У садржају

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

од StefKo, 13. септембар 2018.

Поруке: 125

Језик: Esperanto

StefKo (Погледати профил) 14. октобар 2018. 07.13.37

Hunda devo

Hunda devo – nepre necesa, neevitebla, apartena al iu devo, ekz. Prizorgi maljunajn gepatrojn estas hunda devo de iliaj gefiloj.

StefKo (Погледати профил) 14. октобар 2018. 07.16.08

Fiedela kiel hundo

Fiedela kiel hundo – iu fiedela kaj lojala, ekz. Li restis fidela al ŝi kiel hundo, ĝis la tombo.

StefKo (Погледати профил) 15. октобар 2018. 14.39.12

Hundo mortaĉis

Hundo mortaĉis – malsukceso, malprospero, misfunkcio, malbona fino de io, ekz. Auto veturis senprobleme, subite – hundo mortaĉis. La motoro estingis kaj plue ni devis piediri.

StefKo (Погледати профил) 15. октобар 2018. 14.41.22

Lastajn (finulojn) mordas hundoj

Lastajn (finulojn) mordas hundoj – tiuj, kiuj lasas devanci sin, estas en plej malbona situacio, ekz. Mario, avancu! Lastajn mordas hundoj!

sergejm (Погледати профил) 15. октобар 2018. 20.31.52

Tordi/turni/svingi la voston - ŝati obei la mastron - mi ne scias kiu verbo pli taŭgas - ruse вилять хвостом
Svingi la voston kaj malaperi - malaperi - sed ĉi tie verŝajne temas pri vulpo.
Mallevigi/alpremi la(sian) voston - timi ion
Alpremi la(aliulan) voston - rompi ties aferon
Levigi la voston - esti fiera
Al la hundo/kato sub la voston - la afero estas rompita
Mallongigi ies voston - malgrandigi ties dezirojn
Ĉu via vosto jam eniris? - Fermu la pordon! (korea laŭ tv elsendo "Kio? Kie? Kiam?") - temas pri serpento, por kompleto.
Kaj simple
Vosto - diversaj signifoj, ekz. sekreta agento; ne lernita leciono ktp. Sed pri vosto de kiu animalo temas, ne klaras.

StefKo (Погледати профил) 15. октобар 2018. 21.42.56

sergejm:Tordi/turni/svingi la voston - ŝati obei la mastron - mi ne scias kiu verbo pli taŭgas - ruse вилять хвостом
Laŭ mi: "svingi". Pole estas: wywijać, machać ogonem sed oni komprenas tiun diraĵon laŭvorte. En vortaro machać ogonem estas: svingi voston.

sergejm:Ĉu via vosto jam eniris? - ŝati obei la mastron.
Tio plaĉas al mi.

sergejm (Погледати профил) 16. октобар 2018. 05.02.26

Ĉu via vosto jam eniris? laŭ tv elsendo "Kio? Kie? Kiam?" signifas en korea lingva, ke la enirinto forgesis fermi la pordon - verŝajne pro tio ke la havas longan voston kaj ĝi ankoraŭ estas ekstere. Sed mi dubas, ĉu tio estas vera.
Semajnon antaŭ ili demandis kiu estas la besto, kiu multe vagas, asertante, ke en la praslava 'ver' estas 'multe' kaj 'blud' estas 'vagi'.
La respondo estis 'верблюд' ('kamelo', 'wielbłąd') - sed mi scias ke nomo de kamelo en slavaj lingvoj devenas de vorto 'elefanto', kiu estas pruntita el la gota, kie ĝi estas pruntita el la pragreka.

StefKo (Погледати профил) 16. октобар 2018. 08.35.51

Vetero sub hundo/vetero ke hundo ne elpelu

Vetero sub hundo/vetero ke hundo ne elpelu – pluva, venta vetero

StefKo (Погледати профил) 16. октобар 2018. 08.36.59

Ne unu hundo nomiĝas Grizulo

Ne unu hundo nomiĝas Grizulo – ĉiu povas nomiĝi kaj aspekti same sed ĉiu estas malsama.

sergejm (Погледати профил) 16. октобар 2018. 17.55.33

StefKo:Vetero sub hundo/vetero ke hundo ne elpelu

Vetero sub hundo/vetero ke hundo ne elpelu – pluva, venta vetero
Ruse oni diras Dum tia vetero bona mastro eĉ hundon sur la straton ne elpelos
sur la straton = el hejme

Вратите се горе