Al la enhavo

refleksivo

de Altebrilas, 2017-februaro-14

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-februaro-14 23:05:21

Ĉu la ĉi-suba frazo estas korekta?
Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Kompreneble, oni povas diri pli simple:
"Petro vespermanĝis kun siaj gefratoj", sed tio ne estas la demando.

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-15 07:02:02

Ĉu Petro vespermanĝis kun siaj gefratoj?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2017-februaro-15 08:54:18

Ne, devus esti de lia patro. si rilatas al la subjekto, kiu estas Petro kaj la aliaj gefiloj, do ne nur Petro sola.

Kaj prefere korektaĝusta.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-februaro-15 10:23:24

Kara Kirilo,

Mi ja scias tion. Sed en tiu (harfendema) ekzemplo, la aliaj gefiloj havas la saman patron, kiel Petro! Do "sia" povas rilati al la komuna patro.

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-15 12:43:21

Altebrilas:Kara Kirilo,

Mi ja scias tion. Sed en tiu (harfendema) ekzemplo, la aliaj gefiloj havas la saman patron, kiel Petro! Do "sia" povas rilati al la komuna patro.
Kion signifas "harfendema"?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2017-februaro-15 13:34:04

Altebrilas:Mi ja scias tion. Sed en tiu (harfendema) ekzemplo, la aliaj gefiloj havas la saman patron, kiel Petro! Do "sia" povas rilati al la komuna patro.
Tamen ne, ĉar de sia patro sintakso dependas de gefiloj, do estas parto de la subjekto. Kaj ne la subjekto ne rajtas aperi la refleksivo.
Do mi ŝanĝas mia klarigon de semantika al sintakso, tiu estas pli bona. okulumo.gif

@Grown: http://vortaro.net/#harfendado

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-15 13:45:42

Ĉu vi ŝanĝu "sia" al "lia" en la specimena frazo?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2017-februaro-15 14:20:57

Jes, mi nepre ŝanĝus.

Burevoj (Montri la profilon) 2017-februaro-15 19:05:06

Petro kun la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
sed
Petro kaj la aliaj gefiloj de lia patro vespermanĝis kune.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-februaro-15 22:34:43

Petro kaj la aliaj gefiloj de sia komuna patro vespermanĝis kune.

La patro estas tiu de la ularo kiuj vespermanĝis kune, t.e. la subjekto, ĉu ne?

Alia ekzemplo:

Paŭlo kaj lia frato alportis florojn al sia patrino por ŝia naskiĝdatreveno

Reen al la supro