Al la enhavo

Kiujn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn vi elektus?

de Jxusteno, 2020-januaro-21

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-29 18:14:30

Zam_franca:Kvazaŭ tute kiel "ri" : kiam temas pri neduuma ulo, kiam temas pri nekonata ulo, aŭ kiam la genro ne dirindas iesaopinie.
Povas esti ĉi tia okazo: oni parolas pri inseksa persono, sed ne deziras mencii ke ri estas ino. Tiam la pronomo li, malsimile al la pronomo ri, ne povas taŭgi ĉar se oni diras mia koramiko volas ke mi donacu al li multekostaĵon, oni ja povas pensi ke la koramiko estas iĉo kaj malĝuste difini por si onian seksan orientiĝon cetere.
Do, kiun pronomon oni uzu se oni volas riveli nek la sekson/genron de sia koramiko, nek sian seksan orientiĝon? Certe taŭgas la sekse kaj genre neŭtrala ununombra triapersona pronomo ri.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-29 18:29:10

robinvdv:Insisti, ke "ri" estas neneŭtrala kaj specife indikas neduumecon, estas historia reviziismo. Ĝi proponiĝis en 1979 kiel neŭtrala pronomo kaj estas ŝatata de multaj neduumuloj kaj aliuloj ĝuste pro sia neŭtraleco.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-30 17:43:00

Jxusteno:
Zam_franca:Kvazaŭ tute kiel "ri" : kiam temas pri neduuma ulo, kiam temas pri nekonata ulo, aŭ kiam la genro ne dirindas iesaopinie.
Povas esti ĉi tia okazo: oni parolas pri inseksa persono, sed ne deziras mencii ke ri estas ino. Tiam la pronomo li, malsimile al la pronomo ri, ne povas taŭgi ĉar se oni diras mia koramiko volas ke mi donacu al li multekostaĵon, oni ja povas pensi ke la koramiko estas iĉo kaj malĝuste difini por si onian seksan orientiĝon cetere.
Do, kiun pronomon oni uzu se oni volas riveli nek la sekson/genron de sia koramiko, nek sian seksan orientiĝon? Certe taŭgas la sekse kaj genre neŭtrala ununombra triapersona pronomo ri.
??? Se la koramiko estas nek ina nek vira, mi defendas la uzon de "ri".
Sed se ni ja konas ties sin-senton, tiel, kiel en la angla, la franca, la hispana (se la pronomo dirindas), ktp, oni uzu la taŭgan pronomon : li/ŝi!

Tiaj voloj estas kapricoj : se mia koramiko sentas sin vira, sed mi ne volas diri, ke li estas vira, kiel paroli pri li?
Sensence.

Tiusituacie tre sencas tio, kion vi pretendas scii : Esperanto ne celas esti perfekta lingvo.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-01 15:33:16

Homo karakterizata de vertikala teniĝo forte evoluinta cerbo kaj parolkapablo. Ano de tiu genro, rigardata kontraste al aliaj specoj. Gejo, gejino, viro kaj virino, ĉiuj estas homoj. Anstataŭ "ri" kiu havas nenion rilate al Esperanto, kial ne "hi" kiu devenas de homo?

Plej amike.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-01 15:54:03

Vinisus:Anstataŭ "ri" kiu havas nenion rilate al Esperanto, kial ne "hi" kiu devenas de homo?
a) "ri" estas praktike uzata (neduumaj Esperantistoj, almenaŭ sciaj de mi, preferas la pronomon "ri");
b) "ri" estas en ReVo
http://www.reta-vortaro.de/revo/;
c) estas en PMEG kaj tie ĝia uzo estas detale klarigita (krom tio, "ri" ne estas indikita kiel malkonsilata, t. e. ĉe ĝi ne estas indikita per du steletoj {*})
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....
ĉ) "ri" estas subtenata de kelkaj anoj de la Akademio de Esperanto (ĉu iu Akademiano subtenas la pronomon "hi"?)
https://lingvakritiko.com/2019/11/11/survoje-al-se...;
d) laŭ hiismo, "hi" estis proponita kiel vira pronomohttps://eo.m.wikipedia.org/wiki/Hiismo;
e) "hi" similas al la angla vira "he";
f) "hi" similas al la hebrea ina "היא".

Frano (Montri la profilon) 2020-februaro-02 17:34:46

Jxusteno:Ŝajnas al mi ke la efektiva signifo de la pronomo ri estas tia sama kiel de la angla ununombra they (3; c, d):
https://www.merriam-webster.com/dictionary/they
Kial duumaj uloj rajtas havi por si apartajn pronomojn ŝi kaj li, sed la neduumaj estos devigitaj sin kaŝi sub la vualo de senpersoniginta (komuna por ili kaj duumuloj) pronomo ri ?
Via propono malestimas la rajton de neduumuloj. Zamenhof kontraŭus. (Ĉu vi estas aŭtoro de ĉi tiu artaĵo?)

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 17:41:42

Frano:
Jxusteno:Ŝajnas al mi ke la efektiva signifo de la pronomo ri estas tia sama kiel de la angla ununombra they (3; c, d):
https://www.merriam-webster.com/dictionary/they
Kial duumaj uloj rajtas havi por si apartajn pronomojn ŝi kaj li, sed la neduumaj estos devigitaj sin kaŝi sub la vualo de senpersoniginta (komuna por ili kaj duumuloj) pronomo ri ?
Via propono malestimas la rajton de neduumuloj. Zamenhof kontraŭus. (Ĉu vi estas aŭtoro de ĉi tiu artaĵo?)
La pronomo "ri" signifu tion saman kion signifas la sveda "hen", se al vi ne plaĉas la pronomo "hen", vi eble povus turni vin al la Sveda Akademio.
Ĉiuokaze, la Esperantaj neduumuloj preferas la pronomon "ri".

Frano (Montri la profilon) 2020-februaro-02 17:48:31

Jxusteno:
Frano:
Jxusteno:Ŝajnas al mi ke la efektiva signifo de la pronomo ri estas tia sama kiel de la angla ununombra they (3; c, d):
https://www.merriam-webster.com/dictionary/they
Kial duumaj uloj rajtas havi por si apartajn pronomojn ŝi kaj li, sed la neduumaj estos devigitaj sin kaŝi sub la vualo de senpersoniginta (komuna por ili kaj duumuloj) pronomo ri ?
Via propono malestimas la rajton de neduumuloj. Zamenhof kontraŭus. (Ĉu vi estas aŭtoro de ĉi tiu artaĵo?)
La pronomo "ri" signifu tion saman kion signifas la sveda "hen", se al vi ne plaĉas la pronomo "hen", vi eble povus turni vin al la Sveda Akademio.
Ĉu vi serioze insistas ke neduumuloj ne rajtas havi apartan pronomon por si ?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 17:49:09

Frano:
Jxusteno:Ŝajnas al mi ke la efektiva signifo de la pronomo ri estas tia sama kiel de la angla ununombra they (3; c, d):
https://www.merriam-webster.com/dictionary/they
Kial duumaj uloj rajtas havi por si apartajn pronomojn ŝi kaj li, sed la neduumaj estos devigitaj sin kaŝi sub la vualo de senpersoniginta (komuna por ili kaj duumuloj) pronomo ri ?
Via propono malestimas la rajton de neduumuloj. Zamenhof kontraŭus. (Ĉu vi estas aŭtoro de ĉi tiu artaĵo?)
Tion mi provis desmontri ĉi-fadene. Ja estas problema. Bonvolu legi miajn mesaĝojn kiuj troviĝas en tiu ĉi fadeno.

Ri estu neduuma, ne neŭtrala!

Reen al la supro