Missatges: 38
Llengua: Esperanto
Clet (Mostra el perfil) 2 de juliol de 2009 20.47.53
Unu monato antaŭ, ni havis 5000 artikoloj da pli ol ili. Nia antaŭeniro falis sub 4000, kaj ili preterpasos nin antaŭ ol ni preterpasus la Volapükisto(j)n.
Rogir (Mostra el perfil) 2 de juliol de 2009 21.07.04
horsto (Mostra el perfil) 7 de juliol de 2009 17.29.25
En la vikipedio nun estas balotado pri la uzado de landonomoj. Estas du alternativoj elekteblaj:
1. Oni ĉiam uzu la saman sistemon en vikipedio, aŭ la -io aŭ la -ujo sistemo. Se tiu alternativo gajnos, tiam oni devos poste baloti pri la uzota sistemo, -io aŭ -ujo.
2. Ĉiu vikipediisto mem decidu kiun sistemon li uzas.
Kion vi opinias?
Rogir (Mostra el perfil) 7 de juliol de 2009 18.23.22
remy_boligee (Mostra el perfil) 7 de juliol de 2009 23.24.06
En la esperanta vikipedio mankas vere bonaj artikoloj (kun pli ol kelkaj lineoj nur).
horsto (Mostra el perfil) 8 de juliol de 2009 0.05.42
remy_boligee:Ne diru tion. Ĉu vi vere uzis la Esperantan vikipedion? Mi jam trovis artikolojn, kiuj estas pli ampleksaj ol en la germana vikipedio, kiu estas dua plej granda.
En la esperanta vikipedio mankas vere bonaj artikoloj (kun pli ol kelkaj lineoj nur).
Kaj se vere mankas kvalito ie, tiam vi ja povas ŝanĝi tion.
remy_boligee (Mostra el perfil) 8 de juliol de 2009 18.02.43
horsto:Ne, mi ne diris ke ne estas bonaj artikoloj en la Esperanta Vikipedio. Ne miskomprenu min!remy_boligee:Ne diru tion. Ĉu vi vere uzis la Esperantan vikipedion? Mi jam trovis artikolojn, kiuj estas pli ampleksaj ol en la germana vikipedio, kiu estas dua plej granda.
En la esperanta vikipedio mankas vere bonaj artikoloj (kun pli ol kelkaj lineoj nur).
Kaj se vere mankas kvalito ie, tiam vi ja povas ŝanĝi tion.
Mi nur volis diri ke la bonaj artikoloj ne estas tiom abundaj kiom en aliaj lingvoj. Laŭ mia opinio, pli gravas plibonigi jam ekzistantan artikolon ol krei alian novan.
Ni daŭrigu tiun laŭdindan klopodon
horsto (Mostra el perfil) 8 de juliol de 2009 20.38.45
remy_boligee:Mi konsentas pri tio. Certe ekzistas multaj artikoloj kiuj estas plibonigendaj, sed certe ankaŭ mankas certaj artikoloj. Mi ne scias kio estas pli grava, plibonigi la ekzistantajn artikolojn aŭ verki novajn.
Mi nur volis diri ke la bonaj artikoloj ne estas tiom abundaj kiom en aliaj lingvoj. Laŭ mia opinio, pli gravas plibonigi jam ekzistantan artikolon ol krei alian novan.
Ni ankaŭ ne forgesu, ke estas ĉirkaŭ centoble pli parolantoj de la portugala aŭ germana lingvoj ol parolantoj de Esperanto.
horsto (Mostra el perfil) 8 de juliol de 2009 21.15.56
Rogir:Ni havu unu nomon por ĉiu, alie oni lernu duoblajn nomojn.Ĉu vi legis mian mesaĝon kaj la ligitan paĝon en la vikipedio? Vi ŝajne ne havas multan tempon, vi skribas ĉiam nur unu frazon.
Ne temas ĉi tie pri la nomoj de la landoj, temas pri la sistemo por landonomoj.
La problemo estas:
Se alternativo unu gajnos, tiam oni devas malpermesi unu sistemon, aŭ la -uj- aŭ la -i- sistemon. Do vi devas malpermesi aŭ la laŭfundamentan -uj- sistemon aŭ la nun plej ofte uzatan (ĉ.90%) -i- sistemon.
Se alternativo du gajnos, tiam ambaŭ sistemoj estos permesitaj. La malavantaĝo estos, ke vi devos krei legilojn por ambaŭ sistemoj, ekz. por Germanio kaj Germanujo.
Clet (Mostra el perfil) 25 de juliol de 2009 21.16.12
horsto:Saluton al ĉiuj!Persone, mi ĉiam demandis min, el kie Zamenhof trovis tiun srtanĝan ideon rigardi landon kiel ujon (vazo, kesto, trogo...)
En la vikipedio nun estas balotado pri la uzado de landonomoj. Estas du alternativoj elekteblaj:
1. Oni ĉiam uzu la saman sistemon en vikipedio, aŭ la -io aŭ la -ujo sistemo. Se tiu alternativo gajnos, tiam oni devos poste baloti pri la uzota sistemo, -io aŭ -ujo.
2. Ĉiu vikipediisto mem decidu kiun sistemon li uzas.
Kion vi opinias?
Ni lasu ĉiuj popoloj elkti la nomon de sia lando. "Francujo" ne ĝenas min, sed povas aspekti ridinda por "profanaj" oreloj.