Al la enhavo

Pri viaj nombroj

de alexandre.carret, 2008-majo-06

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

annadahlqvist (Montri la profilon) 2008-majo-08 01:44:18

sveda:
1 ett
2 två
3 tre
4 fyra
5 fem
6 sex
7 sju
8 åtta
9 nio
10 tio
11 elva
12 tolv
13 tretton
14 fjorton
15 femton
16 sexton
17 sjutton
18 arton
19 nitton
20 tjugo
21 tjugoett
30 trettio
40 fyrtio
50 femtio
60 sextio
70 sjuttio
80 åttio
90 nittio
100 hundra
1 000 tusen
1 000 000 en miljon/miljoner
1 000 000 000 en miljard/miljarder
1 000 000 000 000 en biljon/biljoner (aŭ biljard??? mi ne rememoras...)

Tre "reglilkoresponda"(ĉu iu scias bona vorto?). Kaj jes, la vorto por 6 estas la sama ke por seksumo, geknaboj ŝatas ŝerci pri tio. Plue estas nur 11 kaj 12 kio ekceptas. Mi pensas ke tio rilatas al la malnovaj sumoj; en la sveda "halvdussin"=6, "dussin"=12 kaj "tjog"=20 kiu estis uza kiom oni aĉetis ion: "unu "dussin" ovoj, bonvolu." Kaj eble estas simila kun la dana "treds", "firs" kaj "fems". treds= tre(3) tjog + unu duono(halv) tjog, etc. Eble la sama kun la franca 4*20+10+9.

Kaj mi preskaŭ forgesis, ni havas la nombro "femtioelva" ankaŭ. "Kvindek dek unu", tio estas nombro por "tiel multajn ke mi ne havas fortojn/povas kalkuli ĝin"

sergejm (Montri la profilon) 2008-majo-08 06:24:04

-дцать[-dcatj] estas mallongigo de -десят[-desjat]
[pjatdcatj], [ŝestdcatj] k.t.p. estus malfacile prononcebla, do tie restis [-desjat].
(Atentu, ke ь(mola signo) en Esperanta transkribo de rusaj vortoj iĝas j. Vi ne devas prononci j, sed moligi antaŭan konsonanton)

сорок [sorok] estis monunuo en antikva Rusujo kiu egalis al 40 matresaj (aŭ zibelaj, sciuraj?) feloj. Interese, ke en nuna rusa lingvo сорока [soroka] estas birdo pigo, kiu ŝtelas valorajn brilantajn aĵojn.

Ankaŭ estas interesaj onaj nombroj:

1/2 пол(овина) [pol(ovina)]. La vorto пол ankaŭ signifas sekso kaj planko.
1/3 треть [tretj]
1/4 четверть [ĉetvertj]
La restaj onaj nombroj fariĝas regule kaj egalas al ordaj nombroj
1/5 [odna pjataja]
1/6 [odna ŝestaja]
En rusa lingvo estas opaj nombroj:
2-opo двое [dvoe]
3-opo трое [troe]
4-opo четверо [ĉetvero]
5-opo пятеро [pjatero]
6-opo шестеро [ŝestero]
7-opo семеро [semero]
8-opo восьмеро [vosjmero]
9-opo девятеро [devjatero]
10-opo десятеро [desjatero]

Por 12 iam estas uzata vorto дюжина [djuĵina], precipe por varoj kiuj estas vendataj 12-ope aŭ por kvanto da homoj. 6 povas esti полдюжины [poldjuĵiny]

Dreamlight (Montri la profilon) 2008-majo-09 04:22:56

Interesa, kiom lingvoj startas nombri per dekoj sed komencante kun kvardek aŭ sesdek nombras per dudekoj ĝis 99.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2008-majo-10 19:15:16

Por 12 iam estas uzata vorto дюжина [djuĵina], precipe por varoj kiuj estas vendataj 12-ope aŭ por kvanto da homoj. 6 povas esti полдюжины [poldjuĵiny]
Ŝajnas ke estas la sama ke en la sveda: [djuĵina]/dussin. Ĉu "pol" estas duono?

Mi kredas ke la ekspliko pri la uzado de multipliko de 20, estas ke personoj ne konis tre bone siaj nombroj en la malnovaj tempoj, kaj estas pli facila paroli pri kvar sumoj kun 20 en ĉiu, ol pri 8 kun 10 en ĉiu.

Sed kial 12? eble ĉar oni povas dividi ĝin kun kaj 2, 3, 4 kaj 6, eble tio estis utila se oni aĉeptis io. Ekzemple se oni aĉetis 12 ovoj, kaj volis dividi ĝin en unu familio kun 2, 3, 4, 6 aŭ 12 personoj.

hiyayaywhopee (Montri la profilon) 2008-majo-11 06:35:14

alexandre.carret:Sed, kial usona « billion » ne estas 10^12 kiel en la aliaj lingvoj ?
Kio estas la historio de tiu escepto ?

Alexandre.
Laŭ la angla Vikipedio, antaŭ la dek sepa jarcento, ciferoj en nombroj dividiĝis sesope (ekz. 1 000000 000000). Dum la dek sepa jarcento, kiam la grupoj duoniĝis (ekz. 1 000 000 000 000), la angloj (kaj aliaj) retenis la malnovajn nomojn, kaj la francoj (kaj aliaj) ŝanĝis la nomojn por provizi novan nomon al ĉiu nova divizio. Poste, antaŭ usona estis sendependa nacio, usonanoj alprenis la francan sistemon.

ColinLaStranga (Montri la profilon) 2008-junio-03 20:08:46

Se oni volas scii kiel oni nombras de unu al dek Tokipone, jen la nombroj:

1. wan
2. tu
3. tu wan
4. tu tu
5. luka
6. luka wan
7. luka tu
8. luka tu wan
9. luka tu tu
10. luka luka

100. luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka luka

toki pona li musi mute tawa mi.
(Tokipono ege amuzas min.)

Andybolg (Montri la profilon) 2008-junio-05 13:51:47

La tokipona vorto "luka" ne plu signifas "5", sed nur "brako" aŭ "mano". La kreantino ŝanĝis tion pro konservi la simplecon.
Tamen, mi ne ŝatas tion. Sen numeroj estas tre malfacile diri vian aĝon: "tenpo tu tu tu tu tu tu tu tu la mi sike e suno" = "dek ses fojojn mi cirkulis la sunon" = "Mi havas dek ses jarojn." Anstatŭ oni povas diri "mute" (= "multaj", "multe"), sed oni ne povas scii, ĉu tio signifus 10 aŭ 100 ...

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-junio-06 23:44:36

Mutusen:Estas facile esprimi nombrojn: kiel en Esperanto, ekzemple, 5674 laŭvorte estas kvinmil sescent sepdek kvar: 五千六百七十四. (Tamen, se estas 0 ene de la nombro, oni devas diri ĝin: 101 estas 百零一.)

Poste estas iom malsama al eŭropaj sistemoj: 10000 estas 万 (wàn).

Do, unu miliono ne estas 1000*1000, sed 100*10000: 百万.

Miascie, japanajn nombrojn oni skribas same (krom koncerne la regulon pri 0).
Vi komprenas la ĉinan sistemon bone, mi gratulas. Tamen en la ĉina oni ĉiam diras "一千"(unu mil) kaj "一百"(unu cent) anstataŭ "千" aŭ "百".

Kaj estas pli granda nombro:
10000 0000 亿(yì)
Simile oni diras "一亿" anstataŭ "亿" por 100000000.

Fakte en la japana oni ne bezonas aldoni "unu" antaŭ "cent" aŭ "mil", sed oni ankoraŭ aldonas "unu" antaŭ "万" aŭ "億". Kaj oni uzas "兆" por 10^12 en la japana, sed oni ne uzas tion en la ĉina... Krome, la japanaj ideogramoj ne tute estas sama kun la ĉinaj.

vincas (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-27 11:40:34

Jen estas ordaj numeraloj en litova lingvo.

0 (nulo) – nulis
1 (unu) – vienas
2 (du) – du
3 (tri) – trys
4 (kvar) – keturi
5 (kvin) – penki
6 (ses) – šeši
7 (sep) – septyni
8 (ok) – aštuoni
9 (naŭ) – devyni
10 (dek) – dešimt
11 (dekunu) – vienuolika
12 (dekdu) – dvylika
20 (dudek) – dvidešimt
30 (tridek) – trisdešimt
100 (cent) – šimtas
200 (ducent) – du šimtai
1000 (mil) – tūkstantis

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-27 13:13:51

Andybolg:Tamen, mi ne ŝatas tion. Sen numeroj estas tre malfacile diri vian aĝon: "tenpo tu tu tu tu tu tu tu tu la mi sike e suno" = "dek ses fojojn mi cirkulis la sunon" = "Mi havas dek ses jarojn." Anstatŭ oni povas diri "mute" (= "multaj", "multe"), sed oni ne povas scii, ĉu tio signifus 10 aŭ 100 ...
Tio estas la celo!

Reen al la supro