目次へ

Kial ne la Angla?

jan aleksan,2008年5月7日の

メッセージ: 32

言語: Esperanto

jan aleksan (プロフィールを表示) 2008年5月7日 9:02:37

Saluton,

Mi nune havas demandon pri lingvo en alia forumo, kaj mi devas argui kial la angla ne estas la pli bona elekto tiel internacia lingvo. Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?

antaŭe dankon

NORDULINO (プロフィールを表示) 2008年5月7日 9:36:01

Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?
En la fadeno "En la germana" Frankp skribis:
"Se vi deziras gajni monon - lernu la anglan.
Se vi deziras koniĝi kun homoj, la mondo kaj amikoj - lernu Esperanton".
Ĉar mi preskaŭ ne komprenas la germanan, kaj malbone regas Esperanton (kompreneble malfidinda tradukisto), jen la argumento germane:
"Willst Du Geld verdienen, lerne Englisch. Willst Du Menschen, die Welt und Freunde kennenlernen, lerne Esperanto."
Frankp permesis al mi citi lin.

mnlg (プロフィールを表示) 2008年5月7日 9:45:44

La angla estas bona solvo por tutmonda lingvo. Kaj la mondo ankaŭ bezonas valuton; mi sugestas la usonan dolaron. Cetere, la mondo bezonas parlamenton, kaj ni povus elekti la usonan kongreson. Kio? Tio estus iom nejuste? Nuuu...

Miland (プロフィールを表示) 2008年5月7日 12:50:56

alexandre.carret:Saluton,
se vi diskutas.. Alexandre.
Bone parolita! Sed mi sugestas ke vi opinias; la verbo pensi temas pri solvi problemojn aŭ analizi situaciojn, ne opinii. (Tamen aliaj opinioj bonvenas..)

Miland (プロフィールを表示) 2008年5月7日 13:01:39

jan aleksan:Saluton.. mi devas argui kial la angla ne estas la pli bona .. Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?
Bedaŭrinde, ne eblas disputi la anglan, ĉar ĝi jam iĝis internacia lingvo pro ĝia logika literumado, facileco, sona beleco, ktp. Fakte, ĝia venko estas tiel plena ke eĉ liaj malamikoj ne parolas pri disputi ĝin sed uzas la anglismon argui. Vidu! La situacio estas senespera .. ploro.gif

Serioze, mi sugestas ke vi elserĉu la verkojn de Claude Piron. Estas bonaj videoj en kiu li parolas, sur Youtube:
http://www.youtube.com/watch?v=taLXSe4c498

Miland (プロフィールを表示) 2008年5月7日 18:54:52

Terurĉjo:Miland, verdire, mi opinias, ke kiam oni diras, ke oni pensas pri io, tio estas preskaŭ la samo, kvazaŭ oni diras, ke oni opinias... (1)
rusoj anstataŭigas ĝin per "kalkuli". (2)
Damne, ĉu mi kompreneble eksplikis miajn pensojn? aŭ opinion? (3)
Saluton amiko! Rilate al nombritaj eroj:
1. Turninte sin al la PIV, ŝajnas al mi ke opinii signifas plimulte kredi, aŭ fari pensojn aŭ juĝojn subjektive bazitaj, dum pensi signifas ambaŭ formi kaj kunligi ideojn (enhavante la ideon de kalkuli, laŭ mia opinio!), kaj opinii; do pensi havas pli grandan aron de eblaj signifoj.
Do, la distingo ne estas absoluta, sed mi opinias ke opinii estas pli subjektiva, dum pensi estas pli objektiva.
2. Eble tial rusoj estas inter la plej fortaj matematikistoj, sciencistoj kaj ŝakludantoj en la mondo, ĉu ne?
3. Mi opinias ke vi opiniis.

Miland (プロフィールを表示) 2008年5月7日 22:25:42

Terurĉjo:Mi .. ne estas ruso ploro.gif .
Ŝŝ! Vi ne volas ke la landlimo-gardistoj aŭdu vin, ĉu?

werechick (プロフィールを表示) 2008年5月8日 6:56:23

Mi parolas angle ĉar la angla lingvo estas mia denaska lingvo. Sed mi ankaŭ lernas esperanton ĉar la esperanta lingvo estas la lingvo de la mondo, ne nur "miaj homoj."

La angla lingvo estas malfacila, kaj mi scias ke mia geamikoj, kiu venis el aliaj landoj, uzis multan tempon lerni la anglan.

Mia amikino venis el la Filipinoj, kaj ŝi diris angle malbone, kiam ŝi estis knabineto kaj nova en la lando. Mi pensas, ĉar esperanto estas pli facila, homoj kiel ŝi bonfarus se vi parolas ankaŭ esperante. Mi ne volas por homoj timi, aŭ malkomprenita.

Mi, mem, volas vojaĝi al aliajn landojn, kaj mi scias ke ne ĉiu landoj parolas angle. Do, mi lernas esperanton. Espere, mi povos trovi geesperantojn en la landoj.

Homoj devas povi vivi en la lando kion ili volas, ne nur la landoj kun la "korekta" lingvo. Mi parolas esperante ĉar: Lingvoj ne devas esti muroj, sed pontoj!

guyjohnston (プロフィールを表示) 2008年5月8日 22:02:40

Ŝajnas ke Miland ŝercis.

Miland (プロフィールを表示) 2008年5月8日 22:53:08

Mi? Ŝercis?
Nu, ne estus tre utile nei la evidentan..rido.gif

先頭にもどる