Więcej

Cimoj, eraroj kaj plibonigindaĵoj de la nova lernu!

od Jev, 30 lipca 2006

Wpisy: 60

Język: Esperanto

Efim (Pokaż profil) 12 września 2007, 00:49:03

Jes. Dankon.

Terurĉjo (Pokaż profil) 7 października 2007, 07:07:02

  • unu
  • du
  • tri
mi ne komprenas, kiel krei numeran liston, dum la bulan mi sukcese faris.
[LISTO]
unu
du
tri[/list]

Terurĉjo (Pokaż profil) 14 października 2007, 11:59:37

Ĉu oni povas neniigi sian mesaĝon?

Jev (Pokaż profil) 14 października 2007, 17:26:53

Terurĉjo:Ĉu oni povas neniigi sian mesaĝon?
Mmm... mi ne memoras, kiel mi faris. Ĉu vi ne vidas la ligilon "Forigi" super ĉiu via mesaĝo apud la ligilo "Respondi"?

Terurĉjo (Pokaż profil) 14 października 2007, 19:14:35

Ne, mi ne vidas. La ligilo en mia menuo forestas. Mi povas nur redakti miajn mesaĝojn kaj respondi okulumo.gif al ili.

Terurĉjo (Pokaż profil) 8 grudnia 2007, 20:36:29

Al prizorgantoj kaj tradukantoj (eble, al programistoj):
Jen kio aperis kiel traduko de la vorto "trafi": достигнуть, где, где я очутился, я, камень, коса, куда, куда я попал, настигнуть, наткнуться, нашла, нашла коса на.
Kien mi trafis? lango.gif

Jasminka (Pokaż profil) 8 grudnia 2007, 20:39:12

Terurĉjo:Al prizorgantoj kaj tradukantoj (eble, al programistoj):
Jen kio aperis kiel traduko de la vorto "trafi": достигнуть, где, где я очутился, я, камень, коса, куда, куда я попал, настигнуть, наткнуться, нашла, нашла коса на.
Kien mi trafis? lango.gif
Tasko al vortaristoj. okulumo.gif Skribu en la rusa forumo.

Terurĉjo (Pokaż profil) 8 grudnia 2007, 20:43:13

Mi iras en la rusan forumon. Dankon pro la konsilo.

homojKunHomoj (Pokaż profil) 11 grudnia 2007, 13:02:18

Hodiaŭ mi indikis ian «malbonan» pasvorton al lernu!. Tio sonas strange. Mi pensas ke, «malĝusta» estus pli bona. Ja, estas ege eta Plibonigindaĵo, sed tio ĉi gravas senkulpa.gif

Terurĉjo (Pokaż profil) 30 stycznia 2008, 09:58:09

Ŝajnas al mi tre utila kaj oportuna, ke komence de ĉiu forumo troviĝu nemoveblaj fadenoj, kiuj enhavu la plej gravajn kaj interesajn informojn.
Kreadon kaj redaktadon de la fadenoj oni lasu al lernu-teamanoj, dum ĉiuj rajtu skribi en ili.
Ekzemple mi ŝatus, se mi tuj trovus ligilojn de retaj bibliotekoj, kalendarojn de E-aranĝoj tutmondaj aŭ lokaj, muzikojn kaj kantojn kaj t.p.
Dankon.

Wróć do góry