Al la enhavo

Pri viaj nombroj

de alexandre.carret, 2008-majo-06

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

karasutengu (Montri la profilon) 2011-majo-03 04:37:04

Mi respondas pri demandoj de S-ro Heima.

En la Japana lingvo.

Naŭ estas 九(ku aŭ kju)

Nova estas 新しい(ataraŝii)

Sed malnova estas 旧(kju)

Tial naŭ kaj malnova similas .

Ok estas 八(haĉi aŭ malofte ja)

Nokto estas 夜(joru aŭ malofte ja).

Tial ok kaj nokto similas .

La vorto por nova estas i-adjektivo.

Nova estas 新しい(ataraŝii).

Amike

Karasutengu.

Ladek (Montri la profilon) 2011-julio-18 13:56:05

En la ĉeĥa ni ankau malofte uzadas:
12=Tucet
60(5*12)=Kopa
144(12*12)=Veletucet
Normale:
1=Jeden
2=Dva
3=Tři ř=proksime rzx
4=Čtyři (ĉtyrxi)
5=Pět (pjet)
6=Šest (ŝest)
7=Sedm
8=Osm
9=Devět (devjet)
10=Deset
11-19= Jede/náct,Dva/náct.....
20=Dvacet
30=Třicet
40=Čyřicet
50=Padesát (á=longa a)
60=Šedesát
70=Sedmdesát
80=Osmdesát
90=Devadesát
100=Sto
200=Dvěstě
300=Třista
400=Čtyřista
500-900=Pět/set-Devět/set
1000=Tisíc
Sed mi kalkulas nur per miaj fingroj! rideto.gif

yugary (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-10 06:03:02

La korea lingvo havas du numeralajn sistemojn, la indiĝenan kaj la ĉin-korean (derivitan de la antikva ĉina lingvo). La indiĝenaj numeraloj ekzistas nur ĝis 99. Oni elektas tion, kiun sistemon uzi, laŭ la nomo kiun oni nombras. Ekzemple, al la demando, "Kioma horo estas?" oni respondas uzante indiĝenan numeralon por diri la horon sed ĉin-korean numeralon por diri la minuton. Jen la bazaj formoj de la numeraloj (kun latinalfabetigo laŭ la sudkorea sistemo oficiala). Mi metis la indiĝenajn numeralojn maldekstren kaj la ĉin-koreajn dekstren.
(Prononcado:
"eo" kiel la franca "o" en "bonne";
"ae" pli malfermita ol la Esperanta "e";
"eu" kiel la tjurka "ı";
"wi" kiel "ui" en la franca "lui";
"j" kiel "ĝ";
"ch" kiel "ĉ";
"y" kiel "j";
"s" antaŭ "i", "y", aŭ "wi" kiel "ŝ";
komence de vorto "p", "t", "k", "ch" estas forte elspirataj sed fine ili estas nerelasataj;
"pp", "tt", "kk", "ss" estas prononcataj duoble longe kaj tute sen elspiro;
komence de vorto "b", "d", "g", "j" estas sospirataj.)

1 하나 (hana) 일 (il)
2 둘 (dul) 이 (i)
3 셋 (set) 삼 (sam)
4 넷 (net) 사 (sa)
5 다섯 (daseot) 오 (o)
6 여섯 (yeoseot) 륙 ((r)yuk)
7 일곱 (ilgop) 칠 (chil)
8 여덟 (yeodeol) 팔 (pal)
9 아홉 (ahop) 구 (gu)
10 열 (yeol) 십 (sip)
Ekde 20 la ĉin-koreaj numeraloj estas formataj same kiel en Esperanto; t.e., 20 estas 이십 (isip); 30, 삼십 (samsip); 99, 구십구 (gusipkku); 400, 사백 (sabaek); 5000, 오천 (ocheon); ktp.)
20 스물 (seumul)
21 스물 하나 (seumur hana)
22 스물 돌 (seumul ttul)
ktp
30 서른 (seoreun)
31 서른 하나 (seoreun hana)
ktp
40 마흔 (maheun)
50 쉰 (swin)
60 예순 (yesun)
70 일흔 (ireun)
80 여든 (yeodeun)
90 아흔 (aheun)
... 99 아흔 아홉 (aheun ahop)
(Ekde 100, ekzistas nur ĉin-koreaj numeraloj.)
100 백 (baek)
1,000 천 (cheon)
10,000 만 (man)
100,100 십만 (simman) = dek "man"
1,000,000 백만 (baengman) = cent "man"
10,000,000 천만 (cheonman) = mil "man"
100,000,000 억 (eok)

Ho, ve. Mi ĉesu, sed kiel vi vidas, la altaj numeraloj estas tute malsamaj ol tiuj de la okcidentaj sistemoj.

Fakte, la ĉi-supra priskribo estas simpligita. Pluraj numeraloj fojfoje aperas en aliaj formoj laŭ la sekvanta nomo. Ekzemple, antaŭ iu ajn nomo, "dul" (2) fariĝas "du".
"Tri pecoj" estas ne "set gae" sed "se gae";
"Tri glasoj" estas "seok jjan";
"Tri 'mal' (mezurunuo)" estas "seo mal";
"Tri tagoj" estas "saheul";
"Kvin tagoj" estas "dassae";
"Kvin 'doe' (mezurunuo)" estas "dattoe";
"Dek tagoj" estas "yeorheul";
kaj tiel plu ĝis lernantoj de la korea lingvo aŭ tute freneziĝas aŭ abandonas la lernadon.

geo63 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-10 06:21:32

Pola nombrosistemo:

0 - zero
1 - jeden
2 - dwa
3 - trzy
4 - cztery
5 - pięć
6 - sześć
7 - siedem
8 - osiem
9 - dziewięć
10 - dziesięć
11 - jedenaście
12 - dwanaście
13 - trzynaście
14 - czternaście
15 - piętnaście
16 - szesnaście
17 - siedemnaście
18 - osiemnaście
19 - dziewiętnaście
20 - dwadzieścia
21 - dwadzieścia jeden
...
30 - trzydzieści
40 - czterdzieści
50 - pięćdziesiąt
60 - sześćdziesiat
70 - siedemdziesiąt
80 - osiemdziesiąt
90 - dziewięćdziesiąt
100 - sto
200 - dwieście
300 - trzysta
400 - czterysta
500 - pięćset
600 - sześćset
700 - siedemset
800 - osiemset
900 - dziewięćset
1000 - tysiąc
2000 - dwa tysiące
3000 - trzy tysiące
4000 - cztery tysiące
5000 - pięć tysięcy
6000 - sześć tysięcy
...
1000000 - milion
2000000 - dwa miliony
3000000 - trzy miliony
4000000 - cztery miliony
5000000 - pięć milionów
6000000 - sześć milionów
...
1000000000 - miliard
2000000000 - dwa miliardy
...
5000000000 - pięć miliardów
...

1976 - tysiąc dziewięćset siedemdziesiąt sześć

robinast (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-10 07:44:58

En la estona:
0 - null
1 - üks
2 - kaks
3 - kolm
4 - neli
5 - viis
6 - kuus
7 - seitse
8 - kaheksa
9 - üheksa
10 - kümme

11 - üksteist (malofte: üksteistkümmend --- malnoviĝe 'üks teist kümmet' /unu de la dua dek/)
12 - kaksteist(kümmend)
13...19 - kolmteist...üheksateist

20 - kakskümmend
21 - kakskümmend üks (malnoviĝe 'üks kolmat kümmet' /unu de la tria dek; fakte, oni neniam uzas ĝin/
22, 23 - kakskümmend kaks, kakskümmend kolm ktp

30 - kolmkümmend
31 - kolmkümmend üks ktp

40 - nelikümmend
50 - viiskümmend
...
90 - üheksakümmend

100 - sada
101 - sada üks
123 - sada kakskümmend kolm
200 - kakssada
300 - kolmsada ktp
579 - viissada seitsekümmend üheksa
999 - üheksasada üheksakümmend üheksa

1000 - tuhat
1964 - tuhat üheksasada kuuskümmend neli
2011 - kaks tuhat üksteist

10 000 - kümme tuhat
100 000 - sada tuhat
1 000 000 - miljon
10 000 000 - kümme miljonit
100 000 000 - sada miljonit

1 000 000 000 - miljard (malofte biljon)

1 000 000 000 - triljon

1 000 000 000 000 - kvadriljon

Kiel vi vidas, la nombrosistemo de la estona estas ja tute regula.

Ni havas tamen kelkaj specvortoj: 'paar' por 2 kaj 'tosin' por 12. Slangaj 'kümpa', 'sota', 'tonn(a)' kaj 'mill' laŭe signifas 10, 100, 1000 kaj 1 000 000.

yugary (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-12 03:32:37

Oni devas distingi la jenajn vortojn:

nombro: matematika esprimo pri grandon aŭ mezuron

numeralo: vorto (aŭ grupo da vortoj) indikanta nombron aŭ numeron

cifero: skribsigno signifanta numeralon

numero: cifero aŭ numeralo indikanta la vicon de afero aŭ indentiganta ĝin

Reen al la supro