Al la enhavo

Kiujn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn vi elektus?

de Jxusteno, 2020-januaro-21

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 21:57:18

"Here's someone's keys, hope they know about it"
"hope that latter know about it"

Per tia frazo la tuta duumaro estas ekskluzivita : vi kreus "neduuma-kiel-normo".

"li aŭ ŝi" montras volon je nediskriminacii. Ne forgesu ĝin.

Esperanto ne celas esti perfekta, memoru ĉi tiun fakton!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 23:09:09

Kiam la pronomo "ri" estis kredeble unuafoje proponita, kiel "komuna pronomo", konscio pri neduumaj genroj preskaŭ plene malestis. Tial ĝi estas origine seksneŭtrala sed ne neduumula.
http://www.gazetoteko.com/ske/ske00.pdf

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 23:11:47

La angla seksneŭtrala ununombra they kredeble estas multe pli tradicia ol ĝi ŝajnas esti:
" and every one to rest themselves betake " — William Shakespeare

sergejm (Montri la profilon) 2020-februaro-03 11:05:09

Jxusteno:La angla seksneŭtrala ununombra they kredeble estas multe pli tradicia ol ĝi ŝajnas esti:
" and every one to rest themselves betake " — William Shakespeare
Mi dubas. Mi pensas ĝi estas nekonata-nombra they.
Every one, some one, who ne estas unu, sed nekonata kvanto pli aŭ egala ol unu.
No one estas nula kvanto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-03 13:51:35

La frazo estas tradukebla kiel "kaj ĉiu irigos sin ripozi". La Esperanta esprimo "sin" povas esti tradukita en la anglan kiel ekzemple "itself" (pri aĵo aŭ besto aŭ infaneto), "themselves" (pri pli ol unu persono/besto/aĵo aŭ pri unu persono {tradicie de nekonata sekso aŭ kiam estas priparolata "everybody"/"everyone" (kiel en la Ŝekspira citaĵo) aŭ "somebody"/"someone" aŭ "nobody"/"no one" aŭ "anybody"/anyone", sed en la moderna lingvouzo per tia esprimo oni povas ankaŭ priparoli neduumulon}). Ekzemple, "My non-binary friend loves themself".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-03 16:53:46

"Kiam la pronomo "ri" estis kredeble unuafoje proponita, kiel "komuna pronomo", konscio pri neduumaj genroj preskaŭ plene malestis. Tial ĝi estas origine seksneŭtrala sed ne neduumula." en moderna Esperanto, la neduumuloj kiel... vi, skribas Preferata ununombra triapersona pronomo:
ri
. Modernauze "ri" ne estas neŭtrala. Sed mi jam klarigis kial. Kompaton (!), ni ne ree skribu la samajn aferojn troafoje.
Debato produktu ion novan kaj utilan, aŭ ne estu.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-03 17:07:36

Zam_franca:"Kiam la pronomo "ri" estis kredeble unuafoje proponita, kiel "komuna pronomo", konscio pri neduumaj genroj preskaŭ plene malestis. Tial ĝi estas origine seksneŭtrala sed ne neduumula." en moderna Esperanto, la neduumuloj kiel... vi, skribas Preferata ununombra triapersona pronomo:
ri
. Modernauze "ri" ne estas neŭtrala. Sed mi jam klarigis kial. Kompaton (!), ni ne ree skribu la samajn aferojn troafoje.
Debato produktu ion novan kaj utilan, aŭ ne estu.
Ekzistas komunumo de diversaj Esperantistoj, okupanta sin je seksneŭtrala lingvaĵo. Sed mi renkontis uzon de la pronomo ri kiel de seksneŭtrala ĉe personoj, kiuj ŝajnas esti preskaŭ neniel rilataj al GLAT, nek feminismo.
Laŭ mi, la pronomo ri signifu (kaj en la praktiko ĝi signifas) tion saman kion signifas la angla ununombra they kaj la sveda hen.
Konstateblas eĉ familia uzo de la seksneŭtrala "ri".

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-03 17:08:12

Reen al la supro