إلى المحتويات

Iĉistoj kaj aliaj

من Ergazomai, 19 يونيو، 2008

المشاركات: 58

لغة: Esperanto

Ergazomai (عرض الملف الشخصي) 4 يوليو، 2008 5:24:59 م

diogotŭ:Iĉistoj, riistoj, hiistoj!

Ne ŝanĝu Esperanton! Mi estas lernanta ĝin!
Vi frapis la aferon. Esperanto ne devas ŝanĝi, ĉar multe da uloj estas lernantaj ĝin kaj ili necesas neskuantan lingvon!

Esperanto devus fari kiel Lojban: la Loĵbanistoj firmigis la lingvon dum 10 jaroj por kapabligi al la lernontoj ellerni la lingvon senŝanĝe.

Tro da volo por perfekteco mortigos la lingvon!

AlfRoland (عرض الملف الشخصي) 4 يوليو، 2008 7:21:14 م

Mi samopinias ke D i o g o t u x presentis la plej elegantan argumenton en tiu diskuto. Per du frazoj li konkretigis pri kio temas. Evoluo de esperanto kaj necesas kaj estas danĝero. Ni nepre kompletigu nian vortprovizon sed konservu kiel eble plej multe la gramatikan strukturon. Unu el la plej grandaj malfacilaĵoj en naciaj lingvoj estas neregula konjugacio de verboj. Tiu certe estas rezulto de lingva evoluo. Se ni akceptus senkritike ŝanĝojn en la strukturo de esperanto ĝi iom post iom perdus la avantaĝojn kompare al la naciaj lingvoj.

Fine: ĉu necesas ke la redaktilo de la forumoj aŭtomate ŝanĝas kombinon de ekzemple ”u” kaj ”x” al ”ŭ”?

horsto (عرض الملف الشخصي) 4 يوليو، 2008 7:32:09 م

AlfRoland:
Fine: ĉu necesas ke la redaktilo de la forumoj aŭtomate ŝanĝas kombinon de ekzemple ”u” kaj ”x” al ”ŭ”?
Exzistas maniero eviti ke la x estas ŝanĝota, sed mi bedaŭrinde forgesis. Mi pensis ke estas duobla x, sed tio ne funkcias. Eble iu alia memoras kaj skribos ĉi tie.

diogotux (عرض الملف الشخصي) 6 يوليو، 2008 12:33:49 ص

Karaj!

Mi tre bedaŭras ke mia nomo estigas problemojn, kaj mi tre bedaŭras ke ĝi havas ikson! Eĉ mi mem ne povas skribi mian uzantnomon korekte pro la damna ikso!

Sed mi eltrovis solvon: legu posta mesaĝo.

Ankaŭ eblas skribi Diogotuks, kio estus la Esperantiga formo de seniksigi vortojn kun "x".

diogotux (عرض الملف الشخصي) 6 يوليو، 2008 12:51:55 ص

Samideanoj!

Por skribi la simbolon ikson, metu simplan citilon (') antaŭ la ikson. Tiel, vortoj kiel Diogotŭ fariĝos Diogotu'x.

Se vi alklakas Antaŭmontri-butonon, la simpla citilo ankoraŭ estas tie kaj estas montrata, sed post klako de redakti-butono aŭ sendi-butono, la citilo sola antaŭ ikso malaperas.

FrankoVoglero (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2008 12:18:57 م

AlfRoland:Eble "cerba fantomo" estas malfacile komprenebla por ne-svedoj. Mi provis esperantigi la svedan esprimon "hjärnspöke".
Saluton aŭ Malĝis okulumo.gif,

en la germana oni povas bone kompreni la vorton "hjärnspöke" aŭ "cerba fantomo". En Germanio oni diras "Hirngespinst".

Kaj vi tute pravas ke la invento de -iĉ sufikson estas grandan hjärnspöke. Ne gravas la vorto estas viro aŭ malino oni nur povas kompreni la sencon. vir- kaj -in estas sufiĉe kaj facile!

malsaluton (Mi ne scias, ĉu oni povas diri tion)

Frank

AlfRoland (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2008 9:52:14 ص

Interese ke tiu esprimo almenaŭ estas komprenebla al germanoj. Eble pro tio ke la sveda estas tre influita de la germana lingvo. Por mi ne estas egale se ni uzu viro aŭ malino. Eble denove ĉar mi ne tute povas liberiĝi de mia gepatra lingvo. Pritraktu la adjektivan formon de malino, ”malina”. Svede mi povus diri: ”Hon är väldigt okvinnlig!”. Tiu estus esperante: ”Ŝi estas tre malina!”. La esprimo estas tre moka kaj pro tio evitinda. Ankaŭ mi ne ŝatas ”malino” ĉar ĝi esprimas kontraŭecon inter viro kaj virino. Por mi temas pri du variantoj de la homa spicio.

Dreamlight (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2008 8:43:53 م

Esperanto, kiel ĝi estas, ne estas sekse neŭtrala. Ĉu estas virino ina viro? Ĉu estas patrino ina patro? Aĉ!

Mi neniel ajn komprenas, kiel aŭ kial la plejparto de esperantujanoj, iĉaj kaj inaj, tribo kiu volegas socia progreso en ĉi mondaĉo, resistas la natura evolado de ilia lingvo.

Ergazomai (عرض الملف الشخصي) 26 يوليو، 2008 3:50:06 م

Esperanto, kiel ĝi estas, ne estas sekse neŭtrala
Ho Dio! Komprenu: la problemo ne estas pri la neŭtraleco seksa de la lingvo. Tiu estas senutila polemiko. Esperanto ne estas ejo por fari sekvantarojn.

La sufikso -iĉ- kaj aliaj proponoj estas pensitaj por plibonigi la esprimebleco de nia lingvo, ne por krei senutilajn diskutojn pri "Povo al inoj!" kaj aliaj.

Mikaelo (عرض الملف الشخصي) 26 يوليو، 2008 6:03:16 م

Dreamlight:Esperanto, kiel ĝi estas, ne estas sekse neŭtrala. Ĉu estas virino ina viro? Ĉu estas patrino ina patro? Aĉ!

Mi neniel ajn komprenas, kiel aŭ kial la plejparto de esperantujanoj, iĉaj kaj inaj, tribo kiu volegas socia progreso en ĉi mondaĉo, resistas la natura evolado de ilia lingvo.
Laŭ mi tio estas ĝuste ne natura. En pluraj naciaj naturaj lingvoj tio ekzistas. Kaj vi proponas ĝuste nenaturan evoluon de la lingvo. La problemo estas "elsuĉita el fingro". Mi dum kelkaj jardekoj de mia esperantisteco neniam aŭdis plendojn de esperantistinoj pri tiu "diskriminacio". La "problemon" metas nur reformistoj jukantaj pri senesperaj provoj almenaŭ ion reformi. Kial vi ne komprenas ke esperantista popolo ne volas viajn reformojn? Kaj se vere aperos iu problemo, do ĝi estos solvata ne dank'al reformistoj, sed vere per natura evoluo de lingvouzantoj.

عودة للاعلى