إلى المحتويات

Hezito pri prepozicio

من Javi_Delgado, 4 مارس، 2019

المشاركات: 21

لغة: Esperanto

Javi_Delgado (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2019 2:19:57 م

En la frazo: "Mi volas ŝanĝi miajn dolarojn en eŭrojn", la prepozicio "en" estas korekta.

sergejm (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2019 5:06:36 م

Estas korekta, sed mi preferus
"interŝanĝi dolarojn al/por/kontraŭ eŭroj"

StefKo (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2019 5:25:06 م

Kaj JE: "Interŝanĝi dolarojn je eŭroj" aŭ breve: "Eŭrigi dolarojn"?

Metsis (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2019 10:57:45 ص

Se vi serĉas en Tekstaro, la sola alternativo estas "ŝanĝi dolarojn kontraŭ eŭroj".

En ekzercoj de Duolingo oni uzas esprimon "ŝanĝi dolarojn en eŭrojn", kion mi ete miras. Unuflanke mi komprenas la esprimon kaj mi aŭtomatike uzus ĝin, sed aliflanke kelkaj asertas, ke "en" estas tre konkreta en E-o. Laŭ ĉi tiu interpreto oni ne povas diri ekz. "Kelkaj metaloj fluas en altaj temperaturoj" aŭ ne eĉ "ĉe altaj temperaturoj", ĉar oni ne povas esti ene en temperaturo, nur "je" taŭgas. Sekve oni ne povus diri "ŝanĝi en eŭrojn" aŭ kiel oni povas esti ene en mono?

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2019 3:48:38 م

Ne hezitu!

Oni povas ŝangi Eŭrojn en Dolarojn, sed prefere oni tenu la ekvivalenton en oro.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2019 7:28:58 م

Vortaro.net citas la frazon: interŝanĝi ĉapelon je ĉapo
Analogie: Interŝanĝi eŭrojn je dolaroj

En la pola oni ankaŭ uzas adekvatan prepozicion JE (na). Prepozicion EN (w) oni uzas pri ŝanĝo sorĉa, fizika, kemia, k.t.p., ekz. sorĉa ŝanĝo de plumbo en oron
Ŝanĝo de eŭroj en dolarojn signifus ian sorĉan ŝanĝon, tiel: sorĉvorto kaj eŭroj fariĝas dolaroj, kvankam hodiaŭ en interreta bankokonto... klik kaj eŭroj fariĝas dolaroj. Ankaŭ sorĉo!

sergejm (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2019 11:00:38 م

En la rusa oni ankaŭ uzas на (na): менять рубли на доллары - ŝanĝi rublojn sur dolarojn kaj превращать рубли в доллары - transmutaciigi rublojn en dolarojn - sed la lastan oni povas fari sen magio, ekz. aĉeti ion per rubloj kaj vendi ĝin kontraŭ dolaroj.

nikhil (عرض الملف الشخصي) 6 مارس، 2019 7:41:03 ص

StefKo:Kaj JE: "Interŝanĝi dolarojn je eŭroj" aŭ breve: "Eŭrigi dolarojn"?
Tio bonas!

StefKo (عرض الملف الشخصي) 6 مارس، 2019 8:09:44 ص

sergejm:En la rusa oni ankaŭ uzas на (na): менять рубли на доллары - ŝanĝi rublojn sur dolarojn kaj превращать рубли в доллары - transmutaciigi rublojn en dolarojn - sed la lastan oni povas fari sen magio, ekz. aĉeti ion per rubloj kaj vendi ĝin kontraŭ dolaroj.
Pola na kaj certe la rusa на estas multesignifaj. Oni devas traduki ĝin diverse, depende de kunteksto kiel: sur, en, al, por, laŭ, je kaj adverbigante ian substantivon, ekz. na angielski - anglen, na boku - flanke k.t.p. Do, via traduko: менять рубли на доллары - ŝanĝi rublojn sur dolarojn ne estas ĝusta. Devas esti: je dolaroj

Ĉu ne?

amigueo (عرض الملف الشخصي) 6 مارس، 2019 10:20:39 ص

Javi_Delgado:En la frazo: "Mi volas ŝanĝi miajn dolarojn en eŭrojn", la prepozicio "en" estas korekta.
mi miras ke esperanto ne preferas alian pli precizan verbon ol na ŜANĜI.

transformi ion en ion alian = igi ion io (ho, kia koncizo!)

sen trovi precizan verbon por transformo inter moneroj:

igi dolarojn eŭroj aŭ eŭrigi dolarojn (koincide kun StefKo)
(tamen, oni povus eŭrigi dolarojn per magio aŭ ne ortodokse ekonomiaj metodoj)

ĉi ekomomiaj transformoj inspiras laŭvolan ŝparon de verboj AĈETI kaj VENDI:

mi aĉetis ĉevalon kontraŭ fortuneto = mi ĉevaligis fortuneton = mi igis fortuneton ĉevalon
mi vendis loĝejon kontraŭ milioneŭro = mi milioneŭrigis loĝejon = mi igis loĝejon milioneŭro

plu?
vendi ĉevalon? monigi ĉevalon.
aĉeti loĝejon kontraŭ milioneŭro? varigi milioneŭron.

vendi = monigi (ne ekzakta difino)
aĉeti = varigi (ne ekzakta difino)

varigi? ĉu var- estas la taŭga vort-?

عودة للاعلى