Kwa maudhui

Kial ne la Angla?

ya jan aleksan, 7 Mei 2008

Ujumbe: 42

Lugha: Esperanto

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 9:02:37 asubuhi

Saluton,

Mi nune havas demandon pri lingvo en alia forumo, kaj mi devas argui kial la angla ne estas la pli bona elekto tiel internacia lingvo. Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?

antaŭe dankon

NORDULINO (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 9:36:01 asubuhi

Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?
En la fadeno "En la germana" Frankp skribis:
"Se vi deziras gajni monon - lernu la anglan.
Se vi deziras koniĝi kun homoj, la mondo kaj amikoj - lernu Esperanton".
Ĉar mi preskaŭ ne komprenas la germanan, kaj malbone regas Esperanton (kompreneble malfidinda tradukisto), jen la argumento germane:
"Willst Du Geld verdienen, lerne Englisch. Willst Du Menschen, die Welt und Freunde kennenlernen, lerne Esperanto."
Frankp permesis al mi citi lin.

mnlg (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 9:45:44 asubuhi

La angla estas bona solvo por tutmonda lingvo. Kaj la mondo ankaŭ bezonas valuton; mi sugestas la usonan dolaron. Cetere, la mondo bezonas parlamenton, kaj ni povus elekti la usonan kongreson. Kio? Tio estus iom nejuste? Nuuu...

alexandre.carret (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 11:55:59 asubuhi

Saluton,
se vi diskutas kun homo kiu ne parolas en la sama lingvo, vi povas elekti la komunan lingvon kiun vi volas. Sed, mi pensas ke vi devas same alliĝi al tiu lingvo por vere kompreni sin.
Do, mi pensas ke la angla lingvo estas problemo kiam vi diskutas kun angla homo ĉar mi pensas ke vi ne parolas en la sama lingvo. Li parolas en sian kunnaskitan lingvon, kiu konstruiĝi kun sia historio kaj kun la historio de sia popolo.
La esperanta lingvo permesas malproksimiĝi de sia historio por povi penetri en la historio de la aliaj homoj.
La esperanta lingvo estas publika ejo, kie ĉiu alportas sian historion.
La aliaj lingvoj estas privataj ejoj, kie eksistas jam historioj.

Alexandre.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 12:50:56 alasiri

alexandre.carret:Saluton,
se vi diskutas.. Alexandre.
Bone parolita! Sed mi sugestas ke vi opinias; la verbo pensi temas pri solvi problemojn aŭ analizi situaciojn, ne opinii. (Tamen aliaj opinioj bonvenas..)

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 1:01:39 alasiri

jan aleksan:Saluton.. mi devas argui kial la angla ne estas la pli bona .. Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?
Bedaŭrinde, ne eblas disputi la anglan, ĉar ĝi jam iĝis internacia lingvo pro ĝia logika literumado, facileco, sona beleco, ktp. Fakte, ĝia venko estas tiel plena ke eĉ liaj malamikoj ne parolas pri disputi ĝin sed uzas la anglismon argui. Vidu! La situacio estas senespera .. ploro.gif

Serioze, mi sugestas ke vi elserĉu la verkojn de Claude Piron. Estas bonaj videoj en kiu li parolas, sur Youtube:
http://www.youtube.com/watch?v=taLXSe4c498

Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 6:25:28 alasiri

Miland, verdire, mi opinias, ke kiam oni diras, ke oni pensas pri io, tio estas preskaŭ la samo, kvazaŭ oni diras, ke oni opinias.
Krome, eĉ Zamenhof mem ofte diris, ke - li kalkulas, ke...Tiamaniere esprimiĝas rusoj, ĉar ili ne ŝatas la vorton "opinii", kaj anstataŭigas ĝin per "kalkuli", kvankam ili tiukaze nombras nenion.

Damne, ĉu mi kompreneble eksplikis miajn pensojn? aŭ opinion?

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 6:54:52 alasiri

Terurĉjo:Miland, verdire, mi opinias, ke kiam oni diras, ke oni pensas pri io, tio estas preskaŭ la samo, kvazaŭ oni diras, ke oni opinias... (1)
rusoj anstataŭigas ĝin per "kalkuli". (2)
Damne, ĉu mi kompreneble eksplikis miajn pensojn? aŭ opinion? (3)
Saluton amiko! Rilate al nombritaj eroj:
1. Turninte sin al la PIV, ŝajnas al mi ke opinii signifas plimulte kredi, aŭ fari pensojn aŭ juĝojn subjektive bazitaj, dum pensi signifas ambaŭ formi kaj kunligi ideojn (enhavante la ideon de kalkuli, laŭ mia opinio!), kaj opinii; do pensi havas pli grandan aron de eblaj signifoj.
Do, la distingo ne estas absoluta, sed mi opinias ke opinii estas pli subjektiva, dum pensi estas pli objektiva.
2. Eble tial rusoj estas inter la plej fortaj matematikistoj, sciencistoj kaj ŝakludantoj en la mondo, ĉu ne?
3. Mi opinias ke vi opiniis.

Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 7:39:36 alasiri

Mi ne estas forta matematikisto, nek sciencisto, nek tutmonda ĉampiono pri ŝakludo.

Konkludo: mi ne estas ruso ploro.gif .

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 10:25:42 alasiri

Terurĉjo:Mi .. ne estas ruso ploro.gif .
Ŝŝ! Vi ne volas ke la landlimo-gardistoj aŭdu vin, ĉu?

Kurudi juu