Al la enhavo

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

de StefKo, 2018-septembro-13

Mesaĝoj: 125

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-17 06:42:25

Teni iun kiel hundon perĉene

Teni iun kiel hundon perĉene – tre gardi iun. Ekz. Gepatroj tenas filinon kiel hundon perĉene

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-17 06:44:27

Elŝiriĝi kiel hundo el ĉeno

Elŝiriĝi kiel hundo el ĉeno - liberiĝi, sendependiĝi de iu. Ekz. Forte gardita filino elŝiriĝis el gepatroj, kiel hundo el ĉeno, kaj komencis diboĉi.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-17 17:07:08

Al hundo - hunda morto! - deziro morti al malbona homo.

amigueo (Montri la profilon) 2018-oktobro-18 05:21:16

StefKo:Esti elbojema - esti elokventa, parolema, lertlanga, respondi tuj al iu malice, ŝerceme.

Ĉu vi komprenas kaj akceptas tiun diraĵon? En la pola ĝi estas ofte uzata.

Plu mi enmetos aliajn polajn diraĵojn kun „hundo” kaj ankaŭ „dehundajn”. Iuj certe devenas el aliaj lingvoj. Ĉu ekzistas analogiaj en via lingvo? Kiu el ili oni povas uzi esperante?
Ekzistas alia idiomkolora esprimo en la angla, por signifi tiun langlerton por ŝprite reagi, kaj esperanto posedas tiun anglismon. mi forgesis la konkretan vorton. malgajo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-18 08:43:49

amigueo:
StefKo:Esti elbojema - esti elokventa, parolema, lertlanga, respondi tuj al iu malice, ŝerceme.

Ĉu vi komprenas kaj akceptas tiun diraĵon? En la pola ĝi estas ofte uzata.

Plu mi enmetos aliajn polajn diraĵojn kun „hundo” kaj ankaŭ „dehundajn”. Iuj certe devenas el aliaj lingvoj. Ĉu ekzistas analogiaj en via lingvo? Kiu el ili oni povas uzi esperante?
Ekzistas alia idiomkolora esprimo en la angla, por signifi tiun langlerton por ŝprite reagi, kaj esperanto posedas tiun anglismon. mi forgesis la konkretan vorton. malgajo.gif
Jelpi?

Pli taŭga estas boji.
El vortaro.net:

*boj/i (ntr) (...)

2 (f) Atake, ofende paroli: ne donu k ne boju! (prefere ne ricevi, se de malafabla mano); li ĉiam bojas kontraŭ ĉio.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-20 08:40:56

Al hundoj kaj malsuperaj ranguloj eniro estas malpermesita - anonco en malnovaj oficiraj kluboj

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-20 19:11:41

Hunda horo - 4:00 - 6:00 nokte; aŭ 19:00 - 21:00 (ĉina horoskopo)

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-21 06:24:36

Bona vorto eĉ al hundo/kato estas agrabla

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-21 14:13:48

Kaptadi ion kiel hundo erinacon

Kaptadi ion kiel hundo erinacon – kaptadi ion nevolonte, distance, devige, plidaŭrigi ian aferon

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-21 14:14:50

Per hunda mono

Per hunda mono – per malata prezo

Reen al la supro