إلى المحتويات

"Amiko telefonis Petron si kolera"

من amigueo, 1 نوفمبر، 2017

المشاركات: 29

لغة: Esperanto

amigueo (عرض الملف الشخصي) 1 نوفمبر، 2017 1:16:45 م

en frazo "Amiko telefonis Petron kolera" estas konfuzo pri ĉu la perverba priskribo KOLERA estas al amiko ĉu al Petro.
"Amiko telefonis Petron si kolera" precizigas ke amiko estis kolera.

SI pronomas SUBJEKTO ĈI-FRAZA kaj ĝi ne rajtas aperi en ĉi-fraza subjekto.

tommjames (عرض الملف الشخصي) 1 نوفمبر، 2017 3:01:11 م

Kio estas la demando? Ĉu tio, ĉu ni konsentas ke via frazo kun 'si' precizigas la sencon? Se jes, mia respondo estus ne, ĉar tiu frazo estas gramatike malĝusta.

sergejm (عرض الملف الشخصي) 1 نوفمبر، 2017 9:38:34 م

@amigueo: en najbara fadeno vi proponis ankaŭ aliajn proponojn. Taŭga estas nur anta/ante; la aliaj ne estas Esperanto.
Amiko telefonis Petron anta kolera.
Amiko telefonis Petron ante kolera.

amigueo (عرض الملف الشخصي) 2 نوفمبر، 2017 12:10:28 ص

tommjames:Kio estas la demando? Ĉu tio, ĉu ni konsentas ke via frazo kun 'si' precizigas la sencon? Se jes, mia respondo estus ne, ĉar tiu frazo estas gramatike malĝusta.
Mi ne komprenas kial ĝi ne estas ĝusta. Almenaŭ ĝi ŝajnas konvena.

Antaŭdankon.

amigueo (عرض الملف الشخصي) 2 نوفمبر، 2017 12:14:33 ص

sergejm:@amigueo: en najbara fadeno vi proponis ankaŭ aliajn proponojn. Taŭga estas nur anta/ante; la aliaj ne estas Esperanto.
Amiko telefonis Petron anta kolera.
Amiko telefonis Petron ante kolera.
surprize ke ante/anta estas taŭga! mi ricevas la novaĵon ante kontenta.

noelekim (عرض الملف الشخصي) 2 نوفمبر، 2017 2:23:52 ص

amigueo:en frazo "Amiko telefonis Petron kolera"
Se la amiko koleras:
"Amiko kolere telefonis Petron" aŭ
"Kolera amiko telefonis Petron"

Se Petro koleras:
"Amiko telefonis koleran Petron"

Jen, ĉia konfuzo malaperis.

amigueo (عرض الملف الشخصي) 2 نوفمبر، 2017 8:25:10 ص

noelekim:
amigueo:en frazo "Amiko telefonis Petron kolera"
Se la amiko koleras:
"Amiko kolere telefonis Petron" aŭ
"Kolera amiko telefonis Petron"

Se Petro koleras:
"Amiko telefonis koleran Petron"

Jen, ĉia konfuzo malaperis.
ho, pro via klarigo, mia konfuzo duobliĝis. ne estas via kulpo. la temo estas pli ampleksa ol mi pensis.
se solvo estas: Kolera amiko... aŭ ...koleran Petron, tiam implice: "Amiko telefonis Petron kolera" enhavas tute superfluan rimedon, kiu ne signifas malsamon al viaj proponoj. Pri tiu konkludo mi petas konfirmon! ridulo.gif

noelekim (عرض الملف الشخصي) 3 نوفمبر، 2017 2:22:42 ص

Laŭ mia kompreno, "amiko ... kolera" kaj "kolera amiko" estas samsignifaj.

Mi devas aldoni ke tiu "amiko ... kolera", kvankam gramatike ĝusta, havas strangan, nekutiman, vortordon.

nornen (عرض الملف الشخصي) 3 نوفمبر، 2017 6:41:37 ص

"Kolere" respondas la demandon "kiel?", tamen "kolera" respondas la demandon "kia?".

"Amiko kolere telefonis Petron" ne egalas "Amiko telefonis Petron kolera (sc. amiko)."
La unua signifas ka la amiko telefonis kolermaniere, dum la dua signifas ke la amiko estis kolera dum la telefonado.
Komparu: "Mi alvenis sana" tute ne egalas "Mi alvenis sane".

"Kolera amiko telefonis Petron" ja povas egali "Amiko telefonis Petron kolera (sc. amiko)."
Tamen ĝi ankaŭ povas esti legata alimaniere, t.e. ke "kolera" estas atributo de "amiko" kaj ne predikativo.

"Amiko telefonis koleran Petron" ne egalas "Amiko telefonis Petron kolera (sc. Petro)."
La unua signifas ke Petro estas kolerulo, dum la dua signifas ke Petro estis kolera dum la telefonado.
Komparu: "Mi pentris Petron nuda" tute ne egalas "Mi pentris nudan Petron".

Predikativoj kaj adverboj estas du aferoj tute malsamaj kaj oni ne intermiksu ilin.

Metsis (عرض الملف الشخصي) 3 نوفمبر، 2017 9:07:42 ص

sergejm:@amigueo: en najbara fadeno vi proponis ankaŭ aliajn proponojn. Taŭga estas nur anta/ante; la aliaj ne estas Esperanto.
Amiko telefonis Petron anta kolera.
Amiko telefonis Petron ante kolera.
He, anta kaj ante? Kiel estanta respektive estante?

عودة للاعلى