ไปยังสารบัญ

100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio!

จาก novatago, 15 มิถุนายน 2008

ข้อความ 38

ภาษา: Esperanto

Clet (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2009, 20:47:53

Sed atendante, la DANOJ verkas pli ol ni!

Unu monato antaŭ, ni havis 5000 artikoloj da pli ol ili. Nia antaŭeniro falis sub 4000, kaj ili preterpasos nin antaŭ ol ni preterpasus la Volapükisto(j)n.
malgajo.gif

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2009, 21:07:04

Ni faru artiklon pri ĉi tio!

horsto (แสดงโปรไฟล์) 7 กรกฎาคม 2009, 17:29:25

Saluton al ĉiuj!

En la vikipedio nun estas balotado pri la uzado de landonomoj. Estas du alternativoj elekteblaj:

1. Oni ĉiam uzu la saman sistemon en vikipedio, aŭ la -io aŭ la -ujo sistemo. Se tiu alternativo gajnos, tiam oni devos poste baloti pri la uzota sistemo, -io aŭ -ujo.

2. Ĉiu vikipediisto mem decidu kiun sistemon li uzas.

Kion vi opinias?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 7 กรกฎาคม 2009, 18:23:22

Ni havu unu nomon por ĉiu, alie oni lernu duoblajn nomojn.

remy_boligee (แสดงโปรไฟล์) 7 กรกฎาคม 2009, 23:24:06

Mi pensas ke la kvalito pli bonas ol la kvanto.
En la esperanta vikipedio mankas vere bonaj artikoloj (kun pli ol kelkaj lineoj nur).

horsto (แสดงโปรไฟล์) 8 กรกฎาคม 2009, 00:05:42

remy_boligee:
En la esperanta vikipedio mankas vere bonaj artikoloj (kun pli ol kelkaj lineoj nur).
Ne diru tion. Ĉu vi vere uzis la Esperantan vikipedion? Mi jam trovis artikolojn, kiuj estas pli ampleksaj ol en la germana vikipedio, kiu estas dua plej granda.
Kaj se vere mankas kvalito ie, tiam vi ja povas ŝanĝi tion.

remy_boligee (แสดงโปรไฟล์) 8 กรกฎาคม 2009, 18:02:43

horsto:
remy_boligee:
En la esperanta vikipedio mankas vere bonaj artikoloj (kun pli ol kelkaj lineoj nur).
Ne diru tion. Ĉu vi vere uzis la Esperantan vikipedion? Mi jam trovis artikolojn, kiuj estas pli ampleksaj ol en la germana vikipedio, kiu estas dua plej granda.
Kaj se vere mankas kvalito ie, tiam vi ja povas ŝanĝi tion.
Ne, mi ne diris ke ne estas bonaj artikoloj en la Esperanta Vikipedio. Ne miskomprenu min! rideto.gif

Mi nur volis diri ke la bonaj artikoloj ne estas tiom abundaj kiom en aliaj lingvoj. Laŭ mia opinio, pli gravas plibonigi jam ekzistantan artikolon ol krei alian novan.

Ni daŭrigu tiun laŭdindan klopodon

horsto (แสดงโปรไฟล์) 8 กรกฎาคม 2009, 20:38:45

remy_boligee:
Mi nur volis diri ke la bonaj artikoloj ne estas tiom abundaj kiom en aliaj lingvoj. Laŭ mia opinio, pli gravas plibonigi jam ekzistantan artikolon ol krei alian novan.
Mi konsentas pri tio. Certe ekzistas multaj artikoloj kiuj estas plibonigendaj, sed certe ankaŭ mankas certaj artikoloj. Mi ne scias kio estas pli grava, plibonigi la ekzistantajn artikolojn aŭ verki novajn.
Ni ankaŭ ne forgesu, ke estas ĉirkaŭ centoble pli parolantoj de la portugala aŭ germana lingvoj ol parolantoj de Esperanto.

horsto (แสดงโปรไฟล์) 8 กรกฎาคม 2009, 21:15:56

Rogir:Ni havu unu nomon por ĉiu, alie oni lernu duoblajn nomojn.
Ĉu vi legis mian mesaĝon kaj la ligitan paĝon en la vikipedio? Vi ŝajne ne havas multan tempon, vi skribas ĉiam nur unu frazon.
Ne temas ĉi tie pri la nomoj de la landoj, temas pri la sistemo por landonomoj.
La problemo estas:
Se alternativo unu gajnos, tiam oni devas malpermesi unu sistemon, aŭ la -uj- aŭ la -i- sistemon. Do vi devas malpermesi aŭ la laŭfundamentan -uj- sistemon aŭ la nun plej ofte uzatan (ĉ.90%) -i- sistemon.
Se alternativo du gajnos, tiam ambaŭ sistemoj estos permesitaj. La malavantaĝo estos, ke vi devos krei legilojn por ambaŭ sistemoj, ekz. por Germanio kaj Germanujo.

Clet (แสดงโปรไฟล์) 25 กรกฎาคม 2009, 21:16:12

horsto:Saluton al ĉiuj!

En la vikipedio nun estas balotado pri la uzado de landonomoj. Estas du alternativoj elekteblaj:

1. Oni ĉiam uzu la saman sistemon en vikipedio, aŭ la -io aŭ la -ujo sistemo. Se tiu alternativo gajnos, tiam oni devos poste baloti pri la uzota sistemo, -io aŭ -ujo.

2. Ĉiu vikipediisto mem decidu kiun sistemon li uzas.

Kion vi opinias?
Persone, mi ĉiam demandis min, el kie Zamenhof trovis tiun srtanĝan ideon rigardi landon kiel ujon (vazo, kesto, trogo...)
Ni lasu ĉiuj popoloj elkti la nomon de sia lando. "Francujo" ne ĝenas min, sed povas aspekti ridinda por "profanaj" oreloj.

กลับไปด้านบน