讯息: 15
语言: Esperanto
ivo94 (显示个人资料) 2018年8月27日上午2:52:17
1: Mi ne scias, kiu estas vi.
2: Mi ne scias, kiun estas vi.
Laŭ google trauduko kaj duolingo, la frazo ĝusta estas la unua, sed mi inklinus pensi, ke la ĝusta frazo estas la dua. Ĉu vi povus klarigi ĝin al mi?
Dankon.
mimoprobegal (显示个人资料) 2018年8月27日上午4:47:07
ĝusta estas la dua frazo
kaj korekte estas demandi: kiun estas vi?
la respondo estas - mi estas ĵonon, mi estas karlon, mi estas marian, mi estas petron
thyrolf (显示个人资料) 2018年8月27日上午5:49:59
"Mi ne scias, kiu estas vi?"
Ekzemple:
https://forum.duolingo.com/comment/10180227/Kiu-es...
https://soundcloud.com/flavio-gomes-43/kiu-estas-v...
https://forvo.com/word/kiu_estas_vi%253F/
https://quizlet.com/83822220/lesson-3-kiu-estas-vi...
https://studybible.info/Esperanto/Romans%2014:4
sudanglo (显示个人资料) 2018年8月27日上午11:03:32
Mi ne scias, kiun estas vi estas ja eraro, ĉar la gramatikan kazon de 'kiu' determinas la subfrazo.
Metsis (显示个人资料) 2018年8月27日上午11:20:34
sudanglo:MI ne scias, kiu estas vi. Tio ne estas eraro, sed pli kutime oni diras Mi ne scias, kiu vi estas.Jes, ĝenerale la SVO-ordo (subjekto-verbo-objekto) estas konsiderata neŭtrala. Oni povas emfazi per ŝanĝi la ordon. Supozu, ke pordosonorilo sonas kaj vi malfermas la pordon. Vi ne konas personon malantaŭ la pordon.
Dialogo 1
- Kiu vi estas?
- Mi estas Ivo.
Dialogo 2
- Kiu estas vi?
- Mi estas Ivo, plumbisto, kiun vi mendis.
mimoprobegal (显示个人资料) 2018年8月27日下午1:47:41
plumbon estas metalon. sekve plumbiston ne estas plumber, sed specon de metaliston
nornen (显示个人资料) 2018年8月27日下午8:51:29
mimoprobegal:fakuloTro da akuzativo.n, riparanta lavkuvojn, kranojn, tubojn, necesejojn, nomiĝas (akvo)tubiston
plumbonestas metalon. sekve plumbistonne estas plumber, sed speconde metaliston
Konsultu la Fundamentan Ekzercaron:
Leono estas besto.Neniu akuzativo.
Metsis (显示个人资料) 2018年8月28日上午9:27:02
mimoprobegal:plumbon estas metalon. sekve plumbiston ne estas plumber, sed specon de metalistonAĥ, ĉi-kaze la vortaro de Lernu enhavas eraron.
thyrolf (显示个人资料) 2018年8月28日下午12:20:16
plumbisto. Metiisto, kiu prilaboras plumbon, aparte plumbajn tubojn. Sin. tubisto
(Sin. = sinonimo)
Altebrilas (显示个人资料) 2018年8月28日下午8:46:44
La objekto de scii estas informo, kiu povas esti la respondo al demanda frazo.
Mi ne scias, kiu vi estasKrome, bv. kompari:
Mi ne scias vian nomon
Mi ne scias, kiom vi aĝas
Mi ne scias vian aĝon
Mi ne scias, kion vi sciasLa signifo ne estas tute la sama...
Mi ne scias tion, kion vi scias