Sadržaj

Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj de Grown

od nornen, 8. prosinca 2017.

Poruke: 11

Jezik: Esperanto

nornen (Prikaz profila) 8. prosinca 2017. 21:51:32

Nia kunforumano Grown ofte taksas aferojn kiel "ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj". Mi tute ne komprenas tiun ĉi esprimon.

laŭ PIV:
ĝeneralaĵo = ideo ĝenerala
ŝanĝbrili = brili per brilo, kiu varias laŭ la direkto de la lumo aŭ la moviĝado de la prilumata objekto

ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj = ideoj ĝeneralaj eligantaj lumon variantan...

Ĉu iu povus klarigi al mi, kion signifas "ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj".

Roch (Prikaz profila) 8. prosinca 2017. 22:38:17

Vi devu tradukti "glittering generality"

https://en.wikipedia.org/wiki/Glittering_generalit...


光輝普照[编辑] -> Brila brilo [redakti] demando.gif

nornen (Prikaz profila) 8. prosinca 2017. 22:56:11

Dankon Roch, mi jam timadis, ke tiu esprimo estis laŭvorta esperantigo de iu angla esprimo, tamen mi ne sukcesis trovi la originalan vortigon. Mi serĉis "blinking generality" tamen mi ne pensis pri "glittering".

Mi legis la vikiperdian artikolon kiun vi prezentis, tamen mi ankoraŭ ne komprenas la ideon.
Ekzemple en tiu ĉi fadeno, Grown dikmarkis la vortojn "belan" kaj "malbona" kaj taksis ilin kiel "ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj".

La vorto "bela" rilatas al persona memoro, kiun mi havis, kaj estas tute ne ĝenerala, sed priskribas unu ekzaktan personan memoron de mi.
La vorto "malbona" rilatas al unu ekzakta decido, kiun mi faris, kaj ne al io ĝenerala.

Kiel estas tio ĝeneralaĵo?

DuckFiasco (Prikaz profila) 8. prosinca 2017. 23:36:43

Kiel denaska anglalingvulo, ankaŭ mi neniam vidis tiun frazon. Laŭ mia kompreno de la Vikipedia artikolo, temas pri trompige belaj vortoj kiuj celas influi personojn sen vera rezonado.

Kion vi prensas pri:
* beligita sensencaĵo/banalaĵo
* sensenca belaĵo
* malatentige belaj vortoj

thyrolf (Prikaz profila) 9. prosinca 2017. 07:41:29

antaŭ ĉio tiu esprimo estas ilo, kiun uzas Grown por fari sin juĝisto super ĉiuj aliaj uzantoj kaj neprigi siajn juĝojn al ĉiuj aliaj, ĉu tiuj volas aŭ ne.

Metsis (Prikaz profila) 9. prosinca 2017. 16:54:02

Laŭvorte ĝi eble temas pri, ke io estas triviala trivialeco. Sed substanco estas, kiel tyhrolf skribis.

Roch (Prikaz profila) 9. prosinca 2017. 16:54:50

Mi opinas ke Grown devus uzi ĝin nur kiam:

lia alvoko estas al emocioj kiel amo al lando kaj hejmo, kaj deziro por paco, libereco, gloro kaj honoro.

senkulpa.gif

Altebrilas (Prikaz profila) 10. prosinca 2017. 13:52:30

Mi supozas, ke temas pri esprimoj samtempe pozitivaj kaj plursignifaj kiuj instigas al respektego kaj pro tio malfacilas kritikojn, ĉefe kiam oni miksas la diversajn signifojn. Ekzemple "Paco" povas signifi "lando sen milito" kaj samtempe "militistoj por altrudi pacon".

Kial ne peti klarigon de la aŭtoro mem? Sed pli rekte komprenebla esprimo en Esperanto mankas.

En la franca ekzistas esprimo "en termes ronflants", kiuj elvokas samtempe la bruon de efika motoro kaj la ronkadon de profunda dormanto.

Grown (Prikaz profila) 19. prosinca 2017. 20:53:06

+1. Haha. hm.

Altebrilas (Prikaz profila) 23. prosinca 2017. 10:43:52

Estimata Grown,
Kial vi ne profitas tiun okazon por pliriĉigi la debaton per viaj ideoj? Oni proponis plurajn aliajn tradukojn de la angla esprimo, kaj vi ne jam diris kion vi opinias pri ili.

Natrag na vrh