Sisu juurde

Kial multaj Esperantparolantoj rifuzas paroli Esperanton publike?

kelle poolt phi500ac, 14. jaanuar 2017

Postitused: 31

Keel: Esperanto

phi500ac (Näita profiili) 27. jaanuar 2017 2:42.58

Karaj Franoj kaj Vestitor. Mi kredas, ke inter Esperantistoj Soros havis ŝancon por paroli Esperanton publike. En la situacio montrita en la suba video, Soros estis inter Esperantistoj:

https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A

Mi nun legas la libron "Une chimie qui guérie" skribitan de Daniel Bovet. Li komencas la libron parolante pri sia infaneco kaj edukado. Sed la vorto "Esperanto" ne aperas ie ajn en la libro.

Frano (Näita profiili) 27. jaanuar 2017 7:40.54

phi500ac: Mi kredas, ke inter Esperantistoj Soros havis ŝancon por paroli Esperanton publike. En la situacio montrita en la suba video, Soros estis inter Esperantistoj:
https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A
Kara phi500ac.
Se eĉ Humphrey Tonkin devis paroli angle inter tiuj e-istoj ... malgajo.gif

novatago (Näita profiili) 27. jaanuar 2017 8:44.56

Frano:
phi500ac: Mi kredas, ke inter Esperantistoj Soros havis ŝancon por paroli Esperanton publike. En la situacio montrita en la suba video, Soros estis inter Esperantistoj:
https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A
Kara phi500ac.
Se eĉ Humphrey Tonkin devis paroli angle inter tiuj e-istoj ... malgajo.gif
La sinteno de phi500ac pasis al trolado, aŭ eble estis tia ĉiam. Li kredas ke persono, kiu ne povas paroli Esperanton devus paroli Esperanton, simple ĉar li kredas tion. Multaj el la rezonoj de phi500ac estas tiaj. Ĉi tio estas alia kialo, kiu eksplikas kial kelkaj Esperantoparolantoj preferas kaŝi ke ili parolas Esperanton, ĉar ili sentas honton pro Esperantistoj.

Ĝis, Novatago.

Grown (Näita profiili) 28. jaanuar 2017 7:55.58

novatago:

Bonvolu ne akuzi phi500ac je trolado. Vi ne prezentis atestaĵon nek logikon kiu eksplikas kial vi kredas tion.

novatago (Näita profiili) 28. jaanuar 2017 10:52.05

Grown:
Bonvolu ne akuzi phi500ac je trolado. Vi ne prezentis atestaĵon nek logikon kiu eksplikas kial vi kredas tion.
La sola persono, kiu kredas aferojn ĉi tie estas phi500ac. Mi eksplikis fakton, ne kredon, laŭ biografio de Soros. Aldone, eĉ se ĉio el tio, kion mi diris, ne estas facile trovebla rete (mi ne certas ĉu estas facile trovebla ĉar mi legis libran biografion), sen dube estas facile trovi interrete, ke Soros nuntempe ne parolas Esperanton. Phi500ac aŭdis sonorilojn, sed ne zorgis pri kontroli el kie venis la sonon, kaj kiam oni eksplikis al li la aferon, li decidis troli. Ja ekzistas multaj paĝoj, kiuj diras ke Soros estas denaska Esperantisto (malveraĵo, ĉar li lernis Esperanton infane, sed ne denaske), sed vi ne trovos eĉ unu intervjuon al li, en kiu li diras "mi parolas Esperanton". Vi trovos ke li parolis, vi trovos ke li ŝatas ĝin, ke li povus repreni ĝin, sed vi ne trovos ke li parolas ĝin. Aldone kial iu, speciale tia pova riĉulo, agnoskus senprobleme ke li ŝatas Esperanton sed ne volus parolu ĝin publike se li povus? Kia logiko estas en tio?

Soros ne estas, nek estos la sola persono, kiu ĉesas paroli Esperanton, post lerni, kaj uzi ĝin. Homoj havas aliajn aferojn en siaj vivoj ol zorgi pri Esperanto.

Ĝis, Novatago.

Серёга (Näita profiili) 28. jaanuar 2017 13:07.08

Kial multaj Esperantparolantoj rifuzas paroli Esperanton publike?
Ja ĉar oni al ni fermas bontonajn lokojn.

Grown (Näita profiili) 29. jaanuar 2017 7:48.33

novatago:
Grown:
Bonvolu ne akuzi phi500ac je trolado. Vi ne prezentis atestaĵon nek logikon kiu eksplikas kial vi kredas tion.
La sola persono, kiu kredas aferojn ĉi tie estas phi500ac. Mi eksplikis fakton, ne kredon, laŭ biografio de Soros. Aldone, eĉ se ĉio el tio, kion mi diris, ne estas facile trovebla rete (mi ne certas ĉu estas facile trovebla ĉar mi legis libran biografion), sen dube estas facile trovi interrete, ke Soros nuntempe ne parolas Esperanton. Phi500ac aŭdis sonorilojn, sed ne zorgis pri kontroli el kie venis la sonon, kaj kiam oni eksplikis al li la aferon, li decidis troli. Ja ekzistas multaj paĝoj, kiuj diras ke Soros estas denaska Esperantisto (malveraĵo, ĉar li lernis Esperanton infane, sed ne denaske), sed vi ne trovos eĉ unu intervjuon al li, en kiu li diras "mi parolas Esperanton". Vi trovos ke li parolis, vi trovos ke li ŝatas ĝin, ke li povus repreni ĝin, sed vi ne trovos ke li parolas ĝin. Aldone kial iu, speciale tia pova riĉulo, agnoskus senprobleme ke li ŝatas Esperanton sed ne volus parolu ĝin publike se li povus? Kia logiko estas en tio?

Soros ne estas, nek estos la sola persono, kiu ĉesas paroli Esperanton, post lerni, kaj uzi ĝin. Homoj havas aliajn aferojn en siaj vivoj ol zorgi pri Esperanto.

Ĝis, Novatago.
Sen rezervo pri ĉu phi500ac pravis pri Soros, phi500ac ne trolis. Iu povas malpravi kaj ne troli. Kiajn sonorilojn vi diskutis?

novatago (Näita profiili) 29. jaanuar 2017 13:53.47

Grown: Kiajn sonorilojn vi diskutis?
Temas pri hispana esprimo: Aŭdi sonorilojn kaj ne scii kie ili sonas. Oni diras tion kiam, iu aŭdas ion sed ial ne kaptas la ĝustan mesaĝon. Ekzemple, se iu diras ke Esperanto estas universala lingvo, kiu ne sukcesis, tiu aŭdis sonorilojn sed ne scias kie ili sonas, ĉar tiu fakte scias nenion kaj ne povus ekspliki ion pri Esperanto.

Ĝis, Novatago.

Grown (Näita profiili) 29. jaanuar 2017 16:26.12

novatago:
Grown: Kiajn sonorilojn vi diskutis?
Temas pri hispana esprimo: Aŭdi sonorilojn kaj ne scii kie ili sonas. Oni diras tion kiam, iu aŭdas ion sed ial ne kaptas la ĝustan mesaĝon. Ekzemple, se iu diras ke Esperanto estas universala lingvo, kiu ne sukcesis, tiu aŭdis sonorilojn sed ne scias kie ili sonas, ĉar tiu fakte scias nenion kaj ne povus ekspliki ion pri Esperanto.

Ĝis, Novatago.
Mi ankoraŭ ne komprenas tion. Ĉu Soros povas paroli Esperanton, aŭ ne?

Vestitor (Näita profiili) 29. jaanuar 2017 17:42.45

Grown:

Mi ankoraŭ ne komprenas tion. Ĉu Soros povas paroli Esperanton, aŭ ne?
Mia dio! Estas facile serci kaj trovi ĉi tio.

http://blogs.transparent.com/esperanto/the-billion...

Tagasi üles