Al la enhavo

mallogika vorto

de trurl, 2008-junio-03

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

trurl (Montri la profilon) 2008-junio-03 05:21:15

Oni uzas vorton 'piĉjo' por..., nu vi scias por kio. Ĉu tio ne estas mallogika? Ĉu oni ne devus usi 'pinjo' por ĉi tio, kaj 'piĉjo' por vira tio?

Andybolg (Montri la profilon) 2008-junio-03 19:06:20

Estas "piĉo", ne "piĉjo", ĉu? lango.gif

trurl (Montri la profilon) 2008-junio-04 07:16:40

Estas ambaŭ. Sed por iĉistoj "piĉo" estas same mallogika.

collare (Montri la profilon) 2008-julio-02 19:17:24

Mi pensas, ke "piĉjo" apartenas komplete kaj plene al virinoj. ridulo.gif
Sed se vi tiel volas, do mi diros al vi, ke vi povas nomi vian.. hm-hm.. nu, kiel "kacjon" ridulo.gif

martigro (Montri la profilon) 2008-julio-21 19:43:33

eble interesus vin analizi la vortojn "kano" kaj "kanono"... logike! okulumo.gif

Philipp (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 01:43:48

Kial paperaro ne direblas? Ĉar la Papo ne eraras.

wildweathel (Montri la profilon) 2008-septembro-07 22:38:51

Philipp:Kial paperaro ne direblas? Ĉar la Papo ne eraras.
La Papo povas erari, laŭ Katolika instruado; li ne estas malpekebla. Nur kiam li diras "el seĝo," laŭofice, estas gardata kontraŭ erari.

martigro:eble interesus vin analizi la vortojn "kano" kaj "kanono"... logike!
La vorto "kanono" estas tre amuza, de kiam ĝi havas du signifo: pri religio kaj pri artilerio. Ĉu la kanonigitaj sanktuloj aeron flugis kaj la urbmurojn frapis? Mi opinas ke "sankullisto" estas pli bona vorto ol "kanono", sed kiu disputus kun l' Akademio?

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-08 02:24:01

Philipp:Kial paperaro ne direblas? Ĉar la Papo ne eraras.
Ĉar pli facile komprenebla estas 'libro'.

wildweathel (Montri la profilon) 2008-septembro-09 11:58:32

Ŝajnas ke mi maltrafintas la ŝercon: ne pap/erar/o sed paper/ar/o. Domaĝ.

Tio estas "domaĝ," ne "dom/aĝ."

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-09 14:19:50

wildweathel:Ŝajnas ke mi maltrafintas la ŝercon[...]
Tute ne! Mi nur amuziĝis per dua ebla senco de la vorto! Estas la humura sekcio ĉi tie: oni nepre ne malbonfartiĝu pro tiaj senkonsekvencaĵoj, kiaj estas mallogikaj dusencaĵoj elstarigaj. rideto.gif

Reen al la supro