إلى المحتويات

Iĉistoj kaj aliaj

من Ergazomai, 19 يونيو، 2008

المشاركات: 58

لغة: Esperanto

Ergazomai (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2008 2:45:18 م

Saluton, mi antaŭ malmulte da tempo ekkonis la ekzistado de la iĉistoj kaj de la riistoj. Kiom estas disvastiĝinta tiu movado?

Hilded (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2008 7:28:16 م

Ergazomai:Saluton, mi antaŭ malmulte da tempo ekkonis la ekzistado de la iĉistoj kaj de la riistoj. Kiom estas disvastiĝinta tiu movado?
Mi ne komprenas. Kio estas iĉisto kaj riisto?

Andybolg (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2008 8:06:56 م

Ergazomai:Saluton, mi antaŭ malmulte da tempo ekkonis la ekzistado de la iĉistoj kaj de la riistoj. Kiom estas disvastiĝinta tiu movado?
Ĉu vi pensas pri tio ĉi?

Valuniox (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2008 3:02:57 ص

okulumo.gif bonvolu kion signifas riisto kaj iĉisto? DANKON

davidwelsh (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2008 6:47:44 ص

Valuniox:okulumo.gif bonvolu kion signifas riisto kaj iĉisto? DANKON
Riismo

Iĉismo

davidwelsh (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2008 7:19:08 ص

Mi nek estas iĉisto nek riisto.

Mi bone komprenas kaj respektas la argumentojn por tiel reformoj por fari Esperanton pli seksecneŭtralan, sed persone mi pensas ke tiel radikaj, kontraŭfundamentaj reformoj estas grave danĝeraj por nia lingvo. Zamenhof havis bonajn kialojn por neŝanĝebligi la Fundamenton kaj tiujn estas saĝe respekti laŭ mi.

Esperanto estas aparte tiel fleksebla lingvo ke devas ebli trovi kreemaj nekontraŭfundamentaj manieroj fari ĝin malpli virseksotendenca.

Eksemple, mi tre ŝatas la ideon uzi "malina" por signifi "vira" kiu mi havas la impreson iĝis sufiĉe kutime. Tiel radikalaj lingvoreformoj ne eblas en iu ajn nacia lingvo, sed en Esperanto oni tute rajtas uzi la lingvon en tiel nova maniero - sed nur se la nova uzmaniero konformas al la Fundamento. Laŭ mi, precize tiu fleksebleco necesas iun fundamentan bazon ĉiuj respektas. Aliamaniere, nia lingvo falos en pluraj kaj pluraj dialektoj kaj uzmanieroj.

Mi tre ŝatus aŭdi pri aliaj nekontraŭfundamentaj ideoj por fari nian lingvon malpli virseksotendencan. okulumo.gif

jan aleksan (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2008 8:05:17 ص

Ergazomai:Saluton, mi antaŭ malmulte da tempo ekkonis la ekzistado de la iĉistoj kaj de la riistoj. Kiom estas disvastiĝinta tiu movado?
Saluton,

Mi ne pensas ke estas ebla diri kiom disvatiĝinta ĝi estas. Sajne, ne estas la plej granda parte de esperantistoj.

Mi ne vere komprenas la riismo. La seksa problemo kun li, ŝi, ĝi, ne ekzistas. Estus simple, pli simple se oni uzus unu vorto senseksa, tiel "ri". Sed la riismo volas aldoni alia vorto. Ne vere necesas...

Tiu problemo ekzistas en natura lingvo, kiam oni uzas la pluralo. France:

1viro >> il; 2 viroj >> ils
1virino >> elle; 2 virinoj >> elles
1viro+1virino >> ils
1viro + 99 virinoj >> ils ...

Ne estas tiel en esperanto, dank'al "ili".

Male, mi pensas ke -iĉ- estas bona aĵo. Zamenof kreis esperanton uzante kutimoj de sia tempo. En tiu tempo, seksaj problemoj simple ne gravis. Estis, tute natura uzi ina sufikso tiel, ekz, en germanan.

Ergazomai, mi jam scias ke vi bone parolas la francan okulumo.gif: Vidu tiu babilaĵo en francan forumon: http://fr.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

Ergazomai (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2008 1:23:05 م

Efektive -iĉ- estus bona sufikso, se ĝi uzatus tiel:

porko (neŭtra)
porkiĉo (vira)
porkino (ina)

Mi aldonis ankaŭ en mian propran lingvon tian sufikson...

Tamen -iĉ- ne estas tre bonsona. Oni devus trovi alian sufikson por la sama funkcio.

jan aleksan (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2008 8:04:40 ص

Ergazomai:Efektive -iĉ- estus bona sufikso, se ĝi uzatus tiel:

porko (neŭtra)
porkiĉo (vira)
porkino (ina)

Mi aldonis ankaŭ en mian propran lingvon tian sufikson...

Tamen -iĉ- ne estas tre bonsona. Oni devus trovi alian sufikson por la sama funkcio.
la elekto de -iĉ- ne estas hazarda: Estas jam uzita por karesnomo: ekz: paĉjo kaj panjo.

-in- estas jam uzita. Por ne konfuzi homojn, oni proponis -iĉ-. Simpla.

ĝis,

EL_NEBULOSO (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2008 10:25:18 ص

Mi pensas ke vir- kaj -in estas tre taŭgaj silboj.

Geraldo

عودة للاعلى