ورود به محتوا

la silenca stato de menso

از Juippi, 14 اکتبر 2016

پست‌ها: 11

زبان: Esperanto

Juippi (نمایش مشخصات) 14 اکتبر 2016،‏ 1:45:49

Mi serĉas esprimon por tio stato de menso, kion oni aspiras ekzemple en la diservo aŭ la sankta meso, sed kio signifus nur tion mensstaton, do estas atingebla even sen mesoj aŭ diversoj, kaj precipe, estas atingebla ankaŭ por homojn kiuj tute ne estas religiaj, eĉ por ateistojn.
Ĉu estas "sindonemo" aŭ "fervoro", au "devoto" ?
Mi scias ke en Esperanto povas uzi la vorton "preĝoj", kiam temas mallongan tempon por tio, sed ĝi estas absolute tro religia, ĉar kion faras la ateisto kiam li volas por momento silentiĝi?

Roch (نمایش مشخصات) 14 اکتبر 2016،‏ 5:58:29

thyrolf (نمایش مشخصات) 14 اکتبر 2016،‏ 7:26:22

enanimiĝo ?

Vestitor (نمایش مشخصات) 14 اکتبر 2016،‏ 21:24:55

Deliro? ... mi bedaŭras, ŝerco.

Eble: "Sereneco". 'Trankvilo' estas la senco ke mi sentas kiam mi sidas en la katedralo.

noelekim (نمایش مشخصات) 14 اکتبر 2016،‏ 22:15:07

La retejo ReVo, en la artikolo 'mem' , havas enmemiĝi (kies evidenta substantivo estas 'enmemiĝo'.

Tre verŝajne vin interesos la finnaj tradukoj de 'enmemiĝi' ĉe la malsupro de tiu paĝo.

Juippi (نمایش مشخصات) 26 اکتبر 2016،‏ 9:30:19

Tre verŝajne vin interesos la finnaj tradukoj de 'enmemiĝi' ĉe la malsupro de tiu paĝo.[/quote]La finnaj tradukoj ne estas tre precizajn, sed mi pensas ke vorto
"enmemiĝo" tamen estas ĝuste tio esprimo kion mi ŝerĉas.

Dankon!

Vinisus (نمایش مشخصات) 26 اکتبر 2016،‏ 13:53:10

Mi persone preferas diri: "Miditado el la animo". Vero estas en ni. Ĝi ne aperas elekstere internen, eĉ se ni tion kredas. Ekzistas ia interna centro, kie troviĝas nia MIO, kiu senĉese serĉas feliĉon; kelkfoje eĉ per perforto, ĉar la besto-homo, estas duono de la homo-besto.

dbob (نمایش مشخصات) 26 اکتبر 2016،‏ 21:04:17

Hazarde, d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo uzis la vorton "enmemiĝo" en sia hodiaŭa artikolo Kuracista preskribo ĉe Esperanta Retradio:
"Cetere, ne necesas sciencaj citaĵoj por konvinki prudentan homon, ke silento favoras enmemiĝon, lernokapablon kaj internan senton de paco."

Juippi (نمایش مشخصات) 27 اکتبر 2016،‏ 4:05:46

Mi konsentas vi tute en principo. Tamen mi ne elektis vorton "meditado", ĉar en multaj lingvoj (laŭ vortaroj) oni proponas kiel sinonimo vorton "pensado". En finna lingvo tio estas, "mietiskely" kio signifas, ke kiam oni meditis, la menso ne estas malplenan de ĉiuj pensoj, sed, kontraŭe, okupitan por atingi ion...
Kiel en via naskiĝlingvo?

Vinisus (نمایش مشخصات) 27 اکتبر 2016،‏ 11:39:27

Povas denaska blindulo parkerigi ĉiujn teoriojn pri la lumo, li povas scii, ke lumo konsistas el la vibradoj de la etero, sed neniam li bone komprenos tion, kio estas lumo, se li aŭ ŝi ne ĝin vidos per siaj okuloj kaj ne ĝin vivos per la animo. Jen estas la neeksplikebla mistero de ĉiuj kreaĵoj.

بازگشت به بالا