前往目錄

Pri ja

貼文者: Zam_franca, 2019年9月14日

訊息: 37

語言: Esperanto

Metsis (顯示個人資料) 2019年9月20日上午6:54:38

ja, vere, certe, fakte, evidente…

La vorto fortigas la sencon de la frazo, kiu ofte en la espa signifas la sencon de la ĉefverbo.

amigueo (顯示個人資料) 2019年9月28日下午2:23:44

la signifo de JA? vere, certe, evidente.
rezulto? finfine ni povas kunmeti ĝin!
malbona novaĵo: la kunmeto estas malpermesata.
ĉu vi venos dimanĉe? ja. (tio ne signifas JES)
ĉu vi venos dimanĉe? malja. (tio ne signifas NE).
ĉu?

sergejm (顯示個人資料) 2019年9月28日下午6:42:11

"Ja" en mallonga respondo ne estas tro komprenebla - ja "ja" ne signifas "jes" - despli "malja".
En ordinara frazo oni uzas "ja" anstataŭ "certe", "vere" ktp ĉar ĝi estas unusilaba kaj ne havas akcento.
Tamen eblas verbo "jai" - paroli frazon kun "ja".

Nala_Cat15 (顯示個人資料) 2019年9月28日下午7:33:21

Laŭ mi, “ja” pli jesigas vorton kaj same emfazigas ĝin. la sola vorto ke mi povas kompari estas “indeed” en la angla.( pardonu la anglan ekzemplon) Sed ĝi estas uzita iomete malasame, sed denove por pli jesigi la vorton. En la angla oni uzus “ do” por emfazo aŭ “ indeed” antaŭ la verbo.

StefKo (顯示個人資料) 2019年9月29日上午8:37:31

En vortaro.net estas:

“JA – partikulo, uzata por akcenti, emfazi la realecon de ideo entenata en frazo aŭ en vorto”

Tiu informo estas, kiele oni vidas, tro ĝenerala, do abstrakta. En unu vortaro mi trovis informon pli detalan:
"
JA
1. Rilatas al donita situacio, eldiro kaj malkonfirmas ĝian verecon, ĝustecon, ekz.
Lin JA ne interesis, kiel oni nomas tiujn florojn.
2. Akcentas kontraston kontraŭ anticipa eldiro
3. Akcentas verecon kaj evidentecon de eldiro, ekz.
La knabinoj timas, sed la knaboj JA ne timas.
"
JA rilatas al ideo, eldiro, situacio kaj ne al iu unu vorto! Do ĝia signifo dependas de la kunteksto.

amigueo (顯示個人資料) 2019年10月5日下午5:05:02

tezo: se mi komprenas signifon de vorto, mi povas kunmeti gxin.

tre ja . maltro ja . malja. des ja . jaigxi . jaigi iun pri io .

malja veni = ja ne veni

nornen (顯示個人資料) 2019年10月13日下午9:44:22

Jes.

回到上端