目次へ

Ĉu la seksneŭtrala pronomo "ri" estas kontraŭfundamenta?

Jxusteno,2020年1月13日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

Dingosaar (プロフィールを表示) 2020年12月1日 14:18:11

Mi ŝatus vidi la unu Espernto-diskuton, en kiu la "kontraŭulo" ne estas akuzita pri "blinda konservemo" aŭ ne nomata "malveraĵulo" ...

Dingosaar (プロフィールを表示) 2020年12月1日 14:23:27

Altebrilas:Ankaŭ pri la dua persono, la pronomaro tro malabundas.

Oni jam kreis "ci" por ebligi al la francoj la ciumadon (pli amika/intima alparolado). Eble oni povas krei "zi" por indiki respekton, komforme al la germana prononco.
En Esperanto, "ci" ŝajnas esti uzata kiel la "ты" en la rusa, multe pli intime ol la franca "tu" aŭ la germana "du". Mi vidas neniun ligon kun la franca.

Dingosaar (プロフィールを表示) 2020年12月1日 14:39:12

Zam_franca:
Giismo tre strangas. Vi estas la unua giisto, kiun mi renkontas.
Sed jen mia nuna penso pri la temo: uzu la pronomon, kiun vi plej bone estimas, kaj ni ĉesu debati. Ni atendu vidi kiun pronomon estos la plej uzata (krome, mi persone ne vere estas riisto) kaj ni vidu ĉu homoj komprenos vian pronomon "gi".
Vi ne celas serioze diri, ke "hieraŭ mi vidis homon, sed mi ne scias ĉu li estas vir- aŭ in-seksulo" aŭ "li ne volas ke oni rivelu lian sekson." estus komprenebla, sed "gi ne volas ke oni rivelu gian sekson."; "ri ne volas ke oni rivelu rian sekson" aŭ "mia patriĉo, hi estis granda homo" ne.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年12月1日 16:23:40

Mi celas serioze diri ke la uzado de ĉiuj tiuj proponoj estas pli efikaj ol la senfina debatado pri pronomo.

Fundamente, "li" neŭtralas, do ja estas aŭ almenaŭ estu komprenebla ĉi-sence, ĉar Zamenhof klare diris, ke êc se aperos novaj pli oportunaj vortoj, la fundamentajn vortojn oni plu lernu.

Sed mi ne plu debatu pri tio. Ni elektu alian, pli interesan diskuttemon.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2020年12月2日 10:50:55

Dingosaar:
Altebrilas:Ankaŭ pri la dua persono, la pronomaro tro malabundas.

Oni jam kreis "ci" por ebligi al la francoj la ciumadon (pli amika/intima alparolado). Eble oni povas krei "zi" por indiki respekton, komforme al la germana prononco.
En Esperanto, "ci" ŝajnas esti uzata kiel la "ты" en la rusa, multe pli intime ol la franca "tu" aŭ la germana "du". Mi vidas neniun ligon kun la franca.
Vi pravas, sed praktike mi aŭdis tion nur en laboristaj franclingvaj rondoj, kie ciumado estas kutimo. Ĉu estas la sama en Germanio kaj Rusio? Ĉu tiaj esperantistoj ankaŭ uzas "ci"?

Dingosaar (プロフィールを表示) 2020年12月2日 11:50:35

Altebrilas:
Dingosaar:En Esperanto, "ci" ŝajnas esti uzata kiel la "ты" en la rusa, multe pli intime ol la franca "tu" aŭ la germana "du". Mi vidas neniun ligon kun la franca.
Vi pravas, sed praktike mi aŭdis tion nur en laboristaj franclingvaj rondoj, kie ciumado estas kutimo. Ĉu estas la sama en Germanio kaj Rusio? Ĉu tiaj esperantistoj ankaŭ uzas "ci"?
Kiom mi scias, ne. Mi nur legis pri "ci" kaj rekonis la similecon al la rusa.

En plej multaj situacioj, kie "ты" estas uzata (intima familio), oni ne parolus Esperanton. Mi pensas, ke "ci" estas plejparte por literaturaj tradukoj.

amigueo (プロフィールを表示) 2021年10月18日 8:14:55

Estas fortaj tensioj pri pronomsistemo.
Mi proponas inkluzivan kaj evolutivan sistemon.

RI UL J
HI ICX CXJ
SXI IN NJ
LI laux tradicia uzo, nemarkita sekso.

Tío similas al la paralelaj uzoj de VI kaj CI.
Esperanto devus esti komforta al homoj de diversaj generacioj kaj diversaj valoroj.

先頭にもどる