Al la enhavo

Kiujn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn vi elektus?

de Jxusteno, 2020-januaro-21

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-23 17:33:17

http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/an...
Zamenhofo, alinome Doktoro Esperanto: 1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »
Ĵusteno:Sed kiam oni parolas pri ino oni kutime diras "manĝantino", ĉu? Danke la principojn iĉo-kiel-normo, ino-kiel-escepto kaj ipo-kiel-malekzistaĵo.
Ĉu vi legis mian mesaĝon??? Mi do nigrigu ĝin :
En seksneŭtralaj vortoj ("manĝanto") oni ne uzas kutime la vir-igilo ('vir'-). Sed ĝi direblas ja, ekzemple pere de 'vira manĝanto' aŭ eĉ 'vir-manĝanto' (ne estas nekorekta, ĉu ne? Ĝi simple nekutimas).
Estas eble nesimetria, sed la genro direblas.

Ĵusteno:Jen ankaŭ mia vidpunkto: ulo → ri; uliĉo → ri; ulino → ri; ulipo → ri. Ni ĉiuj estas uloj, sed ne ĉiuj el ni estas iĉoj, ne ĉiuj el ni estas inoj, ne ĉiuj el ni estas ipoj.
Jen sensencaĵo. Laŭ vi la fakto, ke "li" estas kaj por viroj, kaj neŭtrala, estas diskriminacia. Sed prave Nornen iel diris, ke estas nur karakteristiko de la gramatiko.
Laŭ vi oni devas sanĝigi tiun "diskriminacian" sistemon kiu enhavas pronomon kaj por la vira genro, kaj por la neŭtrala, pere de sistemo kiu enhavus pronomon kaj por la neduumuloj, kaj por la neŭtrala!!
Tia ŝanĝo estus rindinda pro sia senutileco;
ne ĉiuj el ni estas ipoj.
prave vi diris tion.

Oni ne povas paroli genro-neŭtrale, eble ne estus tiel en perfekta lingvo, sed oni tamen povas paroli pri neduumuloj.
Mi estas por la aldono de "ri", sed nur por la neduumuloj!!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-24 05:30:06

Kontraŭ kio ekzakte en la Antaŭparolo estas uzado de la sekse kaj genre neŭtralaj vortoj?
Zam_franca:En seksneŭtralaj vortoj ("manĝanto") oni ne uzas kutime la vir-igilo ('vir'-). Sed ĝi direblas ja, ekzemple pere de 'vira manĝanto' aŭ eĉ 'vir-manĝanto' (ne estas nekorekta, ĉu ne? Ĝi simple nekutimas).
Sed ĉe la iĉaj radikoj kiel patr sekse kaj genre neŭtralaj esprimoj estas preskaŭ neeblaj (neartifikaj vortoj por paroli pri neduumulo ofte malestas; des pli, diri ke ojnklipo estas neduuma onklo estas tiel same kiel diri ke onklo estas vira onklino) . Krome en la praktiko tiaj vortoj kiel manĝanto ofte estas uzataj jen kiel sekse kaj genre neŭtralaj, jen kiel iĉaj. Efektive estas eble diri vira manĝanto, kvankam ni ne kutimis tiel diri, sed en la praktiko oni ofte emas mencii la inan sekson, dum la iĉa estas kvazaŭ defaŭlta kaj, kompare kun la ina, "tute ne menciinda".
Se malestas sekse neŭtrala vorto, oni foje ne povas turni sin al publiko, kie estas kaj iĉoj, kaj inoj, ka ipoj aŭ homoj de nekonata sekso. Ĉu oni diru "estimataj sinjoroj, sinjorinoj kaj neduum-sinjoroj", kiam oni scias ke tie estas kaj inoj, kaj iĉoj, kaj ipoj? Sed kiel oni turnu sin al grupo, pri kies anoj oni ne scias, de kiu sekso/genro ili estas? Ĉu oni diru Sinjoroj kaj/aŭ Sinjorinoj kaj/aŭ Neduum-sinjoroj? Oni povas diri gesinjoroj nur se oni scias ke en la grupo da homoj, al kiu oni turnas sin per ĉi tiu vorto, estas almenaŭ unu iĉo kaj almenaŭ unu ino kaj tie ne estas ipoj ĉar la Fundamenta signifo de la prefikso ge- estas "de ambaŭ seksoj" (evidente temas pri la iĉa kaj ina seksoj). Ŝajnas al mi ke estus pli inkluzive (kaj pli nature kompare kun la nenaturŝajna "Sinjoroj kaj/aŭ Sinjorinoj kaj/aŭ Neduum-sinjoroj") diri "estimataj sejnjoroj" (sejnjoro estas neoficiala sekse kaj genre neŭtrala vorto).
Zam_franca:Mi estas por la aldono de "ri", sed nur por la neduumuloj!!
Ekzistas okazoj, kiam oni intence ne rivelas ies sekson, sciante pri ĝi. En tiaj okazoj uzado de la pronomo li trompe aludus al tio ke oni scias ke la priparolato estas iĉo. Ekzemple, el la frazo "mia amiko volas ke oni amu lin" aludas al tio ke la amiko estas iĉo. En tiaj okazoj tre taŭgas la sekse kaj genre neŭtrala "ri". La pronomo "ri" kredeble ĉiam dekomence estis sekse kaj genre neŭtrala, sed ne neduumula (se oni proponis ĝin en la sepdekaj jaroj, kiam ankoraŭ konscio pri neduumaj genroj ankoraŭ ne estis vasta, tio pli-malpli evidentas). Oni uzas la pronomon ri kiel sekse kaj genre neŭtralan ekzemple ĉe la Esperanta inisma blogo "Egalecen".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-24 06:35:01

Ekzistas okazoj, kiam oni intence ne rivelas ies sekson, sciante pri ĝi. En tiaj okazoj uzado de la pronomo li trompe aludus al tio ke oni scias ke la priparolato estas iĉo. Ekzemple, el la frazo "mia amiko volas ke oni amu lin" aludas al tio ke la amiko estas iĉo. En tiaj okazoj tre taŭgas la sekse kaj genre neŭtrala "ri". La pronomo "ri" kredeble neniam dekomence estis sekse kaj genre neŭtrala, sed ne neduumula (se oni proponis ĝin en la sepdekaj jaroj, kiam ankoraŭ konscio pri neduumaj genroj ankoraŭ ne estis vasta, tio pli-malpli evidentas). Oni uzas la pronomon ri kiel sekse kaj genre neŭtralan ekzemple ĉe la Esperanta inisma blogo "Egalecen".
Nur la neduumuloj nomiĝas "ri". Do ja estas ligata kun neduum-genro, "ri" estas neŭtrala tiel, kiel "li" estas. Sed "li" estas fundamenta.
Ne povas esti kaj neŭtrala kaj neduuma.

Ni parenteze memorigu, ke "tiu", "tiu homo" ekzistas kaj ili plurfoje taŭgas.
Ekzistas okazoj, kiam oni intence ne rivelas ies sekson, sciante pri ĝi. En tiaj okazoj uzado de la pronomo li trompe aludus al tio ke oni scias ke la priparolato estas iĉo. Ekzemple, el la frazo "mia amiko volas ke oni amu lin" aludas al tio ke la amiko estas iĉo.
Tial mi estas por "ri" por la neduumuloj.
Se malestas sekse neŭtrala vorto, oni foje ne povas turni sin al publiko, kie estas kaj iĉoj, kaj inoj, ka ipoj aŭ homoj de nekonata sekso. Ĉu oni diru "estimataj sinjoroj, sinjorinoj kaj neduum-sinjoroj", kiam oni scias ke tie estas kaj inoj, kaj iĉoj, kaj ipoj? Sed kiel oni turnu sin al grupo, pri kies anoj oni ne scias, de kiu sekso/genro ili estas? Ĉu oni diru Sinjoroj kaj/aŭ Sinjorinoj kaj/aŭ Neduum-sinjoroj? Oni povas diri gesinjoroj nur se oni scias ke en la grupo da homoj, al kiu oni turnas sin per ĉi tiu vorto, estas almenaŭ unu iĉo kaj almenaŭ unu ino kaj tie ne estas ipoj ĉar la Fundamenta signifo de la prefikso ge- estas "de ambaŭ seksoj" (evidente temas pri la iĉa kaj ina seksoj).Ŝajnas al mi ke estus pli inkluzive (kaj pli nature kompare kun la nenaturŝajna "Sinjoroj kaj/aŭ Sinjorinoj kaj/aŭ Neduum-sinjoroj") diri "estimataj sejnjoroj" (sejnjoro estas neoficiala sekse kaj genre neŭtrala vorto).
Ni ne uzu malsimplajn nov-vortojn!

En ĉiuj lingvoj, kiujn mi parolas, oni diras "mesdames et messieurs", "ladies and gentlemen" ktp.
"Gesinjoroj" estas tute taŭga.
"neŭtr-sinjoroj" povus taŭgi.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-24 08:17:50

Kiun pronomon oni, laŭ vi, uzu se ies sekso/genro estas intence nerivelata? Certe ĉiu ulo sendepende de sia sekso/genro estas ri ĉar la pronomo ri estas sekse kaj genre neŭtrala.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-24 16:47:05

Kiun pronomon oni, laŭ vi, uzu se ies sekso/genro estas intence nerivelata? Certe ĉiu ulo sendepende de sia sekso/genro estas ri ĉar la pronomo ri estas sekse kaj genre neŭtrala.
Se neduumuloj uzus ĉiam "ri" por paroli pri si mem, "ri" estus la pronomo de la neduumuloj!

"Li" certe estas vira kaj neŭtrala - estas riproĉebla - sed ĝi estas fundamenta.
Vi deziras anstataŭigi ĝin per io kio estus kaj por la neduumuloj, kaj neŭtrala. Estas neutila : jen la sama malbonaĵo.
Mi ja ripetas tion ĉi : se neduumuloj ĉiam uzus "ri" al cele paroli pri si mem, "ri" ne estus neŭtrala, estus la pronomo de la neduumuloj.
Mi certas, ke vi komprenas min.


Plie, esti neduumulo signifas sin senti genre nek ina nek vira, ĉu vere?

Sekse
kaj biologie neduumulo restas aŭ ina aŭ vira, ĉu vere?
Kiun pronomon oni, laŭ vi, uzu se ies sekso/genro estas intence nerivelata?
Vi klarege parolis pri neduumuloj. Laŭ mi, oni devus aldoni en Esperanto (aŭ la franca...) pronomon por la neduumuloj, sed estus nur aldono. Tia ŝanĝo ne implicigendus la jam ekzistantan gramatikon de ajna priparolata lingvo; mi estas por ĉar en la lingvoj, kiujn mi parolas, la aldono de eta pronomo sen aliaj gramatikaj novaĵoj ne kaŭzus lingvajn problemojn. Estus do praktika solveto (certe ne al ĉiu problemo), kiu ne trudus al la priparolata lingvo sensencaĵojn.


Kompreneble, la pronomo uzata por paroli pri nekonata ulo ne ŝanĝendus post tiu eta aldono.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-25 13:02:09

La pronomo ri, laŭ la riismo, estas tiom same neduumula kiel iĉa kaj ina. Jen: ulo→ri; uliĉo →ri; ulino→ri; ulipo→ri. Oni povas uzi ĝin ne nur kiam ies sekso/genro estas neduuma aŭ nekonata, sed ankaŭ kiam oni sendube scias ke la priparolato estas iĉo aŭ ke ri estas ino.
Zam_franca:se neduumuloj ĉiam uzus "ri" al cele paroli pri si mem, "ri" ne estus neŭtrala, estus la pronomo de la neduumuloj.
Homoj ordinare diras pri si "mi" sed ne "ri", estas mireble se iu uzas triapersonan pronomon por paroli pri si.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-25 13:04:55

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro