Mesaĝoj: 11
Lingvo: Esperanto
nornen (Montri la profilon) 2017-decembro-08 21:51:32
laŭ PIV:
ĝeneralaĵo = ideo ĝenerala
ŝanĝbrili = brili per brilo, kiu varias laŭ la direkto de la lumo aŭ la moviĝado de la prilumata objekto
ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj = ideoj ĝeneralaj eligantaj lumon variantan...
Ĉu iu povus klarigi al mi, kion signifas "ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj".
Roch (Montri la profilon) 2017-decembro-08 22:38:17
https://en.wikipedia.org/wiki/Glittering_generalit...
光輝普照[编辑] -> Brila brilo [redakti]
nornen (Montri la profilon) 2017-decembro-08 22:56:11
Mi legis la vikiperdian artikolon kiun vi prezentis, tamen mi ankoraŭ ne komprenas la ideon.
Ekzemple en tiu ĉi fadeno, Grown dikmarkis la vortojn "belan" kaj "malbona" kaj taksis ilin kiel "ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj".
La vorto "bela" rilatas al persona memoro, kiun mi havis, kaj estas tute ne ĝenerala, sed priskribas unu ekzaktan personan memoron de mi.
La vorto "malbona" rilatas al unu ekzakta decido, kiun mi faris, kaj ne al io ĝenerala.
Kiel estas tio ĝeneralaĵo?
DuckFiasco (Montri la profilon) 2017-decembro-08 23:36:43
Kion vi prensas pri:
* beligita sensencaĵo/banalaĵo
* sensenca belaĵo
* malatentige belaj vortoj
thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-09 07:41:29
Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-09 16:54:02
Roch (Montri la profilon) 2017-decembro-09 16:54:50
lia alvoko estas al emocioj kiel amo al lando kaj hejmo, kaj deziro por paco, libereco, gloro kaj honoro.
Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-10 13:52:30
Kial ne peti klarigon de la aŭtoro mem? Sed pli rekte komprenebla esprimo en Esperanto mankas.
En la franca ekzistas esprimo "en termes ronflants", kiuj elvokas samtempe la bruon de efika motoro kaj la ronkadon de profunda dormanto.
Grown (Montri la profilon) 2017-decembro-19 20:53:06
Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-23 10:43:52
Kial vi ne profitas tiun okazon por pliriĉigi la debaton per viaj ideoj? Oni proponis plurajn aliajn tradukojn de la angla esprimo, kaj vi ne jam diris kion vi opinias pri ili.