Więcej

refleksivo

od Altebrilas, 14 lutego 2017

Wpisy: 22

Język: Esperanto

Altebrilas (Pokaż profil) 14 lutego 2017, 23:05:21

Ĉu la ĉi-suba frazo estas korekta?
Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
Kompreneble, oni povas diri pli simple:
"Petro vespermanĝis kun siaj gefratoj", sed tio ne estas la demando.

Grown (Pokaż profil) 15 lutego 2017, 07:02:02

Ĉu Petro vespermanĝis kun siaj gefratoj?

Kirilo81 (Pokaż profil) 15 lutego 2017, 08:54:18

Ne, devus esti de lia patro. si rilatas al la subjekto, kiu estas Petro kaj la aliaj gefiloj, do ne nur Petro sola.

Kaj prefere korektaĝusta.

Altebrilas (Pokaż profil) 15 lutego 2017, 10:23:24

Kara Kirilo,

Mi ja scias tion. Sed en tiu (harfendema) ekzemplo, la aliaj gefiloj havas la saman patron, kiel Petro! Do "sia" povas rilati al la komuna patro.

Grown (Pokaż profil) 15 lutego 2017, 12:43:21

Altebrilas:Kara Kirilo,

Mi ja scias tion. Sed en tiu (harfendema) ekzemplo, la aliaj gefiloj havas la saman patron, kiel Petro! Do "sia" povas rilati al la komuna patro.
Kion signifas "harfendema"?

Kirilo81 (Pokaż profil) 15 lutego 2017, 13:34:04

Altebrilas:Mi ja scias tion. Sed en tiu (harfendema) ekzemplo, la aliaj gefiloj havas la saman patron, kiel Petro! Do "sia" povas rilati al la komuna patro.
Tamen ne, ĉar de sia patro sintakso dependas de gefiloj, do estas parto de la subjekto. Kaj ne la subjekto ne rajtas aperi la refleksivo.
Do mi ŝanĝas mia klarigon de semantika al sintakso, tiu estas pli bona. okulumo.gif

@Grown: http://vortaro.net/#harfendado

Grown (Pokaż profil) 15 lutego 2017, 13:45:42

Ĉu vi ŝanĝu "sia" al "lia" en la specimena frazo?

Kirilo81 (Pokaż profil) 15 lutego 2017, 14:20:57

Jes, mi nepre ŝanĝus.

Burevoj (Pokaż profil) 15 lutego 2017, 19:05:06

Petro kun la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.
sed
Petro kaj la aliaj gefiloj de lia patro vespermanĝis kune.

Altebrilas (Pokaż profil) 15 lutego 2017, 22:34:43

Petro kaj la aliaj gefiloj de sia komuna patro vespermanĝis kune.

La patro estas tiu de la ularo kiuj vespermanĝis kune, t.e. la subjekto, ĉu ne?

Alia ekzemplo:

Paŭlo kaj lia frato alportis florojn al sia patrino por ŝia naskiĝdatreveno

Wróć do góry