Al contingut

Plu pri "la"

de StefKo, 28 d’abril de 2018

Missatges: 54

Llengua: Esperanto

StefKo (Mostra el perfil) 5 de maig de 2018 9.13.06

yugary:
"Homara estonteco"? Ĉi-kaze "homara" estas ia eco de "estonteco" sed mi volis priskribi "estontecon kiu okazos al la homaro".
Laŭ mi ĝi ne estas la samo
----
"La estonteco kiu apartenos aŭ okazos al la homaro" ja povas esti esprimata kiel "la homara estonteco." Zamenhof mem skribis ""homara festo", "patra domo", ktp. La kunteksto estas sufiĉa por igi la intencatan signifon klara. Claude Piron skribis pri ĉi tiu problemo in sia libro La bona lingvo. Se vi ankoraŭ ne legis tiun libro, mi forte rekomendas ĝin al vi.
Jes. Dankon!
Mia opinio estis efiko de pola kaj ne esperanta rezonado, tiukaze mi aplikis la regulon, kiel en la pola: nominativo + genitivo.
La bonan lingvon mi legis sed estas malfacile memori pri ĉio, kion oni tralegis. Bedaŭrinde!

Altebrilas (Mostra el perfil) 10 de maig de 2018 9.41.04

La definita artikolo estas uzata por indiki ion, ke supozeble la alparolato havas jam en la kapo. Tio ebligas certiĝi, ke li bone sekvas la konversacion, kaj bone vidas, pri kio vi parolas.

"la sekretario venos morgaŭ ĉe mi"

Se tio ne estas la kazo, se li havas neniun aŭ plurajn en la menso, li tuj respondos "kiu sekretario?" (kio rolas kiel erormesaĝo en la konversacio).

Li povas havi ĝin en la kapo por pluraj kialoj:
a) li estas nun videbla. Ekz. ni sidas en la kafejo kaj la sekretario preterpasas.
b) li estis ĵus menciita. Ekz. ni debatas pri problemoj de nia komuna asocio, kaj jam parolis pri li.
c) li estas en ĉies menso. Ekz. la sekretario de la komuna entrepreno, partio... En tiu kazo ĝi rolas kiel propra nomo, kaj oni povas aldoni majusklon: la Sekretario

Metsis (Mostra el perfil) 11 de maig de 2018 15.39.39

Altebrilas:La definita artikolo estas uzata por indiki ion, ke supozeble la alparolato havas jam en la kapo. Tio ebligas certiĝi, ke li bone sekvas la konversacion, kaj bone vidas, pri kio vi parolas.

"la sekretario venos morgaŭ ĉe mi"

Se tio ne estas la kazo, se li havas neniun aŭ plurajn en la menso, li tuj respondos "kiu sekretario?" (kio rolas kiel erormesaĝo en la konversacio).

Li povas havi ĝin en la kapo por pluraj kialoj:
a) li estas nun videbla. Ekz. ni sidas en la kafejo kaj la sekretario preterpasas.
b) li estis ĵus menciita. Ekz. ni debatas pri problemoj de nia komuna asocio, kaj jam parolis pri li.
c) li estas en ĉies menso. Ekz. la sekretario de la komuna entrepreno, partio... En tiu kazo ĝi rolas kiel propra nomo, kaj oni povas aldoni majusklon: la Sekretario
En la kapo? Kies kapo? Ĉu iu kapo estas antaŭe menciita? En mia kapo mi havas harojn. Aŭ ĉu mi devas diri "la harojn"? Sed ankaŭ iuj haroj ne estas menciita. Kiel mi diris, mi scias la teorion, sed en praktiko mi ne ofte scias, ĉu almeti "la" aŭ ne.

Titoloj oni skribas per minuskloj, vd. PMEG §9.1.6.

sergejm (Mostra el perfil) 11 de maig de 2018 16.12.41

Mi lavas la manojn = miajn manojn.
Penso venis al li en la kapon = en lian kapon
Simile pri aliaj korpopartoj

Metsis (Mostra el perfil) 11 de maig de 2018 18.05.27

sergejm:Mi lavas la manojn = miajn manojn.
Penso venis al li en la kapon = en lian kapon
Simile pri aliaj korpopartoj
Do, ŝi lavas la manojn = ŝi lavas miajn manojn? ridulo.gif Estas tre konfuza. Mi preferas, "Mi lavas miajn manojn kaj ŝi lavas siajn manojn".

StefKo (Mostra el perfil) 11 de maig de 2018 18.26.26

Kaj kiel skribus tiun titolon (“La futuro de la homaro pro la progreso de la scienco?”) sialingve ekz. italoj, hispanlingvanoj aŭ francoj?
Oni rimarku ke uzitaj vortoj rilatos la apudan desegnaĵon.

Tie:
[https://lernu.net/forumo/temo/24635/11]

sergejm (Mostra el perfil) 11 de maig de 2018 20.46.57

Metsis:
sergejm:Mi lavas la manojn = miajn manojn.
Penso venis al li en la kapon = en lian kapon
Simile pri aliaj korpopartoj
Do, ŝi lavas la manojn = ŝi lavas miajn manojn? ridulo.gif Estas tre konfuza. Mi preferas, "Mi lavas miajn manojn kaj ŝi lavas siajn manojn".
ŝi lavas la manojn = ŝi lavas siajn proprajn manojn.
'la' antataŭas 'sia', sed uzebla ankaŭ por la unua (mi) kaj dua persono (vi). La personon oni povas indiki per prepozicio 'al'
mi lavas al ŝi la manojn = mi lavas ŝiajn manojn.

Al Stefko: ekmemoru 'la bela sonĝo de l' homaro' en himno de Esperanto

Altebrilas (Mostra el perfil) 12 de maig de 2018 8.48.29

Kiam temas pri homa estaĵo, la manoj pri kiuj oni pensas tuj estas liaj propraj. Almenaŭ en la franca, tiaj esprimoj estas interpretataj tiumaniere. Mi ne scias kiel tio funkcias en la finna.

Pri ekzemploj kun pluraj personoj koncerne korpopartoj, estas pripensinde. ("Ŝi metis al li la pugnon sur la visaĝon", ĉu tio estas akceptebla frazo en esperanto?)

sergejm (Mostra el perfil) 12 de maig de 2018 15.58.10

Mi dirus "Ŝi metis al li la pugnon en la vizaĝon" - sed mi ne certas kia prepozicio estas pli bona.
Laŭ kunteksto klaras, ke la pugno estas ŝia kaj la vizaĝo estas lia.

Metsis (Mostra el perfil) 12 de maig de 2018 17.44.41

Altebrilas:Kiam temas pri homa estaĵo, la manoj pri kiuj oni pensas tuj estas liaj propraj. Almenaŭ en la franca, tiaj esprimoj estas interpretataj tiumaniere. Mi ne scias kiel tio funkcias en la finna.

Pri ekzemploj kun pluraj personoj koncerne korpopartoj, estas pripensinde. ("Ŝi metis al li la pugnon sur la visaĝon", ĉu tio estas akceptebla frazo en esperanto?)
La esprimo kun "la" signifante "ies propra" estas tro franca aŭ hispana al mi ridulo.gif Ekzistas neniu artikolo (nek nedifina nek difina) en la finna. Ĉi-kaze oni uzas aŭ posesivan sufikson, kiu respondas al posesiva pronomo en la norma lingvo (esperantigite: Mi lavas manojn-miajn), aŭ posesivan pronomon en la parolata lingvo (Mi lavas miajn manojn).

Mia observo estas, ke francaparolantoj uzas multe "sur", kiam alilingvaj preferas "en". Do, al mi "Ŝi metis al li la pugnon sur la visaĝon" signifas, ke la pugno ne tuŝas lin sed restas ŝvebi sur la haŭto.

Tornar a dalt