Į turinį

Pri ja

Zam_franca, 2019 m. rugsėjis 14 d.

Žinutės: 36

Kalba: Esperanto

KatjaMcFlores (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 17 d. 09:21:54

Granda diskuto pri eta vorteto...
Multlingva android-vortaro PReVo, kiu haveblas en PlayMarket, proponas jenajn signifojn en "non-slavic" lingvoj por la vorto "ja":
en: indeed, surely, decidedly, after all;
fr: certes, effectivement, il est vrai que, en fait, bien;
de: ja, zwar (miaopinie, taŭgas ankaŭ "doch");
es: ciertamente, efectivamente;
it: certamente, ovviamente, de facto.

Vinisus (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 17 d. 12:03:15

Jes ja, bela vulpo! Vi tute pravas.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 18 d. 09:10:09

Mi emas uzi "ja" kiel "neŭtra" elemento en kunordigaj frazoj kiel:
Diru al mi ĉu li ja aŭ ne venos.
Mi - ja kaj ne - konsentas kun vi.

StefKo (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 18 d. 10:24:50

Altebrilas:Mi emas uzi "ja" kiel "neŭtra" elemento en kunordigaj frazoj kiel:
Diru al mi ĉu li ja aŭ ne venos.
Mi - ja kaj ne - konsentas kun vi.
Ĉi tiujn frazojn mi ne komprenas. Legu kion skribis ĉi-supre thyrolf.

Malgraŭ la partikuloj ne havas memstaran signifon, ili donas al eldiroj koloron signifan, sentan, emocian. Kaze de ilia uzado oni devas konscii ilian signifon kaj traduki ilin!

Iuj lingvoj enhavas multe da partikuloj, jen en la pola (ne legu ilin sed nur rigardu!):

a, aby, aby-aby, ać, ady, akurat, ale, ależ, ani, anoć, aż, azaliż, ba, bądź, blisko, bo, bodaj, bodajże, by, być może, byle, bynajmniej, choć, choćby, chociaż, chyba, ci, co prawda, coś, cóż, czy, czyż, czyżby, daj, dokładnie, dopiero, doprawdy, dyć, gdzie, gdzież, hę, ino, istotnie, izażem, ja, jakby, jakoś, jedno, jedynie, jeno, jeszcze, jo, już, jużci, lada, leda, ledwie, ledwo, li, mniej więcej, może, na pierwszy rzut oka, na przykład, najmniej, naprawdę, nawet, ni, niby, nie, niech, niechaj, niemal, niemalże, niespełna, niestety, no, no to co, nom, notabene, oby, oczywiście, około, omal, ot, oto, otóż, owszem, oż, pewnie, ponadto, pono, ponoć, potrzeba, powaga, prawie, przeca, przecie, przecież, przeciwnie, przynajmniej, również, rychtig, rychtyk, rzeczywiście, sia, skąd, skądinąd, skądże, snadź, snoci, sobie, tak, także, tam, temu, też, to, toż, trza, tyć, tylko, tymczasem, tyż, warto, wcale, widocznie, więc, włącznie, właściwie, właśnie, wręcz, wszak, wszakże, wszelako, wżdy, z, za, zaiste, zaledwie, zali, zapewne, zaprawdę, zaraz, zarazem, zatem, zawsze, ze, zgoda, zresztą, ża, żeby, żeż

StefKo (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 18 d. 10:38:44

KatjaMcFlores:Granda diskuto pri eta vorteto...
Multlingva android-vortaro PReVo, kiu haveblas en PlayMarket, proponas jenajn signifojn en "non-slavic" lingvoj por la vorto "ja":
en: indeed, surely, decidedly, after all;
fr: certes, effectivement, il est vrai que, en fait, bien;
de: ja, zwar (miaopinie, taŭgas ankaŭ "doch");
es: ciertamente, efectivamente;
it: certamente, ovviamente, de facto.
Mi opinias ke tio ne estas nur "Granda diskuto pri eta vorteto" sed vasta problemo de komprenado kaj tradukado de la parolelemento kiel partikulo (ĉi-tie JA, alie - alia partikulo).

sergejm (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 18 d. 16:38:47

Altebrilas:Mi emas uzi "ja" kiel "neŭtra" elemento en kunordigaj frazoj kiel:
Diru al mi ĉu li ja aŭ ne venos.
Mi - ja kaj ne - konsentas kun vi.
En ĉi tiuj frazoj necesas uzi 'jes', ne 'ja'. 'Ja' povas akcenti ambaŭ neadon kaj jesadon, do tia 'ja' estas nekomprenenbla, kiel jam diris StefKo.

Metsis (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 19 d. 06:16:22

Dio mia!

La Esperanta "ja" NE signifas jes, ja ≠ jes. Mi jam skribis en la komenco:
Metsis:
En la germana la vorto "ja" havas du signifojn: "jes" kaj kiel fortiga vorto.
  • Habe ich recht? Ja, du hast / Ĉu mi pravas? Jes, vi pravas.
  • Habe ich recht? Ja, du hast ja / Ĉu mi pravas? Jes, vi vere/ja pravas.
Por la dua signifo Z pruntoprenis la germanan vorton.
Lasu min aldoni nean version:
  • Habe ich recht? Nein, du hast ja nicht / Ĉu mi pravas? Ne, vi ja ne pravas.
Do kiel KatjaMcFlores skribis, la Esperanta "ja" estas fortiga vorto:
KatjaMcFlores:
en: indeed, surely, decidedly, after all;
fr: certes, effectivement, il est vrai que, en fait, bien;
de: ja, zwar (miaopinie, taŭgas ankaŭ "doch");
es: ciertamente, efectivamente;
it: certamente, ovviamente, de facto.
Oni povas kontinui la liston:
fi: -han/-hän, -pa/-pä, toki, (ei) tasan
sv: ju, faktiskt
pl: …

Zam_franca (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 19 d. 15:51:34

Finfine, ĉu ni povas konkludi, ke tio nur estas sinonimo de "vere" ?

Vinisus (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 19 d. 16:00:35

Kial ne, "certe" ? Certe mi iros = Jes ja, mi iros. Harfendisto mi estas ridulo.gif

Metsis (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 20 d. 06:54:38

ja, vere, certe, fakte, evidente…

La vorto fortigas la sencon de la frazo, kiu ofte en la espa signifas la sencon de la ĉefverbo.

Atgal į pradžią