 000. million
1 000 000 000. milliard
1 000 000 000 000. trillion

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-majo-06 21:05:56

Saluton kaj dankon por la multaj respondoj,
mi speciale interesiĝas pri kio evitas la regulon.
Mi volas kompreni kial eksistas specialaj vortoj por specialaj nombroj kaj kio estas la historio de ĉi tiuj.
Kial, en la angla, la germana kaj la norvega lingvoj, estas vortoj por la nombroj ĝis 12 kaj regula sufikso por la sekventoj ( *teen; *zehn kaj *ten) ?
Eble ĉar oni kalkulis kun la dikfingro la dek du falangoj de aliaj fingroj demando.gif
Sed kial en portugala lingvo, estas vortoj por la nombroj ĝis 15 ?

En la rusa lingvo, 8 ŝajnas heredi ĝian nomon de la nomo de 7. Kiel ? Kial ?
Kio estas la ligilo inter 90 (devjanosto) et 100 (sto) ?
Kial eksistas sufikso (*catj) por 20 kaj 30 kaj alia sufikso(*desjat ) por 50 , 60 , 70 kaj 80 ?
Kaj kio estas la historio de la nombro 40, kies nomo estas tre speciala ?

En la franca-belga lingvo, 96 diriĝas « nonante six » (90+6) sed en la franca lingvo, ni ŝajnas alligiĝi al la nombro 20 kaj 96 diriĝas « quatre-vingt-seize » (4x20+16).

Resume, en la esperanta lingvo, eksistas neniu escepto por nomi la nombroj :
Dek unu vortoj por diri la cent unuajn nombrojn.
Aldonanta la vorto « cent », oni povas diri la mil unuajn nombrojn.
Ktp.
Kun ĉiam la sama regulo sen escepto.
Sed, en aliaj lingvoj, la historio okazis por speciale nomi specialaj nombroj ĉar ĉi tiuj tre ofte uziĝis aŭ ili simboliĝis.
Ĉi tio tre interesas min.

Alexandre.

Dreamlight (Montri la profilon) 2008-majo-06 23:53:01

Estas probable multaj personoj kiuj scias la nombrojn en la angla, sed tamen jen:

1 one (ŭʌn)
2 two (tu)
3 three (θri)
4 four (for)
5 five (fajv)
6 six (siks)
7 seven (seven)
8 eight (ejt)
9 nine (najn)
10 ten (ten)
11 eleven (eleven)
12 twelve (tŭelv)
13 thirteen (θ@rtín)
14 fourteen (fortín)
15 fifteen (fiftín)
16 sixteen (sikstín)
17 seventeen (séventín)
18 eighteen (ejtín)
19 nineteen (najntín)

La -teen finiĝo de la nombroj 13-19 estas rilata al 'ten' (dek) (komparu la germanan 'dreizehn', 'vierzehn', ktp.--nombro kaj 'zehn', 'dek').

20 twenty
21 twenty-one (ktp)

30 thirty
40 forty (ne 'fourty', ofta eraro eĉ inter angla-parolantoj)
50 fifty
60 sixty
70 seventy
80 eighty
90 ninety

100 one hundred, a hundred
101 one hundred (and) one, a hundred (and) one (ktp)

200 two hundred
300 three hundred (ktp)

1000 one thousand, a thousand
2000 two thousand

10000 ten thousand

1.000.000 (a/one) million

kaj tiel plu

Reen al la supro