去目錄頁

cxu vidas (Petro kun amiko)-n aux cxu (vidas kun amiko) Petron?

amigueo, 2017年11月27日

讯息: 31

语言: Esperanto

amigueo (显示个人资料) 2017年11月27日下午8:10:28

"mi vidis Petron kun amiko"

cxu estas konciza rimedo por ripari tiun ambiguon?

kiu ambiguo?
problemo pri KUN estas ke ne klaras:
cxu vidis (Petro kun amiko)-n aux
cxu (vidis kun amiko) Petron

tio okazas ankaux kun ajnaj prepozicioj cxar ili estas iel samtempe a-vortoj kaj e-vortoj

cxu "mi vidis Petron kun amikoN" estus rimedo malambiguiga?

cxu pliaj???

Metsis (显示个人资料) 2017年11月27日下午9:05:56

Simple

Mi kaj mia amiko vidis Petron.
Mi vidis Petron kaj ties amiko.

sergejm (显示个人资料) 2017年11月27日下午9:31:21

Ordinare, oni metas vortojn, rilatajn unu al alia, pli najbare.
Do:
Mi kun la amiko vidis Petron => Mi kaj mia amiko vidis Petron.
Mi vidis Petron kun la amiko => M vidis Petron kaj lian amikon.

amigueo (显示个人资料) 2017年11月28日上午9:02:17

pardonu, mi erare metis du foje saman temfadenon!
ĉu iu scias kiel forigi la alian?
dankon ridulo.gif

amigueo (显示个人资料) 2017年11月28日下午3:41:19

Metsis:Simple

Mi kaj mia amiko vidis Petron.
Mi vidis Petron kaj ties amikoN.
dankon Metsis
kun kaj kaj tre similas ridulo.gif

frandajxo:
"mi vidis Petron kunamiki" ridulo.gif ridulo.gif

amigueo (显示个人资料) 2017年11月28日下午4:22:27

sergejm:Ordinare, oni metas vortojn, rilatajn unu al alia, pli najbare.
Do:
Mi kun la amiko vidis Petron => Mi kaj mia amiko vidis Petron.
Mi vidis Petron kun la amiko => M vidis Petron kaj lian amikon.
dankon sergejm

nur tento:
"mi vidis Petron kunkaj amikon"

mmm utile por aliaj prepozicioj:
"mi vidis Petron apudkaj/versuskaj/senkaj/cxekaj/prokaj kuzon"

kiel marki prepozicion kiel a-vorton??
"mi vidis Petron kunamikan" ridulo.gif malgajo.gif
"mi vidis Petron de kun amiko" (??)
"mi vidis Petron a-n kun amiko" (??)
"mi vidis Petron kuna(n) je amiko" (??)

Metsis (显示个人资料) 2017年11月29日上午9:44:16

amigueo:
nur tento:
"mi vidis Petron kunkaj amikon"
Rezistu tenton! Ne inventu vortojn.

Altebrilas (显示个人资料) 2017年11月29日上午10:57:34

Mi vidis Petron kun lia amiko
Mi vidis Petron kaj lian amikon (kune)
Mi kaj mia amiko vidis Petron
Mi vidis Petron kun nia komuna amiko
Kune kun lia (/mia/nia) amiko, ni vidis Petron.
...ktp

Elpensu la nuancojn, kiujn vi volas esprimi, kaj vi trovos la taŭgajn vortojn.

amigueo (显示个人资料) 2017年11月29日下午2:22:14

Altebrilas:Mi vidis Petron kun lia amiko
Mi vidis Petron kaj lian amikon (kune)
Mi kaj mia amiko vidis Petron
Mi vidis Petron kun nia komuna amiko
Kune kun lia (/mia/nia) amiko, ni vidis Petron.
...ktp

Elpensu la nuancojn, kiujn vi volas esprimi, kaj vi trovos la taŭgajn vortojn.
dankon, Altebrilas!
mmm
" Mi vidis Petron kun nia komuna amiko (!!)

perifrazo fantazia:
" mi vidis Petron kun Marko kiu estas amiko de Petro kaj de mi/vi
do
" mi vidis Petron kun INIA po* amiko Marko
" vi vidis Petron kun IVIA po* amiko Marko

klarigoj:
ri/ili + ni/vi = ini/ivi
alternative: niplusria, viplusria; NIKAJRIA, VIKAJRIA
*po. ĉar Marko estas amiko de Petro kaj amiko mia, sed aparte, do li ne estas NIA amiko

eble, mi ne komprenas KOMUNA ridulo.gif

sergejm (显示个人资料) 2017年11月29日下午7:31:20

Amigueo!
1. Mi ripetas post Metsis, ne inventu malnecesajn vortojn! Por ĉio sufiĉas ordinaraj vortoj!
Hispana 'nosotros' = 'mi/ni kaj aliaj', 'vosotros' = 'vi kaj aliaj'.
2a. 'Mi kaj Petron havas po pomo' => 'Ni havas du malsamajn pomojn'
2b. 'Mi kaj Petron vidis po amiko Marko' => 'Ni vidis du malsamajn amikojn, ambaŭ nomas Marko '

回到上端