본문으로

Plu pri "la"

글쓴이: StefKo, 2018년 4월 28일

글: 54

언어: Esperanto

Kantoj14 (프로필 보기) 2018년 8월 10일 오전 10:05:32

StefKo:
Pole (en ĝi ne ekzitas artikoloj) tiel mi dirus:

1. Mi volas edziĝi kun iu knabino, kiun mi amas aŭ: Mi volas edziĝi kun tia knabino, kiun mi amas
2. Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun mi amas aŭ pli precize: Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun ĵus mi amas

Do malgraŭ manko de la artikolo, la eldiro (precipe la duaj versioj) estas sufiĉe preciza.
Cetere, kiom da amuzo kauzas dusencaĵoj! Sen ili la lingvo estus malpli riĉa. Sed, evidente, ĝi devas esti ankaŭ preciza.
Jes ja! Tio ja sufiĉas. XD Mi opinias ke estas pli simpla uzi "la", sed eble tiu opinio ekzistas laŭ mi ĉar mi havas artikolojn en mia lingvo natura! Mia menso plivastiĝas.

Altebrilas (프로필 보기) 2018년 8월 14일 오후 10:02:01

sergejm:
La (tipa) hundo estas fidela besto.
En la 1990-aj iuj rusoj uzis 'типа' por similaj celoj:
http://www.rusf.ru/lukin/books/tipa_artikl.htm
Mi tralegis la artikolon helpe de Gugla tradukilo. Mi komprenis ke temas pri parola modo, uzante tiun vorton "tipa" por diri "ia" - aŭ "iel" kiam oni uzas ĝin kun aliaj vortoj ol nomoj.

sergejm (프로필 보기) 2018년 8월 15일 오후 5:23:27

Oni diras, Gugla tradukilo lastatempe multe pliboniĝis - nun ĝi uzas neŭronajn retojn.
Fakte типа estas ne artikolo, sed nova diskursiva vorto - feliĉe ĝi ne tro disvastiĝis.

amigueo (프로필 보기) 2018년 9월 27일 오전 6:30:07

sergejm:Mi ĵus rigardis videon, kie anglalingvano parolas pri uzo de artikolo en angla lingvo.
"Oni uzu definitan artikolon, se la objekto ekzistas ununombre: la suno, la luno, la prezidento de Rusio"
fakte, tiu estas okazo por forgesi artikolon.
prezidento Larazo, ministro Lupeto, amiko Limbus.
kiam estas sola afero oni povas foreviti na LA: Suno, Luno.

다시 위로