Naar de inhoud

Kial multaj Esperantparolantoj rifuzas paroli Esperanton publike?

door phi500ac, 14 januari 2017

Berichten: 35

Taal: Esperanto

Grown (Profiel tonen) 26 januari 2017 14:28:15

novatago:
phi500ac:
1 == George Soros
Oni diras, ke George Soros parolas Esperanton, sed ne ŝatas tiun lingvon. En la suba ligilo, vi vidos tiun George Soros parolante angle al Esperantistoj.

https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A

George Soros estas filo de Teodoro Soros, fama esperantisto. Tial li nepre parolas Esperanton.
Mi ne komprenas vin ĉar vi ĉiam interpretas aferojn strange. Eĉ se estas facile kompreneblaj. Soros ne parolas Esperanton. Li ja parolis Esperanton, se ne plu ĉar iam post alveni al Unuiĝinta Reĝlando li ĉesis paroli la lingvon. Li iris tien, kaj li bezonis helpon ĉar tio okazis kiam li fuĝis el Hungario. Li diris ke Esperantistoj tie estis afablaj sed ili ne helpis lin. Mi, verdire, dubas ke ĉi tio influis lin por ĉesi paroli Esperanton ĉar, verŝajne, eĉ se elreviĝinta, li komprenis ke tiuj esperantistoj ne havis devigon por helpi lin. Li simple uzis la anglan ĉiutage kaj iom post iom lia ununura zorgo estis laboro kaj do, Esperanto, en tia ekonomia medio, simple ne estis io atentinda. Li ĉesis uzi la lingvon por ĉiam ĉar li obsediĝis pri laboraj aferoj (kiuj riĉigis lin) kaj li forgesis la gramatikon kaj la vortaron. Tamen, li neniam kaŝis ke li parolis Esperanton same kiel lia patro, kaj fakte, en intervjuoj li diris ke Esperanto estas mirinda lingvo kaj ke kiam li estis junulo, oni povis trovi parolantojn ĉie.
Do ĉu Sinjoro Soros forgesis Esperanton ĉar li ne bezonas tion pro aŭ por laboro?

novatago:
Aliflanke ekzistas grandan malamon al Esperanto kaj multaj personoj ne volas esti atakotaj de tiuj malamantoj.
Do ĉu ekzistas ksenofobio kontraŭ Esperanto? Ĉu mi komprenas vin?

novatago (Profiel tonen) 26 januari 2017 16:46:55

Do ĉu Sinjoro Soros forgesis Esperanton ĉar li ne bezonas tion pro aŭ por laboro?
Vere, nur Soros povus respondi tion. Se mi dirus, ekzemple, “pro laboro”, mi nur donus opinion. Tamen, tiu, ja estas mia opinio.
Do ĉu ekzistas ksenofobio kontraŭ Esperanto? Ĉu mi komprenas vin?
Jes, vi komprenas min. Tio okazas pro la kutimaj kialoj: senscio, antaŭjuĝo kaj simpla homa stulteco.

Ĝis, Novatago.

Frano (Profiel tonen) 26 januari 2017 17:17:41

phi500ac:Kial multaj Esperantparolantoj rifuzas paroli Esperanton publike?
Kie kaj kun kiu ili povus paroli Esperanton publike?

Vestitor (Profiel tonen) 26 januari 2017 17:31:50

Ĝenerale mi ne mencias Esperanton. La plejparto de la homo neniam eĉ aŭdis pri ĝi. Mi ne rifuzas paroli ĝin publike; la kialo estas eĉ pli simpla: plej ofte multaj Esperantistoj ne havas ŝanĉon paroli kun aliaj Esperantistoj.

phi500ac (Profiel tonen) 27 januari 2017 02:42:58

Karaj Franoj kaj Vestitor. Mi kredas, ke inter Esperantistoj Soros havis ŝancon por paroli Esperanton publike. En la situacio montrita en la suba video, Soros estis inter Esperantistoj:

https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A

Mi nun legas la libron "Une chimie qui guérie" skribitan de Daniel Bovet. Li komencas la libron parolante pri sia infaneco kaj edukado. Sed la vorto "Esperanto" ne aperas ie ajn en la libro.

Frano (Profiel tonen) 27 januari 2017 07:40:54

phi500ac: Mi kredas, ke inter Esperantistoj Soros havis ŝancon por paroli Esperanton publike. En la situacio montrita en la suba video, Soros estis inter Esperantistoj:
https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A
Kara phi500ac.
Se eĉ Humphrey Tonkin devis paroli angle inter tiuj e-istoj ... malgajo.gif

novatago (Profiel tonen) 27 januari 2017 08:44:56

Frano:
phi500ac: Mi kredas, ke inter Esperantistoj Soros havis ŝancon por paroli Esperanton publike. En la situacio montrita en la suba video, Soros estis inter Esperantistoj:
https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A
Kara phi500ac.
Se eĉ Humphrey Tonkin devis paroli angle inter tiuj e-istoj ... malgajo.gif
La sinteno de phi500ac pasis al trolado, aŭ eble estis tia ĉiam. Li kredas ke persono, kiu ne povas paroli Esperanton devus paroli Esperanton, simple ĉar li kredas tion. Multaj el la rezonoj de phi500ac estas tiaj. Ĉi tio estas alia kialo, kiu eksplikas kial kelkaj Esperantoparolantoj preferas kaŝi ke ili parolas Esperanton, ĉar ili sentas honton pro Esperantistoj.

Ĝis, Novatago.

Grown (Profiel tonen) 28 januari 2017 07:55:58

Bonvolu ne akuzi phi500ac je trolado. Vi ne prezentis atestaĵon nek logikon kiu eksplikas kial vi kredas tion.

novatago (Profiel tonen) 28 januari 2017 10:52:05

Grown:
Bonvolu ne akuzi phi500ac je trolado. Vi ne prezentis atestaĵon nek logikon kiu eksplikas kial vi kredas tion.
La sola persono, kiu kredas aferojn ĉi tie estas phi500ac. Mi eksplikis fakton, ne kredon, laŭ biografio de Soros. Aldone, eĉ se ĉio el tio, kion mi diris, ne estas facile trovebla rete (mi ne certas ĉu estas facile trovebla ĉar mi legis libran biografion), sen dube estas facile trovi interrete, ke Soros nuntempe ne parolas Esperanton. Phi500ac aŭdis sonorilojn, sed ne zorgis pri kontroli el kie venis la sonon, kaj kiam oni eksplikis al li la aferon, li decidis troli. Ja ekzistas multaj paĝoj, kiuj diras ke Soros estas denaska Esperantisto (malveraĵo, ĉar li lernis Esperanton infane, sed ne denaske), sed vi ne trovos eĉ unu intervjuon al li, en kiu li diras "mi parolas Esperanton". Vi trovos ke li parolis, vi trovos ke li ŝatas ĝin, ke li povus repreni ĝin, sed vi ne trovos ke li parolas ĝin. Aldone kial iu, speciale tia pova riĉulo, agnoskus senprobleme ke li ŝatas Esperanton sed ne volus parolu ĝin publike se li povus? Kia logiko estas en tio?

Soros ne estas, nek estos la sola persono, kiu ĉesas paroli Esperanton, post lerni, kaj uzi ĝin. Homoj havas aliajn aferojn en siaj vivoj ol zorgi pri Esperanto.

Ĝis, Novatago.

Серёга (Profiel tonen) 28 januari 2017 13:07:08

Kial multaj Esperantparolantoj rifuzas paroli Esperanton publike?
Ja ĉar oni al ni fermas bontonajn lokojn.

Terug naar boven