Al la enhavo

Kiujn sekse kaj genre neŭtralajn vortojn vi elektus?

de Jxusteno, 2020-januaro-21

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 17:49:52

Frano:
Jxusteno:
Frano:
Jxusteno:Ŝajnas al mi ke la efektiva signifo de la pronomo ri estas tia sama kiel de la angla ununombra they (3; c, d):
https://www.merriam-webster.com/dictionary/they
Kial duumaj uloj rajtas havi por si apartajn pronomojn ŝi kaj li, sed la neduumaj estos devigitaj sin kaŝi sub la vualo de senpersoniginta (komuna por ili kaj duumuloj) pronomo ri ?
Via propono malestimas la rajton de neduumuloj. Zamenhof kontraŭus. (Ĉu vi estas aŭtoro de ĉi tiu artaĵo?)
La pronomo "ri" signifu tion saman kion signifas la sveda "hen", se al vi ne plaĉas la pronomo "hen", vi eble povus turni vin al la Sveda Akademio.
Ĉu vi serioze insistas ke neduumuloj ne rajtas havi apartan pronomon por si ?
Ne ekzistas sola "neduuma genro": estas mutege da diversaj neduumaj genroj. Ĉu vi insistas ke la duumuloj ne havu sian propran pronomon?

Frano (Montri la profilon) 2020-februaro-02 17:54:18

Jxusteno:
Ne ekzistas sola "neduuma genro": estas mutege da diversaj neduumaj genroj. Ĉu vi insistas ke la duumuloj ne havu sian propran pronomon?
Duumuloj havas. Kial neduumuloj ne rajtas?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 17:55:17

Jxusteno:
Frano:
Jxusteno:
Frano:
Jxusteno:Ŝajnas al mi ke la efektiva signifo de la pronomo ri estas tia sama kiel de la angla ununombra they (3; c, d):
https://www.merriam-webster.com/dictionary/they
Kial duumaj uloj rajtas havi por si apartajn pronomojn ŝi kaj li, sed la neduumaj estos devigitaj sin kaŝi sub la vualo de senpersoniginta (komuna por ili kaj duumuloj) pronomo ri ?
Via propono malestimas la rajton de neduumuloj. Zamenhof kontraŭus. (Ĉu vi estas aŭtoro de ĉi tiu artaĵo?)
La pronomo "ri" signifu tion saman kion signifas la sveda "hen", se al vi ne plaĉas la pronomo "hen", vi eble povus turni vin al la Sveda Akademio.
Ĉu vi serioze insistas ke neduumuloj ne rajtas havi apartan pronomon por si ?
Ne ekzistas sola "neduuma genro": estas mutege da diversaj neduumaj genroj. Ĉu vi insistas ke la duumuloj ne havu sian propran pronomon?
Ĉu vi parolas pri la genroj kiel la "akva genro", la "aera genro"??

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 17:56:59

Frano:
Jxusteno:
Ne ekzistas sola "neduuma genro": estas mutege da diversaj neduumaj genroj. Ĉu vi insistas ke la duumuloj ne havu sian propran pronomon?
Duumuloj havas. Kial neduumuloj ne rajtas?
Miapense, "ri" devus iĝi la neduuma pronomo, sed ne la neŭtrala.
neduuma ≠ neŭtrala, ĉu ne?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 18:35:37

Zam_franca:
Frano:
Jxusteno:
Ne ekzistas sola "neduuma genro": estas mutege da diversaj neduumaj genroj. Ĉu vi insistas ke la duumuloj ne havu sian propran pronomon?
Duumuloj havas. Kial neduumuloj ne rajtas?
Miapense, "ri" devus iĝi la neduuma pronomo, sed ne la neŭtrala.
neduuma ≠ neŭtrala, ĉu ne?
Neduumula ne signifas seksneŭtrala, jes. Ankoraŭ oni havas diversajn opiniojn pri tio ĉu la pronomo "ri" estu seksneŭtrala aŭ neduumula. Al ĉi tiu demando la respondon donu la lingva disvolviĝo. Sed sendube oni povas diri ri pri neduumulo (ĉar neniu oficiala pronomo sufiĉe taŭgas por paroli pri neduumulo) kaj duumulo preferanta la pronomon ri.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Sam_Smith

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 18:46:01

Ĉu vi parolas pri la genroj kiel la "akva genro", la "aera genro"??
Se oni rigardas ilin kiel genrojn... Ĝenerale ĉiu genro, kiu estas nek ekskluzive vira nek ekskluzive ina estas neduuma. Povas esti ekzemple ambaŭseksa, neŭtrala, duonina-duonneŭtrala, donvira-duonneŭtrala ktp genroj. Krom tio, povas esti la fenomeno sengenreconula genro, t. e. plena malesto de genro. Ĉiuj ĉi estas ne unu genro sed diversaj genroj. Do, la pronomo ri fakte, se ĝi estas neduumula, estas por multaj genroj kaj nur por du genroj —la ina kaj la vira—, ĝi ne estas aplikebla. Cetere estus pli logike (?) diri ri pri persono de nekonata sekso eĉ se la pronomo ri estus neduumula ĉar, kiam la genro estas konata, ĝi tiuokaze uzeblus por paroli pri persono de ajna genro krom la ina kaj la vira, dum li, kiam la genro estas konata, uzeblas nur paroli pri virseksulo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 18:50:02

Frano:
Jxusteno:
Ne ekzistas sola "neduuma genro": estas mutege da diversaj neduumaj genroj. Ĉu vi insistas ke la duumuloj ne havu sian propran pronomon?
Duumuloj havas. Kial neduumuloj ne rajtas?
Kial vi tiel ĝeneraligas la neduumulojn? Kial ne estu aparta pronomo por ĉiu neduuma genro?
Ne ekzistas "duumula pronomo": estas la ina ŝi kaj la vira li.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 20:14:01

duonina-duonneŭtrala, duonvira-duonneŭtrala
...

Konsideru, ke en aliaj lingvoj ankaŭ oni ne povas paroli pri tiaj genranoj.
Pri "hen" :
Zam_franca:
Laŭ vi la fakto, ke "li" estas kaj por viroj, kaj neŭtrala, estas diskriminacia. Sed (...) estas nur karakteristiko de la gramatiko.
Laŭ vi oni devas sanĝigi tiun "diskriminacian" sistemon kiu enhavas pronomon kaj por la vira genro, kaj por la neŭtrala, pere de sistemo kiu enhavus pronomon kaj por la neduumuloj, kaj por la neŭtrala!!
Tia ŝanĝo estus rindinda pro sia senutileco;
"li" estas oficiala por paroli pri nekonata ulo.

Fakte, eĉ se estus nur 2500 (mi ja ne scias) duonnvira-duonneŭtraj homoj en la mondo, mi fakte ne estus kontraŭ krei novan pronomon por ili, sed ĝi certe ne devus esti uzata por paroli neŭtrale.
Jam pronomo estas oficala por paroli pri nekonata ulo : "li".

Inter * riistoj de tiu forumo estas multe da denakse ĝerman-lingvanoj, kiuj parolas sen-akademian lingvon, kaj inter la kontraŭ-reformistoj multe da latinid-lingvanoj, kiu parolas akademi-havantan lingvon.
Ĉu la malsamopinioj do estus kulturaj?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 20:30:32

Intera riistoj de tiu forumo estas multe da denakse ĝerman-lingvanoj, kiuj parolas sen-akademian lingvon, kaj inter la kontraŭ-reformistoj multe da latinid-lingvanoj, kiu parolas akademi-havantan lingvon.
Ĉu la malsamopinioj do estus kulturaj?
Mi ne dirus ke la malsamaj opinioj estas iel rilataj al la lingvistika klasigo de la lingvoj: en la hispana ja estas la pronomo elle. Kredeble plena sukceso de enkonduko de seksneŭtrala pronomo estis ankoraŭ nur en la angla (la ununombra they), en la sveda (la pronomo hen) kaj en Esperanto la seksneŭtrala/neduumula pronomo ri estas relative sukcesa sed ĝi ankoraŭ ne oficialiĝis. Laŭ mia impreso, uzado de la pronomo li por paroli pri persono de nekonata sekso jam iom arkaikiĝis kaj cedis al la esprimo li aŭ ŝi, kiu tamen ekskluzivas la neduumulojn, kaj al la pronomo ri. Bone, eble estiĝis (kaj laŭ la tendenco, ĝi devas plioftiĝi) la principo "neduumulo-kiel-normo" ĉe la pronomoj, sed ĉu tia principo estas malpli akceptebla ol la "virseksulo-kiel-normo"? La virseksuloj en multaj kulturoj estis kaj daŭre estas premantoj de la inoj (ĉu vi iam aŭdis ke ino elbatis sian edzon tiel ke tiu mortis?). Sed ŝajnas al mi ke la neduumuloj nenie rolas kiel premantoj de la anoj de iu sekso.
En la praktiko la pronomo ri estas uzata en tri okazoj:
- se la priparolato estas sekse/genre neduuma
- se la sekso/genro de la priparolato ne estas sciata
- se la sekso/genro de la priparolato estas intence nerivelata.
Do, la pronomo ri signifas pli-malpli tion saman kion signifas la angla ununobra "they" kaj la sveda "hen".
Ekzemple:
"Here's someone's keys, hope they know about it" - "Här är någons nycklar, hoppas hen vet om det" - "Jen estas ies ŝlosiloj, mi esperas ke ri scias pri tio".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 21:47:15

Mi ne dirus ke la malsamaj opinioj estas iel rilataj al la lingvistika klasigo de la lingvoj: en la hispana ja estas la pronomo elle.
Kiu estas ne-oficiala kaj ne-uzata en Hispanujo, laŭ nia samideano Novatagejo. Ĝi sukcesis nur Argentine.
La hispanan lingvon regas la Reĝa Akademio de la lingvo hispana.
ĉu tia principo estas malpli akceptebla ol la "virseksulo-kiel-normo"?
La du pronomoj estas kvazaŭ tute samaj. Ili havas la saman malbonaĵon. Krom la fakto, ke "li" estas oficiala.
La virseksuloj en multaj kulturoj estis kaj daŭre estas premantoj de la inoj (ĉu vi iam aŭdis ke ino elbatis sian edzon tiel ke tiu mortis?). Sed ŝajnas al mi ke la neduumuloj nenie rolas kiel premantoj de la anoj de iu sekso.
Do via argumento - por ke oni uzu ekde nun neoficialan neduuman pronomon por paroli pri nekonata ulo - tiel estas : "tro da viroj estas aĉuloj, dum la neduumuloj oftege estas afabluloj". Ĉu vere??
Ĉu tio do respondindas laŭ vi?

Reen al la supro