Poruke: 54
Jezik: Esperanto
StefKo (Prikaz profila) 5. svibnja 2018. 09:13:06
yugary:Jes. Dankon!
"Homara estonteco"? Ĉi-kaze "homara" estas ia eco de "estonteco" sed mi volis priskribi "estontecon kiu okazos al la homaro".
Laŭ mi ĝi ne estas la samo
----
"La estonteco kiu apartenos aŭ okazos al la homaro" ja povas esti esprimata kiel "la homara estonteco." Zamenhof mem skribis ""homara festo", "patra domo", ktp. La kunteksto estas sufiĉa por igi la intencatan signifon klara. Claude Piron skribis pri ĉi tiu problemo in sia libro La bona lingvo. Se vi ankoraŭ ne legis tiun libro, mi forte rekomendas ĝin al vi.
Mia opinio estis efiko de pola kaj ne esperanta rezonado, tiukaze mi aplikis la regulon, kiel en la pola: nominativo + genitivo.
La bonan lingvon mi legis sed estas malfacile memori pri ĉio, kion oni tralegis. Bedaŭrinde!
Altebrilas (Prikaz profila) 10. svibnja 2018. 09:41:04
"la sekretario venos morgaŭ ĉe mi"
Se tio ne estas la kazo, se li havas neniun aŭ plurajn en la menso, li tuj respondos "kiu sekretario?" (kio rolas kiel erormesaĝo en la konversacio).
Li povas havi ĝin en la kapo por pluraj kialoj:
a) li estas nun videbla. Ekz. ni sidas en la kafejo kaj la sekretario preterpasas.
b) li estis ĵus menciita. Ekz. ni debatas pri problemoj de nia komuna asocio, kaj jam parolis pri li.
c) li estas en ĉies menso. Ekz. la sekretario de la komuna entrepreno, partio... En tiu kazo ĝi rolas kiel propra nomo, kaj oni povas aldoni majusklon: la Sekretario
Metsis (Prikaz profila) 11. svibnja 2018. 15:39:39
Altebrilas:La definita artikolo estas uzata por indiki ion, ke supozeble la alparolato havas jam en la kapo. Tio ebligas certiĝi, ke li bone sekvas la konversacion, kaj bone vidas, pri kio vi parolas.En la kapo? Kies kapo? Ĉu iu kapo estas antaŭe menciita? En mia kapo mi havas harojn. Aŭ ĉu mi devas diri "la harojn"? Sed ankaŭ iuj haroj ne estas menciita. Kiel mi diris, mi scias la teorion, sed en praktiko mi ne ofte scias, ĉu almeti "la" aŭ ne.
"la sekretario venos morgaŭ ĉe mi"
Se tio ne estas la kazo, se li havas neniun aŭ plurajn en la menso, li tuj respondos "kiu sekretario?" (kio rolas kiel erormesaĝo en la konversacio).
Li povas havi ĝin en la kapo por pluraj kialoj:
a) li estas nun videbla. Ekz. ni sidas en la kafejo kaj la sekretario preterpasas.
b) li estis ĵus menciita. Ekz. ni debatas pri problemoj de nia komuna asocio, kaj jam parolis pri li.
c) li estas en ĉies menso. Ekz. la sekretario de la komuna entrepreno, partio... En tiu kazo ĝi rolas kiel propra nomo, kaj oni povas aldoni majusklon: la Sekretario
Titoloj oni skribas per minuskloj, vd. PMEG §9.1.6.
sergejm (Prikaz profila) 11. svibnja 2018. 16:12:41
Penso venis al li en la kapon = en lian kapon
Simile pri aliaj korpopartoj
Metsis (Prikaz profila) 11. svibnja 2018. 18:05:27
sergejm:Mi lavas la manojn = miajn manojn.Do, ŝi lavas la manojn = ŝi lavas miajn manojn? Estas tre konfuza. Mi preferas, "Mi lavas miajn manojn kaj ŝi lavas siajn manojn".
Penso venis al li en la kapon = en lian kapon
Simile pri aliaj korpopartoj
StefKo (Prikaz profila) 11. svibnja 2018. 18:26:26
Oni rimarku ke uzitaj vortoj rilatos la apudan desegnaĵon.
Tie:
[https://lernu.net/forumo/temo/24635/11]
sergejm (Prikaz profila) 11. svibnja 2018. 20:46:57
Metsis:ŝi lavas la manojn = ŝi lavas siajn proprajn manojn.sergejm:Mi lavas la manojn = miajn manojn.Do, ŝi lavas la manojn = ŝi lavas miajn manojn? Estas tre konfuza. Mi preferas, "Mi lavas miajn manojn kaj ŝi lavas siajn manojn".
Penso venis al li en la kapon = en lian kapon
Simile pri aliaj korpopartoj
'la' antataŭas 'sia', sed uzebla ankaŭ por la unua (mi) kaj dua persono (vi). La personon oni povas indiki per prepozicio 'al'
mi lavas al ŝi la manojn = mi lavas ŝiajn manojn.
Al Stefko: ekmemoru 'la bela sonĝo de l' homaro' en himno de Esperanto
Altebrilas (Prikaz profila) 12. svibnja 2018. 08:48:29
Pri ekzemploj kun pluraj personoj koncerne korpopartoj, estas pripensinde. ("Ŝi metis al li la pugnon sur la visaĝon", ĉu tio estas akceptebla frazo en esperanto?)
sergejm (Prikaz profila) 12. svibnja 2018. 15:58:10
Laŭ kunteksto klaras, ke la pugno estas ŝia kaj la vizaĝo estas lia.
Metsis (Prikaz profila) 12. svibnja 2018. 17:44:41
Altebrilas:Kiam temas pri homa estaĵo, la manoj pri kiuj oni pensas tuj estas liaj propraj. Almenaŭ en la franca, tiaj esprimoj estas interpretataj tiumaniere. Mi ne scias kiel tio funkcias en la finna.La esprimo kun "la" signifante "ies propra" estas tro franca aŭ hispana al mi Ekzistas neniu artikolo (nek nedifina nek difina) en la finna. Ĉi-kaze oni uzas aŭ posesivan sufikson, kiu respondas al posesiva pronomo en la norma lingvo (esperantigite: Mi lavas manojn-miajn), aŭ posesivan pronomon en la parolata lingvo (Mi lavas miajn manojn).
Pri ekzemploj kun pluraj personoj koncerne korpopartoj, estas pripensinde. ("Ŝi metis al li la pugnon sur la visaĝon", ĉu tio estas akceptebla frazo en esperanto?)
Mia observo estas, ke francaparolantoj uzas multe "sur", kiam alilingvaj preferas "en". Do, al mi "Ŝi metis al li la pugnon sur la visaĝon" signifas, ke la pugno ne tuŝas lin sed restas ŝvebi sur la haŭto.