前往目錄

Refleksiva pronomo SI

貼文者: Djino, 2017年8月31日

訊息: 12

語言: Esperanto

Djino (顯示個人資料) 2017年8月31日上午1:17:53

Saluton ĉiuj!

Laŭ la PMEG, la pronomo si reprezentas la aganton.
Do, se mi bone komprenis, ĉi tiu frazo neeblas?:

La kvalito de komercaĵo ne devus konfuziĝi kun sia prezo.

sia havas rilaton kun devus konfuziĝi. La subjekto de devus konfuziĝi estas La kvalito (de komercaĵo), ĉu ne?
Do sia prezo reprezentas tiun de la kvalito?

nornen (顯示個人資料) 2017年8月31日上午2:12:34

Tute ĝuste. La pronomo si ĉiam rilatas al la subjekto de sia verba frazo (t.e. la verba frazo enhavanta ĝin).

La propozicio ja eblas, tamen ĝi temas pri la prezo de la kvalito, kaj ne pri la prezo de la komercaĵo. Do, sintakse ĝi eblas, tamen semantike ne.

thyrolf (顯示個人資料) 2017年8月31日上午6:28:09

La kvalito de komercaĵo ne devus konfuziĝi kun ties prezo.

TimOwen (顯示個人資料) 2017年8月31日下午6:26:44

thyrolf:La kvalito de komercaĵo ne devus konfuziĝi kun ties prezo.
Nu jes, sed tiu ne respondas al la baza demando, ĉu necesas la refleksivo. Homoj (kaj precipe mi) uzas ties por kaŝi la fakton, ke ĉu uzi si aŭ ĝi ili ne scias.

Tiukaze, nornen pravas.

amigueo (顯示個人資料) 2017年11月23日上午12:17:12

"La kvalito de komercaĵo ne devus konfuziĝi kun ,,sia,, prezo". (ĉu SIA ĝustas?)

a) parafrazo: Kvalito kaj/kun prezo de komercaĵo ne devus konfuziĝi
b) parafrazo: "La kvalito de komercaĵo ne devus konfuziĝi kun prezo ,,de,,"; klara sed... fantazia
c) La kvalito de komercaĵo ne devus konfuziĝi kun ,,ties,, prezo.
d) La kvalito de komercaĵo ne devus konfuziĝi kun ,,la,, prezo.

sergejm (顯示個人資料) 2017年11月23日上午5:15:17

Ja la prezo dependas de la kvalito!
'Sia' rilatos al la kvalito - laŭ regulo - sed Esperanto ne ĉiam estas logika. Ĝi povas rilati al ambaŭ 'prezo' kaj 'komercaĵo'.
Vi povas uzi 'ties', 'ĝia', 'la' - sed tio ne tute klarigas la situacion.
Prezon havas varo, ne kvalito, do ĉikaze oni povas ajnon - sia/la/ĝia/ties.
Kaj ne 'kun', sed 'per'!

amigueo (顯示個人資料) 2017年11月23日上午10:38:19

sergejm:
Prezon havas varo, ne kvalito, do ĉikaze oni povas ajnon - sia/la/ĝia/ties.
Kaj ne 'kun', sed 'per'!
normale, kvalito kaj prezo havas rilaton, sed multfoje, estas aliaj faktoroj por klarigi prezon
"kvalito" ne signifas "pli bona" sed nur "malsama kvalito", kaj rilate al prezo, kelkaj kvalitoj kiuj kunkaŭzas prezon tute ne troviĝas en la varo.

ekstreme, ni trovos du egalajn varojn nur malegalaj pri prezo: tio estos prezo kiel kvalito de varo.
plejekstreme: la prezo estas la varo mem.
tiu kaze, nia konfuzo estos solvita: prezo estas kvalito. ridulo.gif

sergejm (顯示個人資料) 2017年11月23日下午5:06:35

Pli komplika frazo:
Petro kun sia amiko skibas ĉiu en sia kajero / en siaj kajeroj
La unua 'sia' rilatas al Petro, la dua al ambaŭ Petro kaj lia amiko.

StefKo (顯示個人資料) 2017年11月23日下午6:02:51

amigueo:
sergejm:
Prezon havas varo, ne kvalito, do ĉikaze oni povas ajnon - sia/la/ĝia/ties.
Kaj ne 'kun', sed 'per'!
normale, kvalito kaj prezo havas rilaton, sed multfoje, estas aliaj faktoroj por klarigi prezon
"kvalito" ne signifas "pli bona" sed nur "malsama kvalito", kaj rilate al prezo, kelkaj kvalitoj kiuj kunkaŭzas prezon tute ne troviĝas en la varo.

ekstreme, ni trovos du egalajn varojn nur malegalaj pri prezo: tio estos prezo kiel kvalito de varo.
plejekstreme: la prezo estas la varo mem.
tiu kaze, nia konfuzo estos solvita: prezo estas kvalito. ridulo.gif
„La kvalito” estas subjekto, „prezo” rilatas al „komercaĵo” do konvena vorto estas „ĝia”. „Ĝia” anstataŭas „de komercaĵo” (ĝia prezo= prezo de komercaĵo). Aliaj vortoj estas nelogikaj! Nianian "sia"!

amigueo (顯示個人資料) 2017年11月24日上午10:28:08

sergejm:Pli komplika frazo:
Petro kun sia amiko skibas ĉiu en sia kajero / en siaj kajeroj
La unua 'sia' rilatas al Petro, la dua al ambaŭ Petro kaj lia amiko.
tie KUN = KAJ, tamen ni uzas SIA

"Petro kaj sia najbaro ekiris" ankaŭ tute ĝustas ridulo.gif

回到上端