לתוכן העניינים

Kiu vs kiun

של ivo94, 27 באוגוסט 2018

הודעות: 15

שפה: Esperanto

ivo94 (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2018, 02:52:17

Bonan tagon al ĉiuj, mi havas demandon pri la sekva frazo:
1: Mi ne scias, kiu estas vi.
2: Mi ne scias, kiun estas vi.
Laŭ google trauduko kaj duolingo, la frazo ĝusta estas la unua, sed mi inklinus pensi, ke la ĝusta frazo estas la dua. Ĉu vi povus klarigi ĝin al mi?
Dankon.

mimoprobegal (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2018, 04:47:07

vi pravas
ĝusta estas la dua frazo
kaj korekte estas demandi: kiun estas vi?
la respondo estas - mi estas ĵonon, mi estas karlon, mi estas marian, mi estas petron

sudanglo (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2018, 11:03:32

MI ne scias, kiu estas vi. Tio ne estas eraro, sed pli kutime oni diras Mi ne scias, kiu vi estas.

Mi ne scias, kiun estas vi estas ja eraro, ĉar la gramatikan kazon de 'kiu' determinas la subfrazo.

Metsis (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2018, 11:20:34

sudanglo:MI ne scias, kiu estas vi. Tio ne estas eraro, sed pli kutime oni diras Mi ne scias, kiu vi estas.
Jes, ĝenerale la SVO-ordo (subjekto-verbo-objekto) estas konsiderata neŭtrala. Oni povas emfazi per ŝanĝi la ordon. Supozu, ke pordosonorilo sonas kaj vi malfermas la pordon. Vi ne konas personon malantaŭ la pordon.

Dialogo 1
- Kiu vi estas?
- Mi estas Ivo.

Dialogo 2
- Kiu estas vi?
- Mi estas Ivo, plumbisto, kiun vi mendis.

mimoprobegal (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2018, 13:47:41

fakulon, riparanta lavkuvojn, kranojn, tubojn, necesejojn, nomiĝas (akvo)tubiston
plumbon estas metalon. sekve plumbiston ne estas plumber, sed specon de metaliston

nornen (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2018, 20:51:29

mimoprobegal:fakulon, riparanta lavkuvojn, kranojn, tubojn, necesejojn, nomiĝas (akvo)tubiston
plumbon estas metalon. sekve plumbiston ne estas plumber, sed specon de metaliston
Tro da akuzativo.

Konsultu la Fundamentan Ekzercaron:
Leono estas besto.
Neniu akuzativo.

Metsis (הצגת פרופיל) 28 באוגוסט 2018, 09:27:02

mimoprobegal:plumbon estas metalon. sekve plumbiston ne estas plumber, sed specon de metaliston
Aĥ, ĉi-kaze la vortaro de Lernu enhavas eraron.

thyrolf (הצגת פרופיל) 28 באוגוסט 2018, 12:20:16

vortaro.net (reta PIV) diras:

plumbisto. Metiisto, kiu prilaboras plumbon, aparte plumbajn tubojn. Sin. tubisto

(Sin. = sinonimo)

Altebrilas (הצגת פרופיל) 28 באוגוסט 2018, 20:46:44

Plumbisto aspektas iom peĵorativa, ĉar hodiaŭ ĉiuj scias, ke plumbo estas danĝera por la sano, kaj se mi havus tiun profesion, mi prefere skribus "tubisto" sur mian vizitkarton.

La objekto de scii estas informo, kiu povas esti la respondo al demanda frazo.
Mi ne scias, kiu vi estas
Mi ne scias vian nomon

Mi ne scias, kiom vi aĝas
Mi ne scias vian aĝon
Krome, bv. kompari:
Mi ne scias, kion vi scias
Mi ne scias tion, kion vi scias
La signifo ne estas tute la sama...

לראש הדף