본문으로

Horloĝo ne povas esti donaco en Ĉinio

글쓴이: abaligu, 2019년 9월 11일

글: 7

언어: Esperanto

abaligu (프로필 보기) 2019년 9월 11일 오전 2:44:35

Estis ĉambrokunulo mia, kiu ricevis donacon de knabino dum 1998, kiam unu nokton mi revenis el la klasĉambro. Mi vidis lin disŝiri horloĝon. Li kondutis kiel boddhisattva ĵetanta florojn, formitante la fingroj kiel lotuso. Li uzis sian dikfingron kaj mezan fingron, trenante, larmante kaj ĵetante la relikvojn tra la planko.

Ĝis antaŭ nelonge mi konsciis pri tio, kio okazis al la ĉambrokunulo. Oni neniam povas prezenti iun ajn ĉinon kun horloĝo ĉar ĝi sonas kiel morto en la ĉina.

abaligu (프로필 보기) 2019년 9월 11일 오후 10:06:28

Ĉu vi amuziĝas, mia kara mondo?

LM59650 (프로필 보기) 2019년 9월 12일 오전 10:08:41

Jes, tiu anekdoto estas interesa.
En Francio, ni havas malsimilajn superstiĉojn (la nombro 13, nigraj katoj, ktp... estas malfeliĉigilo).

Altebrilas (프로필 보기) 2019년 9월 12일 오후 1:57:09

Mi konfesas, ke mi ne bone komprenas, kial li agis tiel.

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 9월 12일 오후 4:21:30

abaligu: Ĉu vi amuziĝas, mia kara mondo?
La mondo, ke vi priskribas, estas tre malgaja.

呼格吉勒图 (프로필 보기) 2019년 9월 13일 오전 4:36:40

Ĉiuj kulturoj, ne nur ĉinio, havas tiajn tabuojn. En la ĉina lingvo, horloĝo prononciĝas kiel "ĝon", same kiel "fino" en la ĉina. Do, "donaci horloĝon" prononciĝas kiel "son ĝon" , same kiel "prepari kaj partopreni enterigon kaj funebri" k.s. en la ĉina lingvo.

Altebrilas (프로필 보기) 2019년 9월 13일 오후 12:05:46

Do la venka fino estas la venka "ĝon", aŭ la venk-aĝon.

Tio rememorigas al mi kanzonon, kiun ni kantis esperante:

"Kiam regos am' sur ter... ni jam estas mortaj fratoj!"

okulumo.gif

다시 위로